Numero 133 – somero 2021
Lernu agi bone
Dio diras al ni per la buŝo de profeto Jesaja: Discite benefacere – Lernu agi bone (Jes 1:17)… Kaj ni finlernos tion nur tiam, kiam ni fikse rigardos Jesuon, nian modelon, se ni ofte meditados pri Lia senĉesa ekzemplo kaj pri Lia instruo. Ĉar mi donis al vi ekzemplon, por ke vi ankaŭ faru tion, kion mi faris al vi (Joh 13:15) – diris la Sinjoro post kiam li lavis piedojn de siaj disĉiploj. Li lasis al ni la plej bonan lecionon, por ke ni ekkomprenu, ke se ni ne estos humilaj, se ni ne pretos servi, ni ne povas sekvi la Instru-iston.
La Sinjoro invitas nin al iro post Li kaj imiti Lin, kaj lasas al ni simplan sed striktan regulon, kiel ni devus prak-tiki la amon kun humileco kaj en la spirito de servo: Ĉion ajn do, kion vi deziras, ke la homoj faru al vi, ankaŭ vi faru al ili! (Mat 7:12). La konscio pri tio, kio estas por mi agrabla aŭ malagrabla, kio al mi helpas, kaj kio nocas, estas bona normo kiu indikas, kion mi devus fari, kaj kion eviti en la rilatoj kun aliuloj.
Ni ĉiuj deziras la konsolan vorton, kiam ne prosperas al ni, kaj la toleremon, kiam malgraŭ nia bona volo ni faris eraron; ni deziras, ke oni koncentriĝu prefere je niaj bonaj flankoj ol je malvirtoj, kaj ke en la loko de nia la boro kaj hejme regu la klimato de koreco; ni volas ke en laboro oni postulu de ni sed en afabla maniero, ke neniu parolu pri ni malbone malantaŭ nia dorso, kaj ke iu nin defendu, kiam oni kritikas nin dum nia foresto; ni volas ke oni vere zorgu pri ni, kiam ni malsanas kaj ke oni admonu nin fratece, kaj ne komentu tion malantaŭ ni, ke oni preĝu por ni kaj ke … Ĝuste tion kun humileco kaj en la spirito de servo ni devus fari por aliuloj. Discite benefacere – Lernu agi bone!
Tiam, kiel diras plu la profeto Jesaja, se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano. (Jes 1:18).
[el libro Interparoloj kun Dio, vol. 3, p. 100; tr. SP]
___________________________________________________________________________________
Ne ploru kaŭze de pasinteco, ĝi jam foriris.
Ne timu morgaŭon, ĝi ankoraŭ ne venis. Vivu la nunan tempon kaj ellernu ĝin ĝui. Nur tio havas sencon. ✩