Numero 129 – somero 2020
Mi elektas edzinon, edzon…
„Ne cedu antaŭ la beleco de virino kaj ne estu pasia pro virino” (Sir 25:21).
Kara junularo!
„Bonvolu, pastro, diri, ĉu estas vero, ke la feliĉo nur unufoje venas?” – demandas foje iu studentino. „Antaŭ tri jaroj venis al mi konata knabo: ‘Vi tre plaĉas al mi, ni ge-edziĝos. Mi jam estas inĝeniero kaj vi finas studadon’. – „Kio, tiel subite? – mi demandis. – Mi ekridis kaj rediris: „Mi volas ankoraŭ amuziĝi, uzi junecon, edziĝu kun alia”. Nu kaj nur ĉi-jare mi edziniĝis kun tre eleganta viro, sed kiel mi bedaŭras, ĉar ne ĉio estas oro kio brilas. Mi scias, ke kun tiu alia mi estus pli feliĉa. Tia nobla knabo. Tiam venis al mi feliĉo, kaj mi ne ekkonis…”
Kaj jen alia voĉo: „Mi havis fianĉinon, tio estis amo platona. Sed mi ekkonis alian, pli belan fraŭlinon kaj tro malfrue mi ekorientiĝis, ke ŝi estis virino kun malfortigitaj principoj. Sed mi decidiĝis edziĝi kun ŝi kaj por tiu edziĝo mi pentofaras ankoraŭ ĝis hodiaŭ”.
Da tiaj voĉoj estas miloj. „Mi enfalis”. „Mi trompi-ĝis”. „Mi estas malesperanta” – vi aŭdas plurfoje el la buŝo de junaj geedzoj. Kion fari? Kiun elekti? Kiel ekkoni kaj pritaksi, por ne „enfali”? Jen demandoj, por tuta vivo feliĉa aŭ tragika. Valoras do pripensi, ne nur en preĝejo, dum momento, kaj eĉ ne unufoje, ne dufoje… Iu diris: – Kiam vi intencas ekvoji, do iom preĝu. Kiam vi intencas veturi sur maro, do preĝu dufoje. Vi intencas edziniĝi, aŭ edziĝi, do preĝu trifoje. Malbone mi diras: – preĝu kaj ekpensu cent-foje.
Ni aŭskultu kaj rigardu, kion pensas kaj diras gejun-uloj pri elekto de edz(in)o. Kion ili opinias? Ili esprimas tion en enketoj, interparoloj, memoraĵoj.
„Li devus scipovi bone danci, havi ĉiujn manierojn, esti alta, belstatura…” – „Mi deziras, ke li havu multe da mono”.
Mi rememoras ĉi tie la ŝerceman rakonton pri sonor-iloj sonorantaj al juna knabino: Kiam ŝi havas 16 jarojn: „Nek tiu, nek tiu”. En la 18a vivojaro: „Eble li, eble li”. Kaj post kelkaj aŭ dekkelkaj jaroj: „Nur estu, nur estu”.
Aŭ preĝo de tiu junulino: „S-ta Antono, donu ke li venu je du ĉevalparoj”. Pasas kelkaj jaroj, la junulino pe-tas: „S-ta Dominiko, li venu kvankam sur unu ĉevaleto”. Pluaj jaroj kaj ĉielen kuras peto: „S-ta Dorotea, li venu eĉ piede, kaj mi akceptos lin volonte”.
Alie pensas pliaĝaj, prudentaj junulinoj: „Mi ne tole-ras pupojn kaj herkulajn kretenojn”. – „Herkulo ankaŭ ŝa-tas imponi, kaj mia idealo rajtas imponi al mi nur per la racio kaj karaktero”. „Li devas esti gaja kaj societema, sed ne drinkulo. Li devas esti bona kaj fidela”. – „Mi volas, ke li ŝatu t.n. hejman varmon kaj amu infanojn”. „Mi deziras, ke li estu decidema, sed li devas min estimi”. – „Tiom mul-te mi volus havi bonan edzon”.
Kaj pri kiaj junulinoj, kaj prefere edzinoj revas junaj viroj? Sur la unua loko ili starigas la „sanan prudenton”. Do atentu, fraŭlinetoj! Sur la dua – bonecon, poste ekono-miecon, kaj nur sur la plua – bonan aspekton.
„La sana prudento – diras unu el partoprenantoj de enketo – estas la eco de karaktero certiganta ne nur la reci-prokan komprenon, sed ankaŭ la ordon kaj harmonion hejme. Tio plej gravas en la nunaj tempoj”.
Nu bone – vi diros – ni tion scias. Sed kiel trovi, kion fari, por ne „enfali”?
Aŭskultu la voĉon de sperto, vivpraktiko, medicino kaj prudento:
Ekkoni kandidaton aŭ kandidatinon. „Ekkonu vin mem” – parolis grekoj. Ekkonu vin kaj lin. Ĉar kiel vi kan-tas en kanzono: De homo al homo la vojo ankaŭ distanca. Malmulte mi konas vin, malmulte mi konas vin. Tro mal-multe mi konas vin, por kredi.
Tio estas nefacila, sed vi havu la okulojn larĝe mal-fermitajn. Ne rigardu al ŝajnoj, ne konsultu vian momentan senton, aŭ kartaron aŭ ciganinon, sed konsultu la sanan prudenton. En tio helpos al vi la societema talento, interpa-rolo, observado de vivo, homoj, de aliaj geedzoj feliĉaj kaj nefeliĉaj, observado de per dono interesanta vin. Kia li (ŝi) estas hejme, en laboro? Ĉu li (ŝi) ŝatas hejmon, helpas al patro, al patrino? Kiel rilatas al ili? Kiaj estas liaj (ŝiaj) ge-patroj? Ĉar „kia ligno – tia kojno, kia patro – tia filo”. „Kia kaveto – tia monteto, kia patrino – tia filino”. Kaj „ne falas pomo malproksime de pomarbo”. Pripensu, kiel li pasigas la liberan tempon? Kiel li amas siajn gepatrojn? gefratojn? Ĉu li estas religia, kredanta, praktikanta? Ĉu ne estas li drinkulo? Malĉastulo? Kaj eble dorlotita solfilo? Kian li havas karakteron, temperamenton? Ĉar tio gravas.
Kiel li (aŭ ŝi) influas vin? Ĉu vi nobliĝas ĉe ŝi? Ĉu morale li plibonigas vin? Kion ŝi (aŭ li) eligas el vi? anĝe-lon aŭ pasian beston? Ĉar en geedzeco oni jam neniun ali-faros. Ne iluziiĝu, ke „kiam li edziĝos, tiam li ŝanĝiĝos”. Jes, li ŝanĝiĝos – je pli malbona.
Konsideru, ĉu ŝi estos bona patrino aŭ ĉu li estos bona patro de viaj infanoj? Ĉar finfine vi – se vi nepre vo-las – povas havi edzinon senigitan je virina honoro, aŭ edzon kanajlon aŭ drinkulon. Sed viaj infanoj devas havi – kaj rajtas havi – bonan patron kaj noblan patrinon. Kian do patrinon, kian patron vi volas regali al viaj infanoj? Sanan fizike kaj morale, aŭ ŝarĝitan herede? Kaj eble li, aŭ ŝi, ne taŭgas al edzeco, estas malsanaj, infektitaj? Sekve ne lasu vin kapti per malĉasto. Ne prenu „prostituitinon”. Ne rigar-du la belecon de virino kaj ne estu pasia pro virino. Edzino ne estas ludilo, nek kateto por amuzo kaj danco. Do ni aŭs-kultu la voĉon de Dio kaj de Eklezio en ĉi tiu afero. La Sankta Skribo avertas antaŭ virino malbona kaj pekema: „Senhontulinon severe prigardu…, se ŝiaj okuloj estas sen-pudoraj, gardu ŝin, kaj ne miru, se ŝi miskondutas al vi” (Sir 25:10-11).
Jes, ne miru, tre belstatura „bela fraŭlino” – ofte jam difektita de viroj. Evidente, povas esti kaj estas esceptoj. „Mal-ĉasteco de virino estas rekonita en ŝiaj rigardoj”. – „Iradu laŭ la Spirito kaj la deziron de la karno vi ne plenumos” (Gal 5:16).
La vera amo kaj geedza feliĉo devus apogita ĉefe sur la kvalitoj de spirito, de karaktero. Ĉar kion la karno kaj peko kunigos, tion ankaŭ rapide peko disigos. Plej gravas ne la kvalitoj de korpo, sed la kvalitoj de spirito, de menso kaj koro. Ili kaŭzos tion, ke en futuro la edzino mem viŝos ŝviton de edza frunto, kaj ne hazarda konsolantino aŭ proprietulo de gastejo. Ne forgesu do, konsultu vian konsciencon, gepatrojn, precipe Kriston kaj Lian Senmakulan Patrinon, en varmega preĝo, post pekkonfeso kaj komuniiĝo. Kaj la donanto de feliĉo kaj graco – Sankta Spirito helpos al vi en ĉi elekto. Amen.
P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano
(Juneco ne povas forpasi, p.86, tr. SP)