Numero 134 – aŭtuno 2021
Mesaĝo de Papo Francisko
okaze de la virtuala soleno de la internacia tago de la homa frateco (4.2.2021)
FRATECO ESTAS LA NOVA LANDLIMO
DE LA HOMARO
Por la dua datreveno de la renkonto en Abu Dhabi, kie la 4-an de Februaro 2019 ili kune subskribis la dokumenton pri la Homa Frateco, Papo Francisko kaj la Granda Imamo de Univer-sitato Al-Azhar (Kairo), Ahmad Al-Tayyeb, “kunsidis”, ĉi-foje interrete, por la unua Internacia Tago de la Homa Frateco, starigita de Unuiĝintaj Nacioj la 21-an de Decembro 2020, koincide ĝuste kun la tago, en kiu okazis la historia subskribo.
Ĝi estis okazo ne nur por aŭskulti ilin, sed ankaŭ por prezenti la gajnintojn de la unua Premio Zayed, ankaŭ inspirita de la dokumento, kiun ĉi-jare oni aljuĝis al la ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, António Guterres, kaj al Latifa Ibn Ziaten, patrino de kvin gefiloj, kiu post perdo de unu el ili, viktimo de terorismo, fondis asocion por juneco kaj paco, kiu havas lian nomon: Imad. Partoprenis ankaŭ juĝisto Mohamed Mahmoud Abdel Salam, ĝenerala sekretario de la Alta Komitato por la Homa Frateco, la organo, kiu, pere de internacia ĵurio, elektis la gajnintojn.
La unuaj vortoj de Papo Francisko estis por la Imamo, “mia frato, mia amiko, mia kunulo en defioj kaj riskoj – li rimarkis – en la batalo por la frateco”. “Lia atesto – daŭrigis sekve la Papo – multe helpis min, ĉar ĝi estis kuraĝa atesto. Mi scias, ke ĝi ne estas facila tasko. Sed kun vi ni povis fari tion kune, kaj helpi unu la alian. La plej bona afero estas, ke tiu unua deziro de frateco konsolidiĝis en aŭtentika frateco. Dankon, frato, dankon”.
Poste Papo Bergoglio dankis ŝejkon Mohammed bin Zayed “pro ĉiuj klopodoj, kiujn li faris por daŭrigi ĉi tiun vojon. Li kredis je la projekto”, li diris. Kaj dankon la Papo diris ankaŭ al juĝisto Abdel Salam, „’l’enfant terrible’ de la tuta projekto, amiko, laboranto, plena je ideoj, kiu helpis nin antaŭeniri”.
Esprimoj de dankemo kaj amemo estis ankaŭ por Gu-terres kaj Latifa.
Videble feliĉa, Francisko redeklaris: “Dankon al ĉiuj, ĉar vi vetis pri frateco, ĉar hodiaŭ la frateco estas la nova landlimo de la homaro. Aŭ ni estas fratoj aŭ ni detruas unu la alian”. Kaj pro tio li avertis kontraŭ indiferenteco: “Ni ne povas lavi niajn manojn per la malproksimeco, la nezorgemo, la malinteresiĝo. Aŭ ni estas fratoj aŭ ĉio kolapsas. Ĝi estas la landlimo. La landlimo, sur kiu ni devas konstrui; ĝi estas la defio de nia jarcento, ĝi estas la defio de nia tempo”.
Ankaŭ la „nezorgemo”, fakte, estas por la Papo „tre subtila formo de malamikeco. Ne necesas milito por krei mal-amikojn. Sufiĉe kun nezorgemo. Sufiĉe kun ĉi tiu tekniko – ĝi fariĝis tekniko – sufiĉe kun ĉi tiu konduto rigardi alidirekten, ne zorgante pri la alia, kvazaŭ li ne ekzistus”.
Bergoglio sekve klarigis, kion li volas diri per frateco. “Ĝi signifas etenditan manon; frateco signifas respekton. Frateco signifas aŭskulti kun malfermita koro. Frateco signifas firmecon en la propraj konvinkoj. Ĉar ne ekzistas aŭtentika frateco, se oni prinegocas siajn konvinkojn”. Kaj ni, aldonis la Papo – “estas fratoj, naskitaj de la sama Patro. Kun malsamaj kulturoj, tradi-cioj, sed ĉiuj fratoj. Kaj en la respekto de niaj diversaj kulturoj kaj tradicioj, niaj diversaj civitanecoj, necesas konstrui ĉi tiun fratecon”. Ĉar „mondo sen fratoj estas mondo de malamikoj”.
Carlo Sarandrea
El la revuo Katolika Sento, n-ro 1/2021, p.2-4.
_________________________________________________________________________________
Ne tiu saĝa estas, kiu multon scias,
sed kiu malbonon de bono distingas!
(Nikolao Rej)