Numero 133 – somero 2021
Migranta kantisto
Li estis bela, nigraokula infano. Bapte li ricevis nomon Paŭlo, sed ĉiuj nomis lin Pablito. La vivo en lia lando estis malfacila, precipe en malproksimaj regionoj de suda Hispanio, kie ofte eksplodis epidemioj. Dum unu el ili mortis liaj gepatroj. Pablito kreskis sana sub protekto de avino. La avino transdonis al li ĉion, kion ŝi sciis. De infanaĝo la avino bele kantis kaj ludis liuton, do ŝi instruis nepon ludi kaj kanti.
La knabo ankaŭ havis belan voĉon, kiu dum ekzerc-ado fariĝis pli kaj pli melodia. Ĉe akompanado de liuto li kantis poemojn pri hispanaj kavaliroj, kanzonojn pri amo kaj belajn mariajn kantojn. Ĉar Pablito malgraŭ mizero sin sentis granda kavaliro, lia Damo estis Sankta Virgulino Maria, kaj kantante al Ŝi li estis feliĉa.
Kiam nepo finis dekdu jarojn la avino alvokis lin kaj diris serioze: – Mi jam estas maljuna kaj nelonge mi vivos, vi jam fariĝis junulo, do vi devas iri sian vojon. Prenu la liuton kaj foriru en la mondon kanti sur placoj kaj stratoj, tiamaniere vi perlaboros la monon por vivteni. Adiaŭo estis dolora. Pablito komprenis, ke ĝis fino de sia vivo li ne ek-vidos jam la avinon, sed li obeis ŝin.
Li migradis de vilaĝo al vilaĝo, de urbeto al urbeto kaj kantis. Kiam la knabo kantis, homoj aŭskultis lin kun ŝato. Sed por la kantado li ricevadis malmulte da mono, do Pablito ofte estis malsata. Finfine li atingis grandan urbon, kiun oni nomis Sevilo. Pablito ekvidis de malproksime ma-jestan konstruaĵon, kiu superis ĉion. Li pensis, ke ĝi estas reĝa kastelo. Sed tio estis fascina katedralo dediĉita al Maria la Virgulino. Pablito neniam vidis katedralon. Li timeme eniris, ĉirkaŭtigardis kaj eksentis, ke li estas en kastelo el siaj sonĝoj. Interne li ekvidis lumon. Pablito al-iris kaj troviĝis antaŭ statuto de Sankta Maria kun Infaneto en la brakoj, ornamita per juveloj. Ŝajnis al knabo, ke li staras antaŭ Reĝino, neniam li ekpensus, ke Ŝi estas la Patr-ino de Dio, ĉar li alkutimiĝis al malriĉa vilaĝa figuro de Maria. Li genuiĝis por estimi Ŝin kaj ekkantis al Bela Sin-jorino la plej dolĉan kanton, dediĉitan al Virgulino Maria. Apenaŭ li finis kanti, Infaneto Jesuo ekmanfrapis kontente kaj ekkriis – ankoraŭ! Pablito kuraĝigita ekkantis la duan kanton kaj kantis ĝin ankoraŭ pli bele.
Kiam li finis Maria Dipatrino diris: “Tio estis belega, mi dankas vin. Nun iru ion manĝi.” Sinjorino Maria de-prenis kronon de sia kapo kaj donis ĝin al la knabo. Pablito tre kontenta, ekkomprenis ke havas en la manoj ion altvalo-ran. Li elkuris el preĝejo, ĉe la strato li serĉis vendejon. Kiam ĝin ekvidis, eniris. La vendisto demandis, kion vi, knabo, deziras? Mi volas manĝi. Ĉu vi havas monon? – Jes – kaj knabo metis la kronon sur vendotablon. Tiu objekto estas multekosta – diris la vendisto. Li enkondukis Pabliton en kuirejon, dirante al edzino: donu al knabo bonan man-ĝon. En tempo kiam knabo manĝis, li mem kuris al juĝisto, por rakonti al li pri ĉio.
La juĝisto bone konis tiun oran kronon, ornamitan per juveloj. Tiu knabo estas ŝtelisto – li diris senhezite. Kaj elsendis gardistojn por kapti Pabliton. La gardistoj arestis la knabon kaj kondukis al katedralo. Antaŭ katedralo jam kolektiĝis multe da homoj. Ekvidinte Pabliton ili kriis – punu lin, mortigu la ŝteliston. Vane Pablito penis klarigi, ke tiun objekton li ricevis donace. Juĝisto verdiktis – knabo estas kulpa, oni devas pendigi lin. En tiu tempo estis la kutimo, ke kondamnito povis eldiri sian lastan deziron.
Pablito diris, ke li volus lastfoje ekkanti antaŭ statuo en katedralo. Oni permesis al li. Li ekstaris, rigardis la vizaĝon de Sinjorino kaj ekkantis. Lia kantado estis tiel dolĉa, ke ĉiuj virinoj komencis plori kaj viroj tusetis por ne montri sian kortuŝon. Kiam finiĝis kantado, ekregis silento. En tiu momento Infaneto Jesuo ekkriis – bravo, ankoraŭ! Homamaso genuiĝis ŝtonigita, ke aperis miraklo. Pablito ekkantis la duan kanton, por gloro de Maria tiel bele, ke neniam oni aŭdis tian kantadon. La homoj ekvidis kun miro ke Sankta Maria deprenas de sia fingro oran ringon kaj donas ĝin al Pablito dirante: Mi dankas al vi, infano. Juĝisto, kiu vidis ĉion, tuj revokis sian verdikton, kaj kano-nikoj de la katedralo proponis al Pablito postenon de la unua kantisto. Ekde tiu tempo Pablito vivis feliĉe, kaj dum la plua vivo kantis por gloro de Maria.
Se vi estos en Sevilo, eniru katedralon, en tempo silenta, kiam ne estas celebrata sankta meso, genuu antaŭ la statuo de Maria, ekpreĝu al Ŝi kun vera kredo. Tiam vi ek-sentos en via koro dolĉan melodeon. Jen la voĉo de Pablito, kiu senĉese kantas al sia ĉiela Reĝino.
Jadwiga Nowak, Wroclavo