KUN MARIA SEKVANTE KRISTON – Rozariaj konsideroj
Loreta Litanio al Beata Virgulino Maria
Sinjoro, kompatu nin. Kristo, kompatu nin.
Sinjoro, kompatu nin.
Kristo, aǔdu nin. Kristo, elaǔdu nin.
Patro elĉiela, Dio, kompatu nin.
Filo, Redemptoro de la mondo, Dio,
Sankta Spirito, Dio,
Sankta Triunuo, unu Dio,
Sankta Maria, preĝu por ni
Sankta Naskintino de Dio,
Sankta Virgulino de virgulinoj,
Patrino de Kristo,
Patrino de la Eklezio,
Patrino de la Dia graco,
Patrino plej pura,
Patrino plej ĉasta,
Patrino virga,
Patrino senmakula,
Patrino aminda,
Patrino admirinda,
Patrino de la bona konsilo,
Patrino de la Kreanto,
Patrino de la Savanto,
Virgulino plej prudenta,
Virgulino respektinda,
Virgulino laŭdinda,
Virgulino potenca,
Virgulino milda,
Virgulino fidela,
Spegulo de la justeco,
Sidejo de la saĝeco,
Kaǔzo de nia ĝojo,
Vazo de la Sankta Spirito,
Vazo honorinda,
Vazo eminenta de la pieco,
Rozo mistika,
Turo Davida,
Turo ebura,
Domo ora,
Kesto de la interligo,
Pordo de la ĉielo,
Stelo matena,
Savo de la malsanuloj,
Rifuĝejo de la pekuloj,
Konsolantino de la afliktitoj,
Helpo de la kristanoj,
Reĝino de la anĝeloj,
Reĝino de la patriarkoj,
Reĝino de la profetoj,
Reĝino de la apostoloj,
Reĝino de la martiroj,
Reĝino de la konfesoroj,
Reĝino de la virgulinoj,
Reĝino de ĉiuj sanktuloj,
Reĝino sen peko origina koncipita,
Reĝino ĉielen prenita,
Reĝino de la sankta rozario,
Reĝino de la familio,
Reĝino de la paco,
Reĝino de Pollando,
ŜAFIDO DE DIO, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
indulgu nin, Sinjoro.
ŜAFIDO DE DIO, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
elaǔdu nin, Sinjoro.
ŜAFIDO DE DIO, kiu forigas la pekojn de l’ mondo,
kompatu nin, Sinjoro.
Preĝu por ni, Sankta Dipatrino;
Por ke ni fariĝu indaj je la promesoj de Kristo.
Ni preĝu: * Ho Sinjoro, nia Dio, permesu al ni, Viaj serv-antoj, ĝui la daŭran sanon de la animo kaj korpo, * kaj pro-pete de beata Maria ĉiam virga, * liberigu nin de la nun-tempaj afliktoj kaj donacu la eternan ĝojon. * Per Kristo, nia Sinjoro. * Amen.