Numero 129 – somero 2020
Laŭ spuroj de la pola Papo
„En ĉi urbo, en Vadovico (Wadowice), ĉio komenc-iĝis. Kaj vivo komenciĝis, kaj lernejo komenciĝis, studado komenciĝis kaj teatro komenciĝis. Kaj pastreco komenc-iĝis” – tiel parolis pri sia urbo Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua dum laŭvica pilgrimo al Pollando, sur kies itinero ek-troviĝis la familia urbo Vadovico. Venadas al ĝi turistoj el la tuta mondo, volante ekvidi la naskiĝlokon de la pola Papo – Karolo Wojtyła.
En la domo de la familio Wojtyła estis aranĝita Muzeo Familia Domo de la Sankta Patro Johano Paŭlo la Dua. Ĝi troviĝas ĉe la vadovica ĉefplaco (Rynek) kaj oni arigis en ĝi multajn memoraĵojn post la plej granda polo. La muzeo najbaras kun la preĝejo, en kiu estis baptita la eta Karolo. Sur la preĝejomuro konserviĝis la sunhorloĝo kun la surskribo „Tempo forkuras, eterneco atendas”. Ĉiutage vidis ĝin el sia fenestro la estonta Papo. Ne estas li la unu-nura sanktulo ligita kun Vadovico. En la monaĥejo de Karmelanoj multajn jarojn travivis kaj ĉi tie mortis Rafaelo Kalinowski, inĝeniero, januara ribelanto, siberia deportito, sindona religiulo, sacerdoto, tre ŝatata konfesprenanto. Liaj relikvoj kaj tombo troviĝas en la loko Czerna situanta pro-ksime al Krakovo.
Karolo Wojtyła jam kiel knabo pilgrimadis kun sia paĉjo al la proksima Kalwaria Zebrzydowska. Antaŭ pli ol kvarcent jaroj la krakova vojevodo Nikolao Zebrzydowski elkonstruis la monaĥejon de Bernardenoj, kaj apude kape-lojn kaj vojetojn modeligontaj la Krucvojon de Sinjoro Jesuo Kristo en Jerusalemo. Tiamaniere ekestis „la pola Je-rusalemo”; la lokan torenton Skawinka oni nomis Cedro-no, kaj la monton Żar – Kalvario. La laŭvicaj stacioj de la Krucvojo havis siajn kapelojn. Kaj tiel oni determinis la Vojetojn de Sinjoro Jesuo, kaj poste Vojetojn de Dipatrino. Alvenantaj pilgrimantoj migradis tra ili, recitante preĝojn, celebrante diservojn. Per multaj mirakloj famiĝis la bildo de Dipatrino Kalvaria, antaŭ kiu preĝis multfoje Karolo Wojtyła, kaj pli poste Johano Paŭlo la 2a alvokante ankaŭ aliajn por senĉesa preĝado. Ĉiujare miloj da fideluloj vena-das dum Sankta Semajno al misteroj – la prezentadoj de la Pasiono, en kiu rolojn ludas monaĥoj kaj loĝantoj de Kal-vario. Multan amason arigas ankaŭ la festo de Ĉielenpreno de Dipatrino – la 15-an de aŭgusto.
Karolo Wojtyła kiel la krakova episkopo kaj kardi-nalo, kaj poste Papo venadis ankaŭ al la urbo Oświęcim, por preĝi intence de la viktimoj de la germana Auschwitz-koncentrejo. Dum la dua monmilito germanoj elkonstruis tie “fabrikon de morto” kaj murdadis en ĝi polojn, judojn kaj civitanojn de multaj nacioj de Eŭropo. Inter tiuj vikti-moj estis estontaj sanktuloj: Sankta Maksimiliano Kolbe, Patrono de esperantistoj, kiu oferdonis sian vivon por la patro de familio, kaj fratulino Sankta Edita Stein, la Patro-nino de Eŭropo.
Joanna Wieliczka-Szarkowa
El: Taga gazeto Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy (En la ĝardeno de Kreinto), februaro 2020, paĝo tri.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski