KUN MARIA SEKVANTE KRISTON – Rozariaj konsideroj

LA ROZARIAJ PREĜOJ

En la nomo de la Patro kaj de la Filo kaj de la Sankta Spirito. Amen.

 

Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero; kaj je Jesuo Kristo, lia ununura Filo, nia Sinjoro, koncipita per la Sankta Spirito, naskita el Maria la Virgulino, suferinta sub Poncio Pilato, krucumita, mortinta kaj entombigita, sobirinta en la regnon de la morto. La trian tagon li releviĝis el la mortintoj, supreniris al la ĉielo, sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova, de kie Li venos, por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. Mi kredas je la Sankta Spi-rito, la sankta katolika Eklezio, la komuno de la sanktuloj, la pardono de la pekoj, la releviĝo de la mortintoj, kaj la vivo eterna. Amen.

 

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu via nomo. Venu via regno. Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. * Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. Kaj ne konduku nin en tenton, sed liberigu nin de la malbono. Amen.

 

Saluton, Maria, gracoplena, la Sinjoro estas kun Vi. Benata Vi estas inter la virinoj kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. * Sankta Maria, Dipatrino, preĝu por ni pekuloj nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

 

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito, * kiel estis en la komenco, tiel nun kaj ĉiam, kaj en eterno. Amen.

 

Sinjoro Jesuo, pardonu al ni niajn pekojn, gardu nin kon-traŭ la infera fajro, konduku ĉiujn animojn en la ĉielon, precipe tiujn, kiuj plej multe bezonas vian kompaton.

 

Sub vian ŝirmon ni rifuĝas, sankta Dipatrino. Ne rifuzu niajn preĝojn elmizerajn, sed de ĉiuj danĝeroj nin ĉiam liberigu, Virgulino glorinda kaj benata. Ho Sinjorino nia, Pledantino nia, Perantino nia, Konsolantino nia. Kun via Filo nin repacigu, al via Filo nin rekomendu, al via Filo nin redonu. Amen.

 

Ripozon eternan donu al ili, Sinjoro, * kaj la lumo senfina brilu al ili. Ili ripozu en paco.

 

*

La anĝelo de la Sinjoro anoncis al Maria,

kaj ŝi koncipis de la Sankta Spirito.          Saluton, Maria…

 

Jen mi estas la servantino de la Sinjoro,

fariĝu al. mi laŭ via parolo.                      Saluton, Maria…

 

Kaj la Vorto fariĝis karno

kaj loĝis inter ni.                                      Saluton, Maria…

 

Preĝu por ni, sankta Dipatrino,

Por ke ni fariĝu indaj la promesojn de Kristo.

 

Ni preĝu: * Enverŝu, ni petas, ho Sinjoro, vian gracon en nian animon. Per la anĝela anonco ni ekkonis la enkarn-iĝon de Kristo, via Filo. Per la pasiono kaj kruco ni estu gvidataj al la gloro de la releviĝo. Per Kristo, nia Sinjoro. Amen.

 

 

Preĝo al Nia Sinjorino de Kibeho

 

         Beata Virgulino Maria, Patrino de la Vorto, Patrino de ĉiuj, kiuj kredas je Li kaj akceptas Lin en sian vivon, jen ni antaŭ Vi por Vin kontempli. Ni kredas, ke Vi estas inter ni, kiel patrino inter siaj infanoj, eĉ se niaj karnaj okuloj ne vidas Vin.

Vin, fidinda vojo, kiu gvidas al Jesuo la Savanto, ni benas pro ĉiuj bonfaroj, per kiuj Vi plenigas nin senĉese, speciale de kiam, en via humileco, Vi bonvolis aperi mira-kle en Kibeho, en la momento, kiam nia mondo tiom bezo-nas tion.

Ĉiam donu al ni la lumon kaj forton senĉesan, por volonteme akcepti vian alvokon konvertiĝi, penti kaj vivi laŭ la Evangelio de via Filo. Lernigu nin preĝi sen hipokrit-eco kaj ami unu la alian, kiel Li amis nin, por ke, tiel kiel Vi petis, ni ĉiam estu belaj floroj disradiantaj ĉien kaj sur ĉiujn niajn bonajn parfumojn.

Ho Sankta Maria, Nia Sinjorino de la Doloroj, ins-truu al ni kompreni la valoron de la kruco en nia vivo, por ke kio mankas al la suferoj de Kristo, tion ni plenumu en nia propra karno favore al Lia mistika Korpo, kiu estas la Eklezio. Kaj, kiam nia pilgrimo sur ĉi tiu tero finiĝos, ke ni povu vivi kun Vi eterne en la regno de la ĉielo. Amen.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony