Numero 129 – somero 2020
Movado de Puraj Koroj de Geedzoj Preĝo de konfido
Sinjoro Jesuo, ni dankas Vin, ke Vi ekamis nin per amo sen limoj, ne hezitante eĉ fordoni la vivon por ni. Ni dankas Vin pro tio, ke Via amo ŝirmas nin de malbono, levas el plej grandaj faloj kaj kuracas plej dolorajn vundojn. Ni dankas Vin pro Via ĉeesto en la sakramento de geedziĝo kaj pro tio, ke ĉe Vi ĉiam ni povas trovi kuracilon por ĉiu malbono kaj forton por super-venki ĉiajn malfacilojn kaj krizojn. Ni fordonas al Vi nian me-moron, racion, volon, animojn kaj korpojn kune kun ilia seks-eco. Ni promesas ĉiutage renkontiĝi kun Vi en komuna preĝo kaj en legado de la Biblio, en ofta komuniiĝado kaj en Eŭkaris-tia adorado. Ni decidas regule alpaŝi la sakramenton de repac-iĝo, ne subiĝi senvolontiĝon kaj tuj leviĝi el ĉiu peko.
Ni decidas ne aĉeti, ne legi kaj ne spekti revuojn, pro-gramojn nek filmojn kun pornografia enhavo. Ni promesas uzi neniajn kontraŭkoncipilojn kaj ni rezignas pri la kontraŭkoncipa sinteno mem. Ni promesas esti ĉiam pretaj akcepti ĉiun infanon, kiun Vi, Sinjoro, deziras ekzistigi. Ni deziras esti por niaj infa-noj bonaj edukantoj, por per propra sinteno kaj atesto montradi al ili la vojon al Vi.
Sinjoro Jesuo, instruadu al ni la sisteman laboron pri ni mem, la lertecon de kontrolado pri niaj seksaj ekscitoj kaj emocioj. Ni petas Vin pri kuraĝo en la ĉiutaga kontraŭstaro al malbono, por ke ni evitadu ĉion, kio dependigas kaj sklavigas, antaŭ ĉio narkotaĵojn, alkoholon kaj nikotinon. Instruadu nin tiel procedi, ke en nia vivo plej grava estu la amo.
Maria, Patrino nia, gvidu nin sur kredovojoj ĝis la fonto de amo – al Jesuo. Post sankta Johano Paŭlo la Dua ni deziras tute konfidi nin al Vi: „Totus Tuus, Maria!” (Tute Via mi estas, Maria!). En Via Senmakula Koro ni metas nin tute, ĉion, kio ni estas, ĉiun nian paŝon, ĉiun momenton de nia vivo. Amen!