Numero 127 – vintro 2019

Misiistino el Egiptio

La beata Maria Katarina Troiani estis nomata Blanka Patrino. Sian vivon ŝi dediĉis al infanoj, kiujn ŝi savadis el plej malfacilaj situacioj. Ŝi helpadis al ĉiuj, ne rigardante  konfesion kaj devenon.

Ŝi naskiĝis la 19-an de januaro 1813 en Italio. Gepa-troj mortis, kiam ŝi estis 5-jaraĝa. Ŝi restis sola kun tri ge-fratoj. Oni donis ŝin por edukado al orfejo, kiu troviĝis ĉe la klostro de Fratinoj Klaraninoj. En la aĝo de 16 jaroj ŝi eniris ĉi ordenon kaj akceptis la nomon Maria Katarina, kaj frokon ŝi ricevis el la manoj de Sankta Roza el Viterbo.

Dum 30 jaroj ŝi instruadis en la lernejo, kiu estis ĉe la klostro, kaj plenumadis diversajn devojn. Tamen en ŝia koro la tutan tempon estis la deziro forveturi al misilando. Kvankam ŝi sciis, ke tio ne estos facila pro la ordenregulo, tamen ŝi petis la superulinon pri la konsento por malfermi  klostron en Egiptio. Post ĝia ricevo Maria Katarina kune kun kvin fratulinoj venis al Egiptio. Ili venis al Kairo, kie ili estis tre kore akceptitaj. Post du semajnoj ili malfermis la senpagan lernejon por malriĉaj knabinoj, kaj unu jaron pli poste la hejmon por infanoj.

Post kelka tempo laŭ decido de la superulinoj el Italio oni decidis fermi la klostron en Egiptio. La fratulino Maria Katarina post preĝo decidis resti. Ŝi sciis, kiel multe bezona estas ŝia helpo en ĉi loko. Ŝi fondis do Kongrega-cion de Fratinoj Franciskaninoj Misiistinoj de Senmakula Koro de Maria,  kiuj estas nomataj misiistinoj de Egiptio. Ne senvolontigadis ŝin iuj ajn obstakloj. Ŝi venis al Romo, por peti la aprobon de ĉi verko. Ŝi ricevis la permeson kaj iĝis la ĝenerala superulino de nova ordeno. Ŝi  okupiĝis pri afrikaj infanoj, kiuj en Kairo estis vendataj kiel sklavoj. En la klostro ŝi kolektis pli ol 800 infanojn, kiujn ŝi sukcesis elaĉeti. Ŝi savadis ankaŭ bebojn forĵetitajn fare de siaj pa-trinoj. Kune kun aliaj fratulinoj ŝi forsavis 1600 da ili. Al ĉiuj ŝi certigadis la sekuran hejmon, lernadon, edukitecon kaj la plibonan estontecon.

La forton ŝi ĉerpadis el preĝado kaj ĉiutaga Sankta Meso. Ŝi ricevis la specialan permeson por la akceptado de Sankta Komunio ĉiutage, ĉar en tiu tempo ne eblis tion fari pli ofte ol trifoje en semajno.

Ŝi mortis la 6-an de majo 1887 en Kairo. Eksciinte pri ŝia morto ĉiuj parolis: „foriris sanktulino”. Ekde la jaro 1967 ŝia tombo troviĝas en kapelo de la ĝenerala domo de la Kongregacio de Fratulinoj Misiistinoj de la Senmakula Koro de Maria en Romo. Sankta Johano Paŭlo la Dua en la jaro 1985 anoncis la fratulinon Maria Katarina Troiani beata.

Magdalena Buczek

     El: Taggazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi (En la ĝardeno de Maria), majo 2019, paĝo 3

                                      Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony