Tre rapide kaj facile oni povas tajpi “xxx” per tele-fona mesaĝo, sed kio estas la signifo? Ni ĉiuj scias ke la signifo estas io kia “3 kisojn”. Daŭras eĉ ne 1 sekundon sendi tion. Ni faras tion rutine, senpense eĉ.
Nun imagu, ke anstataŭ sendi la 3 iksojn, vi brak-umas tiun personon. La brakumo kaj ĝia signifo estas multe pli profunda, kaj litere tuŝas la personon ĝis la koro. Tion ne povas fari rapide tajpitaj literetoj!
Estas vere ke foje mankas tempo viziti amikon aŭ familion. Sed, se ni malpli aktivas per niaj telefonoj kaj komputiloj en la virtuala mondo, ni eble povos krei tempon por viziti amikon aŭ familion en la reala mondo?! (MsN)