Numero 130 – aŭtuno 2020
Morto, spiritoj kaj kronviruso
„Pli ol epidemion de la kronviruso, ni devus timi la epidemion de timego. (…) Ĉu la amasa paniko, kiun ni nun vidas, ne montras al ni nian konfuzan rilaton al la realeco de morto? Ĉu ĝi ne estas la manifestacio de la maltrankvilo kaŭzita de la foriro disde Dio? Ni volas kaŝi, ke ni estas mortemaj (…). Disponante pri ĉiam pli rafinita kaj efika tekniko, ni volas regi super ĉio kaj ŝajnigi, ke ni estas la mastroj de vivo” – tio estas la vortoj de la franca episkopo Pascal Roland. Kompreneble ne temas pri tio, por ne vidi danĝerojn, por ne kontraŭbatali ilin, por ne zorgi pri vivo sia kaj de aliuloj. Tamen la neracionala timo, kiun multaj subiĝas, atestas, ke estas io ne tiel. Mi konsentas kun la episkopo Roland, ke ni havas ĉi tie aferon interalie kun la deŝovata en la subkonscion timo antaŭ morto. Ĉar se ni praktike vivas tiel, kvazaŭ Dio ne ekzistus, kaj ĉiuj niaj deziroj estas mallarĝigitaj al la ĉitempa vivo, tiam tre facile estas elvoki en ni panikon. En ĉi situacio sendube influas nin diversaj spiritoj. Ignaco Loyola en siaj reguloj pri la distingo de spiritoj rimarkas, ke se ni iras malbondirekten, tiam bona spirito klopodas nin retroirigi el ĉi tiu vojo, kaj malbona spirito, kontraŭe, subtenas nin en la marŝo al abis-mo. Se ni male procedas de bona al plibona, tiam la bona spirito fortigas nin en tia procedo, sentigante trankvilon kaj ĝojon, sed la malbona spirito vekas en ni maltrankvilon kaj dubojn.
La kronviruso en sin mem estas nek peko, nek virto, sed ĝia apero elvokas diversajn reagojn, kaj tiuj povas gvidi al bono aŭ malbono. Kion faras en ĉi situacio la bona sprito? Li helpas nin teniĝi prudente kaj fortigadi la kredon je Dio. Kaj kion faras la malbona spirito? Li subŝovas la katastrofajn bildojn, ke ni timu, kaj samtempe li flustras, ke Dio al nenio estas taŭga kaj ne helpos nin. Krom tio la malbona spirito sufloras al iuj, kiel utiligi la timon antaŭ la kronviruso, por manipuli homojn por atingi siaj celojn. La kronviruso pasos. Tamen la longdaŭrajn efikojn havos tio, kiajn sintenojn kaj konvinkojn ĝi elvokos en homoj. Ek-zemple kiel estos perceptataj la preĝejoj tie, kie ili kiel la unuaj estis fermitaj – ĉe malfermitaj bufedejoj kaj restora-cioj? Ĉu krom ripetado, ke oni devas aŭskulti la civilajn aŭtoritatojn, animpaŝtistoj montros, ke ili havas la vivan parolon por ĉi tiu tempo? Ĉu en Italio kvardek tagoj jam asociiĝos pli kun kvaranteno ol kun Karesmo, kaj Sankta Meso – kun la epidemiologia minaco?
Sac. Dariusz Kowalczyk SJ
Profesoro de la Teologia Fakultato
de la Gregoria Universitato en Romo
El: Gość Niedzielny, n-ro 11, 15-03-2020, paĝo.38
Elpoligis: Stanisław Śmigielski
________________________________________________________________________________
Dimanĉe – iru al preĝejo! Ne atendu ĝis oni vin alportos!