Numero 132 – printempo 2021

Laŭ la itinero de Aglaj Nestoj

Aglaj nestoj estas la ruinaĵoj de mezepokaj kasteloj, dislokitaj laŭ la itinero de Krakovo ĝis Ĉenstoĥovo. Plej-parte ili estis konstruitaj dum la regado de la reĝo Kazimiro la Granda, kiu “trafis Polujon lignan, kaj postlasis ŝtonan”. Ili estis konstruataj el la blanka kalka roko. Ili estis gard-ontaj la teritorion de nia ŝtato kontraŭ malamikoj. Unu el tiuj fortresoj de la reĝo Kazimiro en la loko Ogrodzieniec en pli posta tempo estis restrukturita fare de la konfida konsilanto de la reĝo Sigismundo la Tria Vaza, krakovano Severeno Boner. Ekestis la kastelo, kies imponajn ruinojn oni povas hodiaŭ vizitadi. Dum ĉiu somera dimanĉo okaz-adas ĉi tie la kavaliraj turniroj. En la pitoreskaj ruinaĵoj de la kastelo oni filmis la televid-serion pri la heroo Janosik, kaj ankaŭ la filman version de la artaĵo “Zemsta”  (Venĝo) de Aleksandro Fredro. Sur la najbaranta kun la kastelo ĉef-placo en Podzamĉe (Apudkastelejo) troviĝas la kapelo,  kiu estis konstruita el la kastelaj elementoj (portalo, volutoj, kornico). En ĝia interno troviĝas originalaj elementoj el la kastela kapelo en la pordega kastelturo – volboŝlosilo, kanonkuglo, kiu estis falonta en la kastelon dum la sveda diluvo kaj la renesanca figuro de Dipatrino.

La Aglaj Nestoj troviĝas krome en lokoj Korzkiew, Ojców, Rabsztyn, Bydlin, Smoleń, Siewierz, Mirów, Bobo-lice, Ostrężnik, Olsztyn kaj Pieskowa Skała. Preskaŭ ĉiuj ruiniĝis. Unu konservita entute estas Pieskowa Skała. Ĝiaj posedantoj, la riĉa familio Szafraniec, restrukturis la ŝto-nan, krudan bastionon en la defendan, sed komfortan rezid-ejon. Iuj plipostaj reprezentantoj de la familio okupiĝis pri rabado kaj utiligadis la kastelon kiel la elirpunkton por atakoj al komercistoj travojaĝantaj laŭ la trako, kuranta tra Valo de la rivero Prądnik, liganta Krakovon kun Silezio.

Apud la misteraj ruinaĵoj de Ostrężnik troviĝas Złoty Potok kun la palaco de familio Raczyński kaj la kortego de Vincento Krasiński, la patro de la poeto Sigismundo Krasiński. En la parko troviĝas la granda lageto Irydion, kaj en arbaro kaŝiĝas majestaj kalkŝtonetoj: Pordego de Twardowski kaj Diablaj Pontoj.

Tre pitoreskaj estas la apudkrakovaj valetoj: Będ-kowska, Mnikowska, Kluczwody aŭ de Prądnik-rivero. Troviĝas en ili multaj kavernoj. Nur en unu la Valo de Prądnik estas da ili 210, kaj starantaj tie rokoj posedas nekutimajn formojn, kiel ekzemple Maczuga Herkulesa (Klabo de Herkulo) aŭ Igła Deotymy (Kudrilo de Deo-timo). La plej konata estas Jaskinia Nietoperza (La Kaver-no de Vesperto) en la Valo Będkowska kaj Jaskinia Łokietka (La Kaverno de Ulneto) sur la Helma Monto en la loko Ojców. Kaŝiĝis en ĝi la reĝo Vladislavo Ulneto.  Laŭ legendo, la enirejon al ĝi finvualis per reto malgranda araneo, por savi la princon kontraŭ la postkuro de bohemiaj kavaliroj.

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Taggazeto Nasz Dziennik, aprilo 2020,

W ogrodzie Stwórcy – En la ĝardeno de Kreinto, paĝo 3.

Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony