Numero 133 – somero 2021
Mia kanzono (2)
Al lando tiu, kie la paneron
Oni levadas el tero pro estimo
Por d o n a c o j Ĉielaj…
Mi sopiras, ho Sinjor…
Al lando tiu, kie kulpo grandas
Neniigi sur pirujo cikonian neston,
Ĉar al ĉiuj servas…
Mi sopiras, ho Sinjor…
Al lando tiu, kie la unuaj salutoj
Estas – kiel la pratempa konfeso de Kristo:
„E s t u l a ŭ d a t a!”
Mi sopiras, ho Sinjor…
Mi sopiras ankoraŭ al la alia kozo,
Kies jam ne scias mi, kie estas loĝejo,
Same senkulpa…
Mi sopiras, ho Sinjor…
Al sen-sopiro kaj sen-pensado,
Al tiuj, kiuj havas j e s por j e s – n e por n e,
Sen ombro-lumo…
Mi sopiras, ho Sinjor…
Mi sopras ĉien, kie iu pri mi zorgas?
Kaj tiel esti devas, sed tiel ne estiĝos
Amikeco mia!…
Mi sopiras, ho Sinjor…
Cyprian Kamil Norwid
Esperantigis: Stanisław Śmigielski