Numero 129 – somero 2020
„Ni” fronte al „vi”
En la civilizo de kontentigitaj materiaj bezonoj, kie pli gravas aĵoj ol konkreta homo, la familio travivas grand-egan krizon. Kreskas la nombro da liberaj ligoj, oni legali-zas divorcojn, gepatroj ne veriĝas kiel edukantoj. Virino, kiu akiris sendependecon laŭ ekonomia vidpunkto, ne multe sentas sin en la rolo de ‘gardantino de la familia vivo’ kaj preferas labori profesie.
Necesas rimarki, ke la negativan influon sur la fami-lian vivon faras la malsanktigo de ligo de edzeco, progra-mita kontraŭkoncipado kaj erotigo de socio. Malgrandiĝas ankaŭ la patra aŭtoritato. Sendependeco fariĝas la principa deziro de unuopaj familianoj. Kial membroj de la sama fa-milio havas ĉiam pli malmulte por diri al si?
*
“Ĝenerale oni opinias, ke la vivo estas grandioza donaco, kiun ni ricevas de Dio pere de gepatroj. Tamen la ĉiutaga realeco elmontras, ke ne ĉiuj volas akcepti ĉi tiun donacon.
Ni estas junaj geedzoj. Tamen ni ne havas kuraĝon doni vivon al infano. En estonteco ĝi povus starigi al ni la demandon: kial vi estigis min? Ni estu sinceraj: multaj donas vivon al infanoj nur tial, por havi ‘sekurigitan’ maljunecon. Ĉu tio ne estas egoismo?”
*
“En la deknaŭa jaro de vivo mi perdis edzon akcidente ĉe laboro. La gepatroj helpis al mi materiale, sed samtempe hontis, ke ilia filino estas vidvino. Mi devis “kaŝi” antaŭ aliaj mian staton.
Post iu tempo mi ekkonis tre noblan knabon, kiu ekproponis al mi geedziĝon. Decideme kontraŭstaris tion miaj kaj liaj gepatroj. La kaŭzo sciata – vidvineco.
Hodiaŭ ni estas jam du jarojn post geedziĝo, ni havas miraklan infanon, ni amegas unu la alian, sed tenas neniajn rilatojn kun niaj gepatroj. Ili ne volas tion. Estas al mi tre malagrable pro tiu kaŭzo.
*
“Mi estas treege danka al Dio por tio, ke mi havas grandiozajn gepatrojn: profunde religiaj, ili estimas sin reciproke kaj en ni vidas la sencon de propra vivo. Ili estas miaj plej fidelaj amikoj kaj mi ha-vas al ili plenan konfidon. Eĉ en la momentoj, kiam aliaj min trom-pas – mi ne rompiĝas, ĉar mi povas ĉiam kalkuli je ili. En la eston-teco sammaniere mi kondutos fronte al miaj infanoj.”
*
Neniu estas soleca insulo. La homo ekzistas en la mondo pere de aliaj homoj kaj neniam estas de ili komplete izolita. Tiu fakto devigas okupi ian sintenon fronte al aliaj personoj. Mi povas ekzisti tiome, kiome mi ligas kontakton kun aliaj kaj eniras kun ili en difinitajn rilatojn. Surbaze de tiuj rilatoj formuliĝas la homa realeco kaj diversspecaj per-sonaj komunumoj.
Atentu la fakton, ke la neceso eniri la kontakton kun aliaj determinita estas de fakto, ke la homo posedas la racian naturon, kies esprimo estas penso kaj amo. La amo okazas sole tiam, kiam ekzistas iu, kiun eblas ekami, al kiu eblas tute sin fordoni, pro kiu eblas raviĝi. La homo bezo-nas aliajn homojn, por ke li povu manifesti al ili sian inter-nan sekreton, por ke li povu dividi kun ili siajn travivaĵojn, por ke li finrealigu sin mem. Inter diversaj homaj komun-umoj ekzistas unu necesa komunumo, kie la homo naski-ĝas, edukas kaj eniras la plenan posedon de racio – la familio. Ekde momento de naskiĝo la infano kunigita estas per la nerompeblaj ligiloj kun sia patrino kaj patro.
La familio estas persona komunumo, kie ĉiuj mem-broj estas kunigitaj kun si per amo ebliganta al ili maturiĝ-adon al plena homeco. Ĉe la bazo de tiu komunumo trovi-ĝas la daŭra ligo de viro kaj virino, kiuj kune komencis servon fronte al vivo. La socia misio, kiu esprimiĝas en la ebleco transdonadi la vivon al novaj generacioj, apartenas al esenco de la geedza amo. La familio apogas sin sur tri faktoj:
– libervola elekto: neniun eblas devigi al geedziĝo;
– daŭra ligo: pro la amo, kiu kunigas ‘mi’ kaj ‘vi’, ne eblas forĵeti partneron, ĉar la homa persono ne estas rimedo al celo;
– dono de vivo al infano: ‘mi’ kaj ‘vi’ fariĝas ‘ni’ rilate al la infano, kiun ni estigis.
Rimarku, ke en la pasinteco oni vidis en la familio antaŭ ĉio la ekonomian komunumon, kie ĉiu posedis difini-tajn rajtojn, devojn kaj okupis certan pozicion fronte al aliaj. Ne mirige do, ke en iama ordo de aferoj la amo des-cendis sur malantaŭan planon, ne estis gravaj la emociaj inklinoj, kaj la decidan rolon ludis faktoroj sociaj, politikaj aŭ ekonomiaj. En tiu situacio ne ĉiam okazas en geedzeco la kreo de persona komunumo apogita sur la amo. Iufoje tio estis ‘pura’ ekonomia afero. En iuj kazoj oni realigadis siajn emociajn bezonojn ekster kadroj de la ‘oficiala’ ge-edzeco.
Lastatempe ŝanĝiĝis la strukturo de familio. En la moderna socio la familio ne plenumas jam la rolon de eko-nomia komunumo, de kiu dependis la ekonomia vivo de individuo. La virino en ĉiu momento povas sendependiĝi ekonomie de la edzo, la gepatroj ne estas kondamnitaj al propraj infanoj dum la maljuneco, la infanoj siavice rapide forlasas la familian rifuĝejon. En tiu situacio en ĉiu familio devas esti finrealigita la persona komunumo, kiu kunigas la gepatrojn inter si kaj kun la infanoj, al kiuj ili donis la vivon.
La moderna socio ĉiam pli akiras la pluralisman ka-rakteron, kie oni aplikas diversajn sistemojn de morala taksado. Tio ne signifas, ke la vero ŝanĝiĝas kaj necesas pravigi la etikan relativismon. Ekzistas certaj moralaj nor-moj, kiuj ne dependas de la homa akcepto. En ĉiu morala pritakso necesas konsideri du elementojn: la moralan nor-mon, kiu proponas certan valoron kaj la konkretan homon, kiu volas tiun valoron finrealigi. La homo kreanta personan komunumon en la familio portadas sur si la rekonilon de propra sekso. Ne mirige do, ke la etikaj principoj, kiuj kon-cernas la homan realigadon de sekseco, devas esti elkondu-kataj el funkcioj propraj al persono, kaj ne el ekonomiaj agadoj. Tio havas esencan signifon por la katolika etiko ge-edza kaj familia.
La homo alvokita estas por realigi sin mem en vero, libero kaj amo. Ĉiu persona komunumo devas konsideri grava tiun bazan alvokiĝon de homo. La unuaj personoj, kiujn ni renkontas survoje de nia vivo, estas niaj gepatroj. Ili surprenas la respondecon por tiuj jaroj, kiam la infano estas malforta, mallerta kaj sendefenda. Tiu respondeco en egala grado rilatas al patrino kaj patro.
La infano povas ĝuste disvolviĝadi sole en la klimato de amo. Necesas atenti la bazan fakton, ke la infano estas frukto de la geedza amo. Tuj kiam la gepatroj donas la vi-von al la infano, ilia amo ne estas ‘privilegio’, sed esenca devo. La infano bezonas amon de la gepatroj ne nur rilate al si, sed ankaŭ inter ili. La geedzoj ne rajtas ne ami unu la alian, sed havas la devon ami unu la alian ĉiam pli pro la infano. Tiu amo estas bezona al la infano, por ke ĝi povu kreski al plena homeco. Surbaze de sciencaj esploroj oni konstatis, ke la decidita plimulto da t.n. ‘malfacila junul-aro’, kiu ne scipovas adaptiĝi al normoj de socia vivo, de-venas ĝuste el familioj demoralizitaj kaj disbatitaj.
La geedza amo, kiu ‘enkorpiĝas’ en la infano, laŭ sia naturo orientigita estas je generado. Tuj kiam la infano nas-kiĝas, ekestas nova komunumo persona, komunumo fami-lia: ‘mi’ kaj ‘vi’ fariĝas ‘ni’ rilate al la infano. La infano donas sencon al la familia komunumo, profundigas la amon inter geedzoj kaj metas sur ilin novajn devontigojn. La geedza alvokiĝo ne limiĝas al nasko de idaro. Ne sufi-ĉas doni vivon al la infano, sed necesas ĝin eduki. Edukado tio estas amo inter geedzoj, harmonio, komunumo de vivo, garantio de konvenaj materiaj kondiĉoj. Oni devas memori pri tio, ke la decidan signifon por eduko de infano havas la atmosfero, kiu regas en la familio: la gepatroj edukas ne per tio, kion ili parolas, sed per tio, kiel ili vivas.
En la normala ordo de aferoj la amo inter virino kaj viro ‘antaŭiĝas’ naskon de infano. Neniu el ni povas pre-tendi tion, ke la gepatroj estigis nin. La amo, kiu ilin kun-igis, estas la sufiĉa kaj definitiva kaŭzo de nia ekzisto. La gepatroj, kiel homaj personoj, havis la plenan rajton al tia amo.
La familio estas lernejo de pli riĉa homeco. En ĝi ni aliras la konscion pri ni kaj aliaj, ni kreskas al profitado en libereco, ni spertas la neprofiteman amon. Neniu kapablas anstataŭi la gepatrojn en la edukado de infano. Tio ne sig-nifas tamen, ke la infano nur ‘prenas’ ne donante ion inter-ŝanĝe. En la familia komunumo tiel la gepatroj estas bezo-naj al infano, kiel ankaŭ la infano al la gepatroj.
Rigardu: la amo okazas tiam, kiam ekzistas iu, kiun eblas ami. La amo inter viro kaj virino naskiĝas en la mo-mento de raviĝo pri partnero, en la momento de fascino pri lia interna sekreto, neripeteblo, homeco. Tamen tiu persono ekzistas sendepende de mia volo, ĝia ekzisto dependas de iu alia, kaj mia feliĉo konsistas en tio, ke mi ĝin renkontis. Renkontiĝo troviĝas ĉe la bazo de la geedza amo.
La geedza amo el sia naturo orientigita estas al infa-no, kiu kunigas ‘mi’ kaj ‘vi’ en ‘ni’. La infano kontribuas al maturiĝado en amo, profundigas unuecon, donas eblecon sin fordoni. La matura amo ne povas ne fordoni sin por alia. En tiu senco la infano bezona estas al geedzoj. Sed sian infanon oni ne povas renkonti ‘hazarde’ inter aliaj ho-maj estaĵoj, tiel oni renkontas edzon aŭ edzinon. Oni devas ĝin al si ‘krei’. Kaj tial la geedza amo orientigita estas al kreado, al nasko de idaro, al transdonado de vivo. La ge-edzoj, ke ili povu sperti la ĝojon de patrineco kaj patreco, ke ili povu krei unuecon, kiu esprimiĝas en ‘ni’, ke ili povu kune iun ekami – ili devas unue ‘krei’ al si la objekton de sia amo: ili estigas infanon. En tio esprimiĝas la matura amo: mi bezonas vin, ĉar mi amas vin. Ne mirige do, ke la infano estas bezona al la gepatroj, por ke ili povu finrealigi sin mem en la amo.
La familia komunumo, malgraŭ la ŝanĝitaj kondiĉoj sociaj-politikaj, konsistigas plu la bazan socian ĉelon. En la moderna socio ĝi devas plenumi la esencan rolon: naskon kaj edukon de idaro. La eduko de infanoj ne povas limiĝi sole al materia asekuro. La gepatroj portas la ĉefan respon-decon por la disvolviĝo intelekta, morala kaj spirita de siaj infanoj.
Sac. Henriko Łuczak
[Maturiĝado al amo, p. 91; tr. SP]
_______________________________________________________________________________
Ne ĉiu povas esti bona kuiristo,
kuracisto, sportisto, instruisto,
sed … ĉiu povas esti bona homo!