Numero 134 – aŭtuno 2021
Li volis esti pli proksime al Dio
En la jaro 1995 mi iĝis parokestro en la loko Grotniki apud la urbo Lodzo (Łódź), kaj kelkajn monatojn pli poste sur la teritorio de ĉi paroko ekloĝis Krzysztof Krawczyk, kiu kune kun sia edzino aĉetis ĉi tie domon. Li mem aperis ĉe mi – alveturis, sin prezentis. Li faris proponon por gvidi la kantadon de kristnaskaj kantoj dum la meznokta meso. Li ne pensis pri koncertado, sed kune kun fideluloj li volis kanti kristnaskajn kantojn. Kaj tiel tio komenciĝis, de la meznokta kristnaska meso de la jaro 1995.
Kristoforo Krawczyk estis tre varma, bonvolema, sin-cera. Li evitadis famon, ne subiĝadis ankaŭ al manipuladoj. Li volis esti bona homo kaj katoliko – la homo kredanta, bona por ĉiuj. Tiu lia sincereco, boneco manifestiĝadis en la rilato al aliaj homoj. Li memoris pri bezonantoj, sed li ne faris tion en maniero manifesta, spektakla. Oni diras pri li – precipe nun, kiam li foriris – ke li estis la artisto de granda klaso, sed li estis artisto ankaŭ en la helpado al aliuloj, li estis artisto en la kampo de homeco. Io natura estis, ke en la Vigilio de Kristnasko matene lia edzino havis jam pretigitajn pakaĵojn por bezonantoj. Ni enaŭtiĝis kun Kriĉjo kaj ĉirkaŭ-veturadis parokon, dividante ĉi tiun subtenon al malriĉuloj aŭ multinfanaj familioj. Li traktadis tiun helpon tre serioze, kio rezultis el lia zorgado pri la sorto de alia homo.
Li estis sentema je la homa maljustaĵo ĝis tiu grado, ke kiam vidis hejmon en tragika stato, tiam post festoj ofte deklaris la helpon, la konkretan monhelpon, kio kune kun la helpo de aliaj donantoj ebligis renovigi tian domon, ŝanĝi tegmenton, plivarmigi murojn aŭ ŝanĝi fenestrojn. Li kovra-dis ankaŭ la aĉetokostojn de la ilaro por hejma mastrumado, transdonadis monon por la aĉeto de hejtaĵo por mapli riĉaj. Oni povas diri, ke Kristoforo Krawczyk – ĉiam kun la apogo de sia edzino, Eva – estis homo zorganta pri la sorto de aliuloj, kaj estis tre multaj homoj, al kiuj li helpis, ne nur el la teritorio de la paroko, sed el la tuta Poillando. Kio pli, li neniam elmontradis sian bonvolemon, sindonemon.
Jes, pri sia kredo, pri Sinjoro Dio li parolis malkaŝe, sed ne faris tion en maniero aroganta, altrudema, sed tre sub-tile. Tiu lia konfesado al la kredo je Dio ne ĉiam favorigis al li la bonvolemon de aliaj. Mi volas diri, ke de la tempo, kiam Kristoforo komencis sincere paroli pri Sinjoro Dio, kiam li donadis ateston pri sia kredo, iuj radiostacioj rekte rifuzis elsendi liajn kanzonojn. Tio estis specifa ostracismo, io nekutime surpriza, ke la atesto pri kredo fermadis al liaj surbendigoj la vojon al publiko.
Multfoje mi estis je koncertoj de Kristoforo – ne nur tiuj en paroko, da kiuj estis dekkelke – ĉiam en la solenoj de Dipatrino, kiu estis ĉe li unualoke. Rozario estis por li io natura, Kroneto al la Dia Mizerikordo ankaŭ. Li subite inter-rompis koncerton – ĉu en parokoj ĉu en aliaj lokoj, kiel ekz. en Balta Filharmonio de Frederic Chopin en Gdansko – kaj parolis, ke „eble nun agnostikuloj aŭ alie pensantaj forlasos la ĉambregon”, sed li volas nun kanti al Dipatrino je la laŭdo al Sinjoro Dio. Kaj li plenumadis kelkajn malmulte konatajn verkojn ĉe la bela aranĝo kaj engaĝiĝo de la tuta akompan-anta lin ensemblo. Kio estas interesa, la homoj ne nur ne for-iradis, sed rekte vivukriis. Valoras ankaŭ rememorigi, ke ĉiu koncerto de Kriĉjo finiĝis per la kanto „Barko” aŭ „Abba, Ojcze” (Abba, Patro).
Li legis la Sanktan Skribon. Lia Biblio estis tuta plen-igita per notaĵoj, multaj substrekoj de fragmentoj, kaj flanke li notadis demandojn. Tiom da horoj ni pasigis kune je inter-paroloj, kiam li starigadis malfacilajn, profundajn deman-dojn… Li volis ekkonadi, kompreni pli – mi eĉ dirus, ke li volis regajni la perditan tempon. Oni diras, ke la aŭtomobila akcidento, kiu okazis al li en la jaro 1988, influis al liaj rilatoj kaj reveno al Sinjoro Dio, sed verdire Kriĉjo jam antaŭ tiu tragedio estis sur la vojo de reveno al Dio. Cetere li ofte ripetadis, ke Dia Providenco savis ilian vivon. La verko „To wszystko sprawił grzech” (Tion ĉion faris peko), estas –oni povas diri – lia artisma konfeso. (…)
Frato Tomasz Ewertowski OMI, la kapelano de la klostro de Fratulinoj Servitulinoj de Plejsankta Virgulino Maria Senmakula en la loko Poręba apud la urbo Strzelce Opolskie
El: Taga gazeto Nasz Dziennik, lundo, 12 de aprilo 2021, paĝo 6. (La fragmento de la eldiro en la intervjuo de Mariusz Kamieniecki pri la forpasinta fama pola kantisto Krzysztof Krawczyk).
Esperantigis: Stanisław Śmigielski