Numero 135 – vintro 2021

La servado de beata pastro Władysław Bukowiński

Ne estas la sankta Eŭkaristio sen sacerdotoj. Sinjoro Jesuo diris al siaj disĉiploj: „Faru tion je mia memoro”. Elinter tiuj, kiuj vivis per la forto de Eŭkaristio, ni rememoru la beatan pastron Vladislavon Bukowiński (1904-1974). Dum dekoj da jaroj la “kolportisto el Karagando”, kiel insulte nomadis lin komunistoj, li trairadis la Centran Azion, kaj precipe Kazaĥion por porti Sanktan Komunion al la sopirantaj je ĝi ofte dum  multaj jaroj. Por sia sacerdota servado li estis multfoje arestata kaj malliberigata. Por tri jaroj li estis deportita al lagroj. Feliĉe tio estis la lagro de tiel nomataj religianoj, do persekutataj por la kredkonfesado, danke al kio – spite al la planoj de persekutantoj –  malliberuloj per la servado de ĉi sacerdoto transdaŭris malsaton, malvarmon kaj konstantan humiligadon de sia homa digno. Pastro Bukowiński post la eliro el lagro –  kiel oni skribis: “Vivis pli ol modeste, laborante kiel gardisto aŭ hejtisto en hejtejo, loĝante ĉe bonvolemaj homoj. Li servis samtempe al tiuj homoj, kiuj bezonis lian servadon”.

Diaj vojoj ne estas homaj vojoj. Kiu povus supozi, ke la migranta inter la vilaĝoj de Siberio pastro en kufajko (vat-vestaĵo) kaj valonkoj (feltaj botoj) per sia fidela kaj pacienca pastra servado kontribuos al savo de la kredo sur la nehomeca tero? Celebrante Sanktan Meson ĉe la fermitaj ŝutroj, ofte post la tutnokta konfesprenado, li metis la spiritajn fundamentojn por la nuntempa katedralo de la Fatima Dipatrino, la Patrino de Ĉiuj Popoloj, en kiu kuŝas liaj sanktaj relikvoj.

Kia estas la mistero de tiel nekutima kaj oferdona vivo de Pastro Bukowiński? Li mem al ĉi demando respondadis. Lia forto kaj povo – kaj aldone inter ĉiuj kontraŭaĵoj –  estis ĉiam Eŭkaristio. Pro tio tiel ofereme li disportadis Ĝin tra senfinaĵoj de la estinta USSR. Per la propetado de beata pastro Władysław Bukowiński, kiu volis suferi por Kristo, ni petu por niaj sacerdotoj, ke ili havu la spiriton de kuraĝo, sindediĉo kaj sindonemo al Diaj aferoj.

Pastro Jerzy BANAK

Elpoligis: S. Śmigielski  El: Nasz dziennik, 2-3 de junio 2021, paĝo 15

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony