Numero 130 – aŭtuno 2020

Laŭdo de ĉasteco

Pli bona estas seninfaneco kun virto. Ĉar la memo-ro pri ĉi tiu estas senmorta, tial ke kaj ĉe Dio kaj ĉe la homoj ĝi estas konata” (Saĝ 4:1).

 

Kara junularo!

Mi volas paroli pri ĉasteco, sed mi timas trovi la rid-eton de ironio aŭ malfido. Ĉar kvankam junularo kredas je bela kaj vera amo, tamen… „Ĉasteco estas la idealo prira-dianta sanktulojn aŭ invalidojn” – ili diras. „Estas bona por monaĥino, aŭ religiuloj, sed ne por vivantaj, normalaj ho-moj. Nocas la sanon…”

En iu enketo 75 % da junularo sin deklaris eĉ, ke kredas je ebleco konservi ĉastecon, sed multaj opinias ĝian konservon noca. Estadas eĉ pli malbone.

„Por mi la konservo de ĉasteco – diras lernanto de 10a klaso – estas tero nekonata, ĉar vere mi ne scias en kio konsistas tiu ĉasteco kaj pro kio mi devas trudi al mi la de-vigon kaj perforton”.

Tio estas trista, sed vera. Trista, ĉar atestas pri la krizo de ĉirkaŭantaro, de eduko k.s. Kion pri tio pensi? Ni donu parolon al aliaj, ili esprimu sian opinion.

 

Parolas nekredantoj:

  1. a) kuracistoj: „Por junulo – diras judo Forel – ĉast-eco ne nur pro etikaj motivoj, sed ankaŭ pro higienaj moti-voj estas multe pli dezirinda ol prostituo”.

Ni aŭskultu, kion skribas unu el numeroj de gazeto „Radar” n-ro 10/60 en artikolo „Amo kaj medicino”: „La nuntempa materialisma medicino opinias dezirinda afero malfruigi tiel longe, kiel nur eblas, la momenton de komen-co de seksa vivo fare de junulo aŭ junulino. Kuracistoj, sendepende de filozofiaj-moralaj motivoj, opinias tro fruan komencon de seksa vivo escepte noca, same fizike, kiel an-kaŭ psike kaj socie”. „…seksa abstino en la periodo ekde atingo de plena matureco – asertas medicino – estas fizio-logie tute nemalutila, kaj kontraŭe, negative reflektiĝas sur la fina procezo de korpa kaj psika disvolviĝo”.

  1. b) socialismo: Fronte al ĉi tiuj eldiroj iel strange so-nas instigoj el trista pasinteco, al libera amo, ke „la mono-gamia edzeco jam travivis sian epokon”, ke „virgeco estas absurdo” (Kultura 47/55).

Kaj eble ankoraŭ por momento ni ekvidos, kiel ĉi tiu afero prezentiĝas ĉe nia najbaro en USSR? „Plejalta estas jam tempo por konstati, ke ŝanĝiĝeco de geedzaj ligoj estas krimo, kaj nefideleco – delikto” (Izwiestia 4 7 35). Kaj alia ĵurnalo skribis: „Tiel nomata libera amo estas burĝa eltrov-aĵo kaj havas nenion komunan kun la agadprincipoj de sovetiano. La libera amo estas nek amo, nek libera, sed es-tas egoismo de glandoj”.

 

La voĉo de paganoj

Sed ne estas necese translokiĝi en la 20an jarcenton, ĉar jam paganoj konsciis, kio estas ĉasteco. Pruvo de tio estas la templo de diino Vesta, pruvo estas vestaloj kaj ilia honoro. Aŭskultu, kion diras pri ili Plutarko: „Ĉu do estas en Romo io tiel sankta kaj tiel honorinda, kiel niaj vestaloj, okupiĝantaj pri la sankta fajro kaj gardantaj la eterne bru-lantan torĉon? Tamen se iu el ili perdos sian ĉastecon, ŝi viva estas enterigita. Ĉar ne povas konservi sian netuŝeblon tiu, kiu plenumas pekon kontraŭ dioj, de kiuj li ricevis ĉi netuŝeblon” (Plutarko – Vivoj de grandaj viroj).

Pruvo estas pluraj eldiroj de poetoj, de paganaj verkistoj: Homero, Ovidio, pri malmoraleco en teatroj kaj aliaj publikaj lokoj.

„Kiel malhonora afero estas droni en malĉasteco – diras Cicero – kaj pasigi vivon virineskan kaj komfortan. Ho kiel nobla estas vivo modera, abstina, severa kaj mode-sta. Ĉar la animoj de tiuj, kiuj libervole estas sindonaj al karnaj voluptoj, iĝis iliaj servantoj, violentis la dian kaj ho-man leĝon.”

Pruvo estas dekadenco de Romo pro malĉasteco kaj erotismo. Falo de Cezaroj, kiuj plurfoje ne estis venkitaj de malamikoj, sed detruis ilin la trofrua malĉasteco.

Konkludo? „Ekzistas du vojoj por ekkoni, kiel fidela kaj bona estas Dio. Unu konsistas en neniam forlaso al Dio. La dua – en forlaso Lin, ĉar atinginte propran ruinon ni vi-das, ke post kiam nia vivo dediiĝas, niaj koroj dehomiĝas” – diras episkopo Sheen.

 

Ni aŭskultu eldirojn de kredantoj

Kion diras simpluloj, kion diras granduloj kaj Kristo Sinjoro mem.

„Mi ne estas asketo, sed bonvolu kredi al mi, – skri-bas iu viro – ke la periodon ekde komenco de maturiĝado ĝis geedziĝo mi travivis sen pli grandaj malfaciloj, kvan-kam plurfoje mi devis batali kontraŭ tento, tamen mi per-sistis sen heroaĵoj. Por viro la batalo por antaŭedzeca ĉast-eco estas ebla… multaj estas tiaj, mi ne estas escepto”.

„Mi opinias, ke la malmorala vivo – diras iu studento – similigas homojn al faŭno, ĉar nur inter bestoj estas neniaj moralaj bremsoj”.

„Ĉiam mi havas la puran koron, ĉiam mi havas la pu-rajn pensojn – skribas pri si en memorlibro juna pola piloto Antoni Scherr, mortinta tragike, kaj aldonas – precipe pro tiu kaŭzo mi havas multe da amikoj, pri kiuj mi zorgas, do-nas al ili konsilojn, trankviligas”.

Kaj Słowacki skribas pri si tiel: „Dankon al Vi, Dio, ke mi ne senigis min de infana honto, ke mi ne estas mal-ĉasta”. Ofte li substrekas la grandecon de tiu virto: „Ĉu es-tas io pli bela sur la tuta tero, ol edukita en izolejo la pura virgulino?” En la letero al Rembowski li tiel skribas: „La ĉasteco montriĝas al ni unu el fortoj, plej potence laboranta pri elaĉeto de spirito el sklaviĝo… estas plimultigo de kreaj fortoj en la nacio”.

La grandeco kaj beleco de ĉasteco kreskis de la mo-mento, kiam en la mondon venis Kristo kaj la Senmakula Patrino.

„De la tempo, kiam kristanismo suprenlevis al altaroj la senmakulan ĉastecon de la Plejsankta Virgulino, ĝi proklamis al mira mondo, ke en la virino ekzistas centfoje pli altvalora belo, ol tiu kiun en ŝi oni ĝisnun rimarkadis” (Toth).

„Kiel virgeco estis bazo de Dia patrineco, suprenigis ŝin super la tutan homaron”.

Ne iu alia nur Kristo anoncis premion por pureco: „Beataj estas la kore puraj, ĉar ili vidos Dion” (Mat 5:8), ili do: „estas la sekvantoj de la Ŝafido, kien ajn li iras” – kiel diras en sia apokalipsa vizio sankta Johano, la amata kaj ĉasta dis-ĉiplo de Kristo. Sankta Paŭlo memorigas, pro kio estas deviga la ĉasteco, sinregado: „ke vi estas templo de Dio, kaj ke loĝas en vi la Spirito de Dio” (1 Kor 3:16).

 

P.D-ro Simono Leono Grodzki, franciskano

(Juneco ne povas forpasi, p.89, tr. SP)

__________________________________________________________________________________

 

Neniam ĉesu lerni, ĉar la vivo neniam ĉesas instrui!

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Transmisje w Radiu FARA
z naszego kościoła
Msze święte w środy
o godz. 700
Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Remonty zrealizowane w 2019 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
Najbliższe Msze święte o uzdrowienie
  • 22 października godz. 18.00 - ODWOŁANA
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony