Numero 132 – printempo 2021
La tria Encikliko de Papo Francisko
La 3an de Oktobro ĉe la tombo de sankta Francisko en Asizo la Papo subskribis sian train Enciklikon titolitan “Ĉiuj fratoj”, el la komencaj vortoj, citaĵo el la admonoj de la Sanktulo, kiu uzadis tiujn vortojn por adresi sin al ĉiuj fratoj kaj fratinoj kaj proponis al ili vivo-manieron kun la gusto de la Evangelio. Kaj frateco kaj socia amikeco estas la manieroj indikitaj de la Papo en la Encikliko por kon-strui pli bonan, justan kaj pacan mondon, per ĉies sindev-igo: homoj kaj institucioj. La vojo indikita de Papo Fran-cisko baziĝas sur la mesaĝo de Jesuo, kiu forigas ĉiun fremdecon. La kristano fakte estas vokita rekoni Kriston en ĉiu homo, vidi lin krucumita en la angoro de la forlasitoj kaj forgesitoj de ĉi tiu mondo, kaj resurektinta en ĉiu frato, kiu reekstaras.
Sed la frateco estas mesaĝo, kiun povas akcepti, kompreni, kundividi ankaŭ kredantoj de aliaj kredoj, kaj ankaŭ multaj nekredantoj.
La fonto de inspiriĝo plurfoje citita estas la Doku-mento pri la homa frateco subskribita de Francisko kaj la Granda Imamo de Al-Azhar en februaro 2019.
El tiu komuna deklaro la Papo reproponas la alvokon por ke la dialogo estu la vojo, la komuna kunlaboro estu kondutmaniero kaj reciproka kono estu metodo kaj kriterio.
La Fratecon oni devas akceli ne nur per vortoj sed per faroj. Faroj, kiuj konkretiĝas en la pli bona politiko, tiu ne submetita je la interesoj de financo, sed kiu estu je la servo al la komuna bono, kapabla starigi la dignon de ĉiu homo je la centro kaj certigi laboron al ĉiuj, por ke ĉiu povu evoluigi siajn proprajn kapablojn.
Politiko, kiu tute fora el popolismo, povas trovi solvojn kontraŭ tio kio atencas la fundamentajn homajn raj-tojn, kaj celas definitive forigi malsaton kaj homvendadon. Samtempe Francisko emfazas, ke pli justa mondo eblas per la akcelo de paco, kiu ne estas nur manko de milito, sed vera metiista faro, kiu kuntrenas ĉiujn.
Kunligitaj kun la vero, la paco kaj repaciĝo devas celi la justecon pere de dialogo, en la nomo de la reciproka evoluo. El tio fontas la kondamno, kiun la Papo faras kon-traŭ la milito, neado de ĉiuj rajtoj kaj neniel taksebla justa, eĉ ne per hipotezo, ĉar la atomaj, ĥemiaj kaj biologiaj armiloj hodiaŭ povas estigi gravegajn sekvaĵojn por la sen-kulpaj civiluloj.
Fortaj estas en la Encikliko ankaŭ la malakcepto de mortopuno, neakceptebla, kaj la alvoko al pardon, kiu estas ligita kun la rememoro kaj la justeco: pardoni ne signifas forgesi, skribis la Papo, nek rezigni defendi siajn rajtojn por protekti sian propran dignon, la donacon de Dio.
Fona en la teksto estas la pandemio Covid-19, kiu – sciigas Francisko – “enirrompis neatendite ĝuste kiam mi skribis ĉi tiun enciklikon”. Sed la tutmonda sanitara krizo utilis por pruvi, ke neniu savas sin per si mem kaj ke vere venis la tempo por revi kiel unu homaro, en kiu ni estas ĉiuj fratoj.
La Encikliko finiĝas per la citaĵoj de Martin Luther King, Desmond Tutu, Mahatma Gandhi kaj ĉefe de beata Charles de Foucauld, modelo por ĉiuj pri tio, kion signifas identiĝi kun la lastaj por iĝi universala frato.
La lastaj frazoj de Encikliko „Ĉiuj fratoj” estas du preĝoj: unu al la Kreanto kaj la alia ekumena kristana preĝo, por ke frateca spirito loĝu en la koroj de la homoj.
La Malriĉuleto ne faris dialektikan militon, altrud-ante doktrinojn, sed li komunikis la amon al Dio, skribis la Papo, kaj li estis fruktodona patro, kiu estigis la revon pri frata socio.
La Encikliko celas antaŭenigi mondan sopiron al frateco kaj sociala amikeco. Deirante el la komuna apar-teno al la homa familio, el la reciproka agnosko esti fratoj, ĉar filoj de la unika Kreanto, ĉiuj en la sama boato, kaj sekve bezonantaj ekkonscii, ke en globalizita kaj inter-konektita mondo oni povas saviĝi nur kune.
Carlo Sarandrea
El elsendo en Esperanto de Radio Vatikana