Numero 133 – somero 2021

Maja aŭroro

La solena plenumo de la eklezia himno“Te Deum laudamus” en la varsovia katedralo la 3-an de majo 1791 estis dankesprimo por la rezolucio de la fama Konstitucio. Ĝia datreveno restadas ĝis hodiaŭ la nacia pola festo.

Sankta Johano Paŭlo la Dua rememorigis, ke niaj pra-uloj post la rezolucio de ĉi Konstitucio ekstaris antaŭ la altaro en la katedralo, por esprimi la konvinkon, ke la Kon-stitucio kiel la homa verko devas rilati al Dio. „Li estas la plejalta Vero kaj Justeco. Necesas, por ke la leĝo farita de homo, de la homa aŭtoritato leĝodona, spegulu en si la eternan Veron kaj la eternan Justecon, kiu estas Li mem – Dio de la Senfina Majesto: Patro, Filo kaj Sankta Spirito”.

Grandajn reformojn oni sukcesis efektivigi dum tiel nomata Kvarjara Sejmo  (1788-1792). La Sejmo fortigis la statan regpovon je la kosto de magnataro, donis la rajtojn al urbanoj, establis la centmilan armeon. Ĝi aktivadis sende-pende de la volo de Rusio.

Ĝi eniris la historian kiel Granda, ĉefe kaŭze de la aprobo de Principa Leĝo, kia estis la Konstitucio de la 3-a de Majo. Ekde decembro 1790 la grupo de patriotisma frakcio (Ignaco Potocki, Stanislavo Szczęsny Potocki, Hugo Kołłątaj, Juliano Ursyn Niemcewicz, Stanislavo Sołtyk) renkontiĝadis en la loĝejo de la marŝalo Stanislavo Małachowski, pretigante la tekston de Konstitucio.

Kiam por la frakcio estis gajnita la reĝo Stanislavo Aŭgusto Poniatowski, la grupo translokis siajn renkontojn al Reĝa Kastelo. La reĝo montris la forsavon en la Leĝo Registara, kiun apogis la plimulto de parlamentanoj. Post la seshora sesio la parlamentano Mikaelo Zabiełło ekkriis: “Mi estas por projekto kaj ĉiu estas por ĝi, kiu vere amas Patrujon. Ni petas Vin, Plejestimata Sinjoro, por ke Vi ĵuru por la plenumo de ĝi”. Ĉe la ĝenerala aplaŭdo la reĝo, ekstarante sur la seĝo, ĵuris la Konstitucion.

La Konstitucio de 3a de Majo estis la unua en Eŭropo kaj la dua, post Usono, principa leĝo reguliganta la tutecon de la ŝtata vivo. Por ĝia realigado ne allasis la rusa soldat-aro, apogita fare de la perfida sinteno de la targovica kon-federacio.

Joanna Wieliczka-Szarkowa

E-igis S.Ś.

___________________________________________________________________________________

 

⦁  Se oni sukcesus dekutimiĝi: revi, atendi, sopiri…

estus eble pli facile, sed ne estus por kio vivi.

⦁  La vojo tra arbaro ne estas longa,

se oni iras viziti la amatan personon.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony