Numero 129 – somero 2020
Naskiĝo de Jesuo
Jesuo Kristo estas la plej grava figuro en historio de la homaro. Lia naskiĝo kaŭzis dividon de la historio je “malnova erao” – antaŭ Kristo kaj “nova erao” – post Kristo.
Dum la 20 jarcentoj antaŭantaj la naskiĝon de Jesuo en Betlehemo la malnovtestamentaj profetoj antaŭdiradis Lian venon. Por multaj judoj, kiuj konfrontis la profetaĵojn de Malnova Testamento kun vivo, instruado, kun morto kaj resurekto de Jesuo, fariĝis evidenta, ke ĝuste Li estas la atendata Mesio kaj Dio.
Laŭ tiuj profetaĵoj la Mesio estis naskiĝonta el virgu-lino (Jes 7:14), en urbo Betlehemo (Miĥ 5:1-2), kiel “Dio potenca” (Jes 9:6), kiu sanigos blindulojn, surdulojn kaj lamulojn (Jes 35:5-6); estos perfidita de amiko (Psa 55:13-15); kondamnita al suferado kaj morto (Saĝ 2:19-20); estos “malestimata kaj evitata de homoj”; estos “vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj” (kp. Jes 53:3-5); estos ekzekutita kune kun krimuloj (Jes 53:12); resurektos (kp. Psa 16:10; 30:4).
Fundamento de libereco kaj de demokratio
La Filo de Dio, fariĝinte la vera homo, alportis al ho-moj la plej grandiozan valorsistemon, kiu estas fundamento de la aŭtentika demokratio. Robert Schuman [ŝuman], unu el fondintoj de la Eŭropa Komunumo surskribis: “Demo-kratio aŭ estos kristana, aŭ ĝi tute ne estos”. En la libro de Schuman, Por Eŭropo, ni legas: „Demokratio ŝuldas sian ekziston al kristanismo. Ĝi ekestis tiam, kiam homo estis vokita al finrealigo en sia portempa vivo de la principo de respekto de ĉies rajtoj kaj praktiko de frateco fronte al ĉiuj. (…) Demokratio estas ligita kun kristanismo doktrine kaj kronologie. (…) Kristanismo instruas la egalecon de ĉiuj homoj, infanoj de la sama Dio, elaĉetitaj fare de Kristo, sendiference de raso, haŭtkoloro, klaso kaj profesio. Ĝi al-portis la agnoskon de labordigno kaj la devon agnoski ĝin fare de ĉiuj. Ĝi alportis antaŭecon de spiritaj valoroj.”
La katolika Eklezio instruas, ke Dio fariĝante la vera homo, „unuiĝis iel kun ĉiu homo” (Dua Vatikana Koncilio, Gaudium et spes, 22), kaj tial ĉiu homo ekde momento de sia koncipiĝo estas pridonacita per la plej alta digno, havas senmortan animon kaj “brilas en li la reflekto de realeco de Dio mem” (s-ta Johano Paŭlo la 2a, Evangelium vitae, 34). La Kreinto mem kaŭzis, ke ĉiu homo ekde momento de sia koncipiĝo ĝis la natura morto havas la netuŝeblan rajton je vivo kaj libereco de konscienco. Tial “interrompo de gra-vedeco estas – sendepende de tio kiamaniere estas farita – konscia kaj senpera mortigo de homa estaĵo en la komenca stadio de ĝia vivo, ĉirkaŭprenanta la periodon inter koncipo kaj nasko” (EV, 58).
Ĉiujn adeptojn de legalizo de aborto oni devas kon-sciigi, ke el scienca vidpunkto la homa vivo komenciĝas en la momento de koncipo. La amerika sciencisto el universi-tato en Ĉikago, Steve Jacobs, faris enketon inter 5557 bio-logoj el 1058 universitatoj en la tuta mondo. 96 % da enke-titoj asertas tiel kiel parolas la sciencaj faktoj, ke la homa vivo komenciĝas en la momento de koncipo.
Konkorde kun la kristana sistemo de valoroj ĉiuj ho-mój senescepte havas la saman dignon kaj la samajn rajtojn je vivo kaj libereco de konscienco, kaj la malbonon oni de-vas venkadi per bono, la malamon – per amo, kaj la menso-gon – per vero.
La aŭtentika demokratio fariĝas ebla nur surbaze de tia valorsistemo. La tuta riĉeco de kulturo kaj de eŭropa demokratio elkreskas el la kristanaj valoroj, kaj do el la vero, kiun revelaciis Jesuo Kristo. Tio estas la vero pri la homo, pri la geedzeco kiel daŭra unueco de virino kaj viro, pri la familio, socio, mondo kaj Dio, kiu fariĝis la vera homo por nin savi. La enkarniĝinta Dio, nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu instruas kaj savas en la katolika Eklezio, estas la plej granda trezoro de la homaro. Sed ĉiuj, kiuj realigas en sia vivo Lian instruon, estas la salo de la tero kaj la lumo de la mondo (kp. Mat 5:13-14). Por la bono de ĉiuj bona-volaj homoj, konfesantoj de ĉiuj religioj, agnostikuloj kaj ateistoj, devus esti la konstruado de socia ordo sur la krist-ana valorsistemo, ĉar nur ĝi garantias la veran demokra-tion, respekton de digno de ĉiu homo kaj de ties bazaj raj-toj, en tio la rajton je vivo kaj libereco de konscienco.
Sankta Johano Paŭlo la 2a skribis, ke ĉie tie, kie oni forĵetas la kristanan valorsistemon, “rajto ĉesas esti rajto, tuśebla digno de persono, sed estas subordigita al volo de la pli forta. Tiumaniere la demokratio, ne plenumante pro-prajn principojn, transformiĝas efektive en sistemon total-isman” (Evangelium vitae, 20).
La naskiĝo de Jesuo estis anoncita kaj atendata
Dekomence de la historio de elektita popolo la veno de Mesio en la mondon estis anoncata kaj atendata. Histori-istoj konkorde asertas, ke la judoj atendis la venon de Me-sio en la tempo, kiam naskiĝis Jesuo. La juda historiisto Jozefo Flavio (37-100) skribis, ke en la tempo de naskiĝo de Jesuo la izraelidoj estis konvinkitaj, ke baldaŭ estas nas-kiĝonta la Mesio, mondreganto. Proksimuman daton de lia veno ili fiksis surbaze de profetaĵo el la libro de la profeto Daniel (7:13-14; 9:24). Tiu profetaĵo indikas venon de la Mesio en la jaroj, en kiuj naskiĝis Jesuo. Ni legas en ĝi, ke la Mesio estas naskiĝonta post paso de “sepdek jarsepoj”, t.e. 490 jaroj ekde eldono de la dekreto de reĝo Artakserk-seso (458-457 a.K.). Tiel do proksimume estis anoncita la dato de veno de la Mesio kaj efektive ĝi fariĝis la komenco de mesia erao por ĉiuj, kiuj ekkredis, ke Kristo estas la antaŭdirita Mesio kaj Dio. Nomante sin Filo de l’homo, Jesuo indikadis, ke la profetaĵo da Danielo plenumiĝis en Lia Persono.
Oni devas memori, ke por judoj la plej granda blas-femo estis la aserto, ke la homo Jesuo estas Dio. Tio estis la ĉefa kaŭzo por kondamni Kriston al la surkruca morto (kp. Mat 26:63-66). Ankaŭ islamanoj ribelas kontraŭ rigar-dado al Jesuo kiel Dio. Pri tio diras la surskribo ĉirkaŭ la kupolo de moskeo Omara en Jerusalemo: “Jesuo estas nur la Filo de Maria, tia sama homo kiel aliaj homoj”.
Neniu judo kapablus allasi al si la penson, ke Dio Javeo fariĝis vera homo en la konkreta loko kaj difinita momento de la historio.
Nur post la resurekto de Jesuo naskiĝis la kredo, ke Li estas la vera Dio. La kredo je la resurekto kaj dieco de Jesuo disvastiĝadis kun neprobabla dinamismo en la tuta romia Imperio pere de la unuaj kristanoj, kiuj estis judoj.
Por ĉiu honesta intelekte esploranto estas evidenta, ke kristanismo estas unu el la plej grandaj mirakloj en la historio kaj verko de Dio mem. La ekesto de kristanismo kaj ĝia disvolviĝo kaj daŭrado, malgraŭ senĉesaj sangaj persekutoj, elglitas el ĉiaj historiaj regulecoj kaj estas la vera miraklo. Eblas tiun fakton klarigi nur per la ekster-ordinara agado de Dio, kiu fariĝis la vera homo, por nin savi, kaj kiel la resurektinta Sinjoro vivas, instruas kaj agas en sia Eklezio.
Li venas al “sia propraĵo”
Jam dekomence la fondita de Kristo komunumo de Eklezio estas la plej persekutata religia grupo en la mondo. Ne eblas racjonale klarigi, kial estas homoj malamantaj Kriston kaj tiujn kiuj kredas je Li. Nekomprenebla estas, kial ili forĵetas la kristanan valorsistemon, apogitan sur la amo, pardono, libereco de konscienco kaj estimo al digno de ĉiu homa estaĵo. Ĉiutage ĉiun kvinan minuton pereas kristano nur tial, ke li kredas je Kristo. Sinjoro Jesuo antaŭ-diris tiun ĉi neracian malamon kaj la persekutadon de siaj konfesantoj: “Kaj vi estos malamataj de ĉiuj pro mia nomo” (Mar 13:13); „Se la mondo malamas vin, vi scias, ke ĝi malamis min pli frue ol vin. (…) Se ili min persekutis, vin ankaŭ ili persekutos” (Joh 15:18.20).
La mistero de Kristnasko persone tuŝas ĉiun homon. Jesuo Kristo – la enkarniĝinta Dio – venas al „sia propraĵo” kaj, bedaŭrinde, estas tiaj, kiuj – same kiel en Betlehemo – ne volas Lin akcepti (kp. Joh 1:11), malakceptas kaj mal-amas Lin. Nur tiuj homoj iras la savan vojon, kiuj en la Infaneto Jesuo agnoskas sian ununuran Sinjoron kaj Savan-ton, kiuj vivas laŭ principoj de la Evangelio, kiuj preĝas, leviĝas el ĉiu falo en la sakramento de pentofaro kaj akcep-tas Jesuon en la Eŭkaristio. Tiam en la vivo de tiaj homoj “ĉiutage plenumiĝas la mistero de Kristnasko, la miraklo de Dia Vorto, kiu fariĝis karno” (s-ta Edita Stein).
Sac. M. Piotrowski SK
(“Miłujcie się!” n-ro 5/2019, p. 4; tr. SP)