Numero 132 – printempo 2021
Ne ploru, sed preĝu
„Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj, ĉar la mano de Dio frapis min” (Ijo 19:21).
La honorinda episkopo Tomaso el Kantimpré (Fr.) priskribas pri sia avino la jenan okazintaĵon: Daŭre ŝi pri-ploradis la morton de sia filo. Iun fojon ŝi havis sonĝon en kiu ŝi vidis grandan nombron da junuloj ĉirkaŭitaj per hel-eco kaj kurantaj kun eksterordinara gajeco. Post ili, en sig-nifa distanco, ŝi rimarkas sian filon lante progresantan. Ŝi demandas lin, kial li lasta kaj en tiom signifa distanco sole kaj malrapide kuras. Kaj li, montrante la pezan sakon dorse pendantan, diris al ŝi: Kara Patrino, jen estas larmoj vane elverŝitaj pro mia morto, kiuj per sia pezo malhelpas min pli rapide atingi mian Dion kaj fini jam la purgatoriajn tur-mentojn. Oferu al Dio viajn larmojn, konsentu kun la volo de Dio, klopodu pri la mesoferoj, ne ploru sed preĝu, kaj vi liberigos min de ĉi tiu pezo, kaj mi pli rapide stariĝos antaŭ Dio. (Katekismo Hauterive, p. 466, vol. IV).
_______________________________________________________________________________
“Pri tiuj, kiujn ni amis dumvive,
ni ne forgesu ankaŭ postmorte” (Sankta Ambrozo).