Numero 130 – aŭtuno 2020
Ne perdu vian tempon!
Kiam oni estas juna, oni ŝajne havas senfinan kvan-ton da tempo. Tamen, la tempo rapide progresas kaj subite oni konscias ke pasis jam multaj jaroj kaj restas al si malpli ol oni dezirus. Tial des pli gravas okupiĝi pri aferoj kiuj estas vere valoraj. Oni do ne perdu sian tempon provante konvinkadi obstinulon pri io ajn, ne indas perdi tempon pro kvereloj. Evitante tiajn situaciojn, vi ne nur gajnas tempon, sed ankaŭ konservas vian feliĉon, bonhumuron kaj psikan bonfarton.
(MsN – julio-aŭgusto-septembro 2020)
___________________________________________________________________________________
Sekreto de longviveco estas: duone manĝi,
duoble marŝi
kaj trioble ridi. (Ĉina proverbo)