Numero 128 – printempo 2020
Laŭ la reĝa vojo tra la Vavela Burgo
Krakovo estis iam ĉirkaŭita per ringo de defendaj muroj kun turoj kaj pordegoj. Ĝis nun konserviĝis nur ilia malgranda, sed impona fragmento kun la Floriana Pordego kaj Barbakano. En la loko de malkonstruitaj muroj oni fondis ĝardenojn noma-taj Planty (plantoj). Floriańska-strato, tra kiu iam vojaĝis reĝoj kaj iliaj sekvantaroj, gvidas al Ĉefplaco (Rynek Główny) kun la Preĝejo al S-ta Maria, urbodomo kaj draphaloj, kaj plu al la Vavel-Kastelo.
Barbakano, do kaserolo, defendis eniron en la urbon. Konstruita el brikoj posedas la murojn tri metroj dikaj, 130 paftruojn kaj sep turetojn. Iam ĝi estis ĉirkaŭita per vasta je ok metroj longfoso.
En la Preĝejo al S-ta Maria troviĝas skulptita grandega altaro de Vit Stvoŝ, prezentanta la Ĉielprenon de Dipatrino kaj aliajn scenojn el la vivo de Maria. Du diversaltaj turoj de la preĝejo estis konstruitaj de du fratoj, el kiuj unu mortigis la alian pro la envio pri la progreso en konstruado. El la pli alta turo, nomata Hejnalica (veksignalejo), ĉiun horon trumpetisto ludas al kvar mondpartoj veksignalon, paŭzatan ĉiam en duon-sono. La legendo diras, ke iam al la trumpetanta je alarmo gard-isto, ellasita de la tatara invadinto sago trapikis gorĝon kaj malebligis fini melodion. Pro tio interrompita subite veksignalo.
En Krakovo estis fondita de Kazimiro la Granda la unua en Polujo, kaj la dua en Meza Eŭropo universitato. La altlernejo klerigis dum jarcentoj multajn eminentajn sciencistojn. Ĉi tie studadis inter alie la genia astronomo Nikolao Kopernik kaj Sankta Johano Paŭlo la Dua – la plej granda inter la nuntempaj poloj. En la plej malnova parto de la konstruaĵo de Jagelona Unversitato Collegium Maius oni aranĝis muzeon.
Dum la dispartigoj de Polujo Krakovo estis la plej grava loko de la subtenado de poleco. Ĝuste el ĉi tie foriris al la milito Unua Kadra Kompanio de Jozefo Piłsudski – Ĉefko-mandanto en Pollando, post la reakiro de sendependeco en 1918 jaro.
Ĉiujare unu semajnon post la soleno de Kristkorpo sur la stratoj de la krakova ĉefplaco Rynek dancas Lajkoniko, traves-tita je la memoro de la venko super la tatara gvidanto. La veston de Lajĉevaleto projektis antaŭ cent jaroj la eminenta artisto Stanislavo Wyspiański.
Krakovo estas la urbo de multnombraj antikvaĵoj: malno-vaj preĝejoj, monaĥejoj, domegoj kaj muzeoj proksimigantaj la historion de la vavela burgo, laŭ la legendo – iam turmentata de drako loĝanta en kaverno apud Vistulo. Kiel skribis la kronik-isto beata Vincento Kadłubek: “Estis fakte en anfraktoj de iu roko kruele furioza monstro, kiun iuj kutimis nomi tutvorulo”. Ĉiutage li formanĝadis iun difinitan nombron da bovoj, kaj se li ĝin ne ricevus, penus atingi homojn. La drakon venkis filoj de la reĝo Krako, submetante al li brutajn ledojn plenigitajn per sulfuro, kiu disbruligis viscerojn de la monstro. Kiam li volis kontentigi sian soifon, trinkinte la akvon el Vistulo, li krevis.
Ĉiujare dum Kristnasko-periodo en Krakovo estas orga-nizata Konkurso de la Kristnaskaj Budetoj, kiuj estas premiataj kaj eksponataj por la loĝantoj kaj gastoj de Krakovo dum ĉi tempo.
Joanna Wieliczka-Szarkowa
El: Nasz Dziennik dla dzieci (por infanoj), aŭgusto 2019, paĝo 3.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski