Numero 127 – vintro 2019
Lernado kreskigas
Ni homoj estas inteligentaj kreitaĵoj. Kiel ĉiuj aliaj est-aĵoj, ni manĝas kaj trinkas por kreski korpe, ĝis nia maturiĝo, kiam ni estas ĉirkaŭ 20-jaraj. Tamen, nia menso (aŭ spirito, animo) povas ĉiam plu-kreski kaj evolui kaj lerni tutvive. Tamen, multaj homoj laboras tuttage kaj vespere sidas ĉe tele-vidilo aŭ komputilo ĝis enlitiĝo.
Certe televido kaj interreto ofertas interesajn aferojn, sed nia korpo post finkresko bezonas plian ekzercadon, same kiel nia menso, por resti sana. Gravas do okupiĝi pri plej diversaj aferoj en la vivo, kiuj devigas nian korpon moviĝi de unu loko al la alia, kaj kiuj permesas al ni persone plu-evolui pliriĉigante niajn konojn kaj spertojn. Estas pruvite krome, ke ju pli ni akti-vas kaj korpe kaj mense, des pli longe kaj sane ni vivas.
(MsN – oktobro-novembro-decembro 2019)