Numero 130 – aŭtuno 2020

La sakramento de amo

En nia tempo la amo fariĝas antaŭ ĉio la afero de sentoj kaj de seksaj kontaktoj. Ne mirige do, ke ni ekstaris fronte al nekomprenebla paradokso: de unu flanko la homo sopiras pri la vera amo, sed de alia flanko li timas sin devontigi por la tuta vivo pro la amo. En tiu situacio la geedzeco, kiu el sia naturo estas ligo tripersona kaj nerompebla, travivas krizon.

Kristo aprecis valoron de la amo inter viro kaj virino. Li levis la geedziĝon al digno de sakramento. Li deziras, ke la geedzoj finrealigu la amon „pli fortan ol morto kaj atingantan trans la tombo“. En realigado de tiu celo Li subtenas ilin per sia graco, por ke ili montriĝu pli fortaj ol „kondiĉoj de tempo kaj vivo“.

*

„Tiam venis al Li Fariseoj por provi Lin dirante: Ĉu estas permesate forsendi sian edzinon pro iu ajn kaŭzo? Responde Li diris: Ĉu vi ne legis, ke en la komenco la Kreanto faris ilin viro kaj virino? kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aliĝos al sia edzino; kaj tiuj du estos unu karno. Sekve ili jam estas ne du, sed unu karno. Kion do Dio kunigis, tion homo ne disigu“. (Mat 19:3-6).

*

„Ni ne diferencas de niaj samaĝuloj. Ni estas ankaŭ sentemaj pri la fizika aspekto de amo. Tio kostis al ni multe, sed ni kredis al ni reciproke kaj ni fidis al Dio. Hodiaŭ ni estas tre feliĉaj tial, ke iam ni ekkredis je la vera amo kaj ni realigas ĝin kun la helpo de Dio. En la plej proksima tempo ni unuiĝos en la geedziga sakramento…“

*

„Pro la respekto, kiun vi devas havi al Kristo, submetiĝu unu al la alia. La edzinoj submetiĝu al siaj edzoj, kiel al la Sinjoro. Ĉar la edzo estas kapo de sia edzino, kiel ankaŭ Kristo estas kapo de la Eklezio; eĉ, Li estas la Savanto de la Eklezio, kiu estas lia korpo. Kaj kiel la Eklezio sin submetas al Kristo, tiel ankaŭ edzinoj al edzoj en ĉio. Kaj vi edzoj, amu viajn edzinojn, kiel Kristo amis la Eklezion, ĝis fordono de sia vivo por ĝi. Kristo fordonis sin mem por sanktigi la Eklezion, purigi ĝin per akvo kaj per sia vorto, kaj starigi ĝin antaŭ si kiel Eklezion gloran, sen makuloj, malglataĵoj aŭ io simila. Li volis ĝin sankta kaj sendifekta. Tiel same devas la edzoj ami siajn edzinojn, kiel sian propran korpon. Ĉar kiu amas edzinon, amas sin mem. Neniu, fakte, malamas sian korpon, sed nutras kaj prizorgas ĝin. Tiel faras ankaŭ la Sinjoro pri sia Eklezio, ĉar ni estas membroj de lia korpo. „Pro tio viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj kuniĝos kun sia edzino, kaj ili du fariĝos unu estaĵo“. Temas ĉi tie pri granda kaj mistera vero; kaj mi diras, ke ĝi rilatas al Kristo kaj al la Eklezio.“ (Efe 5:21-32).

*

La homo el sia naturo malfermita estas al aliuloj. La signiteco per sekso ebligas al du personoj de malsama sekso ekligi la intiman kontakton en la amo, kie sekvas la plena kompletiĝo sur la nivelo korpa, psika kaj persona. Sur la natura ebenaĵo la amo inter viro kaj virino estas io plej bela kaj troviĝas ĉe la bazo de geedzeco, kiu ebligas al viro kaj virino finrealigi sin mem. Necesas tamen prinoti, ke ne ĉiam la konkretaj prsonoj estas en stato elprofiti plene tiujn eblecojn. Multaj homoj ne alkreskas simple al geedzeco.

Geedzeco, kiel daŭra ligo de viro kun virino, ekzistas ekde momento de la kreo de la homo. Determinita ĝi estas kun la homa naturo. La Biblio klare substrekas, ke sole la virino, kiu estas „osto el ostoj de viro kaj karno el lia karno“ konsistigas la konvenan vivkunulinon por viro. Tiuj du estas al si egalaj en ĉio. Esenca estas tio, ke ili povas nomi vorton, tio signifas, ke ili povas ekligi kontakton sur la persona ebeno, povas riveli al si reciproke sian internan sekreton, povas kune alpreni la difini-tajn taskojn. Geedzeco, laŭ la volo de Kreinto, devas esti esprimo de interna unueco de koroj. Tiu unueco baziĝas sur la amo, kies esencon konsistigas la sinfordono al alia persono.

La peko, kies esencon konsistigas la forĵeto de Dia amo, fermis la homon en si mem. En tiu ĉi momento naskiĝis egoismo, kiu konsistigas la plej grandan minacon por amo. La prapeko perturbis la originan ordon de kreo, rompis la ligilojn de amikeco inter homo kaj Dio, subfosis la originan signifon de geedzeco. Viro komencis trakti virinon kiel „aĵon“, privatan propraĵon, objekton liveranta plezurojn. La homo, kiu perdis sentemon pri la persona digno de virino, akceptis poligamion. Viro al si mem aljuĝis rajton posedi edzinon, amorantinon kaj konkubinon.

Kristo restarigis al geedziĝo integrecon kaj dignon, kiun ĝi perdis rezulte de peko. Kio pli: Li levis la geedziĝon al digno de sakramento. De tiu momento la geedza amo eniras la misteron de graco kaj per tio saviĝas. En la momento de sakramenta geedziĝo inter viro kaj virino stariĝas Kristo, kiu plifortigas ilian amon. La geedzoj estas kunigitaj en Dio. La geedziĝo de kristanoj akiras novan dimension. Tio estas ne nur ligo korpa, emocia kaj persona, sed antaŭ ĉio la sakramenta ligo. Tiu fakto determinas la kristanan etikon geedzan kaj fami-lian.

Atentu la fakton, ke kristano estas homo, kiu deziras ĝis-rande plenigi la mezuron de homeco laŭ modelo de Kristo. Surbaze de la sakramento de bapto li engraftiĝas en Kriston kaj fariĝas membro de Lia Mistika Korpo, kiu estas la Eklezio. La engreftiĝo en Kriston determinas la ĉiutagan stilon de vivo, agadon en portempaj dimensioj kaj rilatiĝon fronte al aliuloj.

En la natura ordo de aferoj viro kaj virino vokitaj estas al reciproka kompletigado sin sur la ebeno korpa, emocia kaj persona: „mi“ realiĝas en „vi“. Tamen la vokiĝo de homo ne limiĝas al la natura ebeno. Ĉiu el ni vokita estas al persona renkontiĝo kun Dio per graco. Viro kaj virino, kiuj estiel krist-anoj engrefitiĝas en Kriston, devas konsideri la religian viv-dimension kaj devas kalkuli kun la volo de Kristo. La sakra-mento de geedziĝo havas sencon sole por tiuj homoj, kiuj kredas je Kristo, deziras unuiĝi kun Li per graco kaj sopiras pri la savo. La esencon de tiu sakramento eblas ekkompreni sole en la lumo de Revelacio kaj sur la ebeno de kredo.

En la Biblio la savo farita de Kristo komparata estas al geedziĝo. Kristo, fariĝante homo, „edziĝas“ al homaro, tio sig-nifas kunigas ĝin nerompeble kun si, kaj per tio mem savas. Tiuj ĉiuj, unuigitaj kun Kristo per la kredo kaj amo, konsistigas Lian Mistikan Korpon, tio estas la Eklezion, por kiu Kristo for-donis sian vivon sur Kalvario. La amo de Kristo al la Eklezio, estas senlima, kompleta kaj konfirmita per la ofero el sia vivo. La kristana geedziĝo estas signo, simbolo, esprimo de tiu amo, kiun Kristo montras al sia Eklezio.

Geedziĝo estas sakramenta signo de la amo, kiu kunigas Kriston kun la Eklezio. La sakramenta signo ne nur ion signifas, sed faras tion, kion signifas. La sakramento de geedziĝo ne nur signifas la unuecon, kiu ekzistas inter Kristo kaj la Eklezio, sed kaŭzas tiun unuecon: la sakramenta ligo inter viro kaj virino estas nerompebla. Se edzo povus forlasi edzinon, tiam la ge-edziĝo de kristanoj estus falsa signo, subfosus faktojn, estus mensogo, ĉar Kristo neniam forlasas sian Eklezion.

Sankta Paŭlo nomas geedziĝon „granda sakramento“ pro la rilatigo al Kristo kaj la Eklezio. La Sakramenta ligo, kiu kunigas viron kaj virinon, devas „respeguli“ tiun realon kiu ekzistas inter Kristo kaj Lia Mistika Korpo. Kristo edziĝas al Eklezio, ĉar amas ĝin, fordonas al ĝi sian korpon, restas kun ĝi por ĉiam. La Eklezio respondas al la amo de Kristo per sia amo, fideleco kaj sindono. La amo, kiu kunigas Kriston kun la Eklezio, estas „fekunda“: el ĝi naskiĝas „novaj“ infanoj por la ĉielo.

El tiu mistiko sankta Paŭlo elkondukas la praktikan aplikon al geedzeco. Edzo devus ami sian edzinon, devus sin fordoni al ŝi tute, devus resti ĉe ŝi por ĉiam. Edzino devus sammaniere konduti fronte al la edzo: devus esti fidela, persist-ema kaj tute sindona. La reciproka sin fordono koncernas ankaŭ la propran korpon. Tio havas lokon en geedza kunvivado. La geedza amo el sia naturo estas fekunda: donas vivon al infano.

Rimarku, ke kristanismo kreis iuspecan geedzan „mistikon“. Ĉe la bazo de mistiko troviĝas ĉiam iuspeca raviteco. La aŭtentika amo inter viro kaj virino, se spegulas la amon de Kristo al la Eklezio, ĉiam indas estimon, admiron kaj ravitecon. Evidente, ke al tia amo oni maturiĝas malrapide kaj surbaze de graco, kiun Kristo al ni „garantias“.

La sakramento de geedziĝo, kiu simbolas „nupton“ de Kristo kun la Eklezio, distingiĝas per du ecoj: unueco kaj nerompeblo. Tio rezultas el esenco de tiu sakramento, el la homa digno kaj el la nocio de amo:

– unueco: sakramento kunigas unu viron kun unu virino por la

tuta vivo; en la sfero de kristana moraleco ne estas loko

por okazaj romancoj, flirtoj kaj geedzaj „trianguloj“; unu

edzo kaj unu edzino – ambaŭ devas esti fidelaj al si en

bonaj kaj malbonaj tagoj; tiu fideleco koncernas la men-

son, koron kaj korpon; kokro estas unu el la plej grandaj

pekoj kontraŭ amo;

– nerompeblo: la sakramenta ligo, kiu ekestas en momento de la

reciproka promeso al si de amo pro Kristo, finiĝas kun la

morto de unu el geedzoj; tio signifas, ke en la katolika

Eklezio ne estas divorcoj.

 

Atentu la fakton, ke graco ne neniigas naturon, sed sur ĝi konstruas. La esencon de nupto-sakramento konsistigas la reci-proka promesado al si de amo pro Kristo kaj la graco fortiganta homon. La amo, kiun promesas al si reciproke viro kaj virino, devas esti la vera amo, tio signifas devas esprimiĝi per la deziro por feliĉigi la duan personon. Ne estas sakramento de geedza prikalkulo, de garantio pri materia esto aŭ profitodona kon-trakto. Kristo eliras renkonte al la espero de jungeedzoj kun sia graco en nupto-sakramento, sed tio ne signifas, ke ili per tio mem estas liberigitaj de la respondeco pri la estonto „duope“. Kristo postulas la personan engaĝiĝon, elprofiton ĝis maksi-mumo de la naturaj eblecoj, senton de respondeco por la dua homo. Nur sur tio povas konstrui la graco. Ne mirige do, ke la homoj nematuraj laŭ la spirita vidpunkto, fermitaj en la ŝelo de propra egoismo kaj nekapablaj eliri renkonten al aliaj, ne ka-pablas plenumi la devontigojn, kiujn surmetas sur ilin la sakra-mento de geedza amo. La graco fortigas kaj pligrandigas la amon inter viro kaj virino, sed ili ne alkreskis al la amo, sur kies bazo troviĝas la raviteco pri la dua homo.

Iuj opinias, ke la geedziĝo estas „tombo de amo“. Sed Kristo respektis la misteron de unueco, kiu kunigas viron kaj virinon en geedzeco, starigis la sakramenton de amo kaj donas sian gracon al tiuj, kiuj deziras finrealigi „amon pli fortan ol morto kaj atingantan trans la tombo“.

Sac. Henriko Łuczak

[Maturiĝado al amo, p. 96; tr. SP]

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony