Numero 132 – printempo 2021
La reguligo de koncipoj
La rapida naskiĝokvanto starigis antaŭ homaro no-vajn problemojn, kiuj en certaj mondregionoj fariĝis pre-cipe urĝaj. Iuj opinias, ke la plej grandan minacon por la mondpaco kaj por teno de la deca vivnivelo konsistigas la seksa energio, kaj ne atoma energio.Tial do pli kaj pli mul-te oni parolas pri la pripensema kontrolo de homa sekseco.
*
“Mi, decidante sin je la dua infano, agnoskis la pluan labo-ron de edzino neebla, vidante, kiajn malfacilojn havis konatoj kun unu infano. Tio kaŭzis, ke mia monata enspezo sumiĝas je 600 zlotoj por persono, kaj analoge ĉe kolego 1600 zlotoj por persono.”
*
„La diskuto pri la ĝusta nombro de infanoj en la familio dis-vastiĝas kaj reakiras la kolorojn. La fervoraj adeptoj de generado senmezura senhonorigas tiujn, kiuj kontentiĝas per unu infano. Mi havas unu infanon. La dua infano – estas la tuta rezigno de unu el gepatroj el ĉiaj profesiaj ambicioj. Mi ne vidas ankaŭ la kaŭzon, por ke mi konscie malaltigu la vivnivelon – konsentante pligrandigon de familio – pro tio ke oni morale ĉantaĝas min.”
*
„Via devo estas kaŭzi, ke la pano estu sufiĉe abunda sur la tablo de homaro, kaj ne malgrandigi la nombron de vivfestenantoj.”
Paŭlo la 6a en Uno
*
Kun apero de la libro de Tomaso Malthus pri popu-lacio en la jaro 1798, aperis unuafoje la ideo pri meditema homa fekundeco. Malthus eliris el la konstato, ke homaro kreskas en la mondo en geometria progresio, sed la produk-tado de vivtenaj rimedoj en aritmetika progresio. Ĉar ho-moj el sia naturo estas subordigitaj al iuspeca seksa furi-ozo, pro tio – laŭ opinio de Malthus – se ili ne haltigos sian reproduktadon, la vivtenaj rimedoj ne sufiĉos kaj la fanto-mo de malsato estas neevitebla. Malthus mem konsilis la totalan seksan sindetenon, sed liaj adeptoj, novmalthusanoj iris signife plue propagandante ĉiajn manierojn malgrand-igantajn naskiĝokvanton.
La Dua Vatikana Koncilio difinis rilaton de la Ekle-zio fronte al populaciaj problemoj. La Eklezio principe ne kontraŭas la reguligon de koncipoj, nur postulas, ke ĉiuj problemoj biologiaj, ekonomiaj kaj politikaj konsideru la moralan aspekton de la afero. Tie, kie ekzistas veraj kaj se-riozaj kaŭzoj, la geedzoj havas la moralan rajton limigi nombron de la infanoj, nur ke la maniero por reguligo de koncipoj ne koliziu kun la natura leĝo. La Eklezio ne apro-bas elementan, per nenio limigitan generadon ne kalkulan-tan kun la realaj ŝancoj de edukado, sed ankaŭ ne aprobas limigon de nombro de idaro, se tiu limigo estas rezulto de egoismo kaj oportunismo de gepatroj.
La koncilia konstitucio ‘Gaudium et spes’ heroldas, ke infanoj estas la plej altvalora donaco de geedzoj; estas donaco, kiun geedzoj ricevas, kaj estas donaco, kiun ili do-nas el si; estas faktoro de pridonacanta amo, kiu kaŭzas, ke la geedzoj disvolviĝas. Ne mirige do, ke parolante pri po-pulaciaj problemoj, la Eklezio apelacias al la respondeca gepatreco, kiu signifas, ke „geedzoj plene agnoskas siajn devojn fronte al Dio, fronte al si mem, al familio kaj socio, ĉe observo de ĝusta hierarkio de valoroj.”
En ĉiu konkreta kazo la nombro de infanoj depen-das de persona decido de la gepatroj farita en la sento de respondeco antaŭ Dio. Tiu ĉi decido dependas de la morala sinteno de la geedzoj, kaj do de hierarkio de valoroj akcep-tita en la vivo kaj ankaŭ de spirita dinamismo. La homo, kiu spirite disvolviĝas, en kiu kreskas kaj maturiĝas la ka-pablo de amado, ne povas ne naski en larĝa senco de la vorto. Ĉar la amo estas ĉiam elkliniĝo al aliaj. Kaj la plej granda valoro estas homo mem. Alie aspektos la sinteno fronte al naskado de infanoj, se la okupiĝon pri ili oni anti-cipe traktas kiel penon kaj turmenton, kaj alie, se la okup-iĝo pri infanoj liveras multe da ĝojo kaj konsistigas pasion. Malgraŭ tio la geedzoj devas ĉiam memori pri tio, ke la transdonado de vivo konsistigas la taskon komisiitan al ili de Dio kaj por realigo de tiu tasko ili portas respondecon antaŭ Dio, antaŭ infanoj jam naskitaj kaj antaŭ socio, al kiu ili apartenas.
Maltrankviliga fenomeno estas la malkreskado de multinfaneco en la nuntempa familio. Antaŭe la pli granda nombro da infanoj estis kaŭzo de fiero por la gepatroj, lev-adis la socian pozicion de familio, hodiaŭ kontraŭe la gran-da nombro da infanoj travivata estas kiel minaco. Kune kun la kresko de konsumismo stabiliĝas la opinio, ke la infano estas grandega ŝarĝo. Ekestas la socia opinio malfavora al la multinfanaj familioj. Ŝajnas, ke ĝuste ĉi tiuj tri kaŭzoj: ekonomiaj, kresko de konsuma sinteno kaj premo de publi-ka opinio, klarigas en alta grado la fortegan malaltiĝon de infanposedo en la nuntempaj familioj.
Stabiliĝo de la modelo de familio kun unu unfano estas fenomeno malavantaĝa laŭ la vidpunkto de tutmonda bono kaj bono de infanoj mem. Kiam en la socio plimulto da familioj posedas unu infanon, aperas sufiĉe rapide la ne-gativaj fenomenoj de naturo ekonomia, socia kaj psikolo-gia. Tiuspeca socio malrapide maljuniĝas kaj formortas.
Ĉiu nacio zorgas pri certa kresko de sia loĝantara stato de posedo. Ĉar tiam t.n. ‘piramido de aĝo de loĝant-aro’ posedas la ĝustan formon. Temas fakte pri tio, ke ĉe ĝusta, sana kaj normala situacio loĝantara la nombro de ĉiu nova generacio devus esti je certa procento pli granda ol nombro de antaŭa generacio. La optimisma vizio de la socio ligiĝas kun larĝigita reprodukto de loĝantaro. Tian reprodukton povas certigi al socio la meza nombro tri infa-noj en la familio. Ĉi tiu modelo supozas ankaŭ ekziston de familio kun kvar, kvin infanoj. La pli multnombraj familioj niveligas demografian deficiton kaŭzitan de la seninfanaj paroj kaj familioj kun unu infano.
Por socia utilo la publikaj aŭtoritatoj lime de siaj kompetentecoj povas intervene en loĝantaraj aferoj, disdo-nante al civitanoj konvenajn instrukciojn kaj alprenante konvenajn decidojn. Tamen ĉiu tiuspeca interveno devas konsideri ordonojn de la natura leĝo kaj respekti plene rajtigitan liberecon de la geedzoj. Ĉar se la nekontestebla rajto al geedziĝo kaj al generado estos deprenita, ne eblas jam paroli pri la respekto de homa digno.
Solfileco estas ankaŭ fenomeno nedezirata pro la bono kaj feliĉo de infano. Oni diras pri solfiloj, ke ili estas malsociemaj, malpli adaptitaj al vivo en la vasta mondo. La psikologiaj empiriaj esploroj konfirmas opinion, ke solfiloj lompare kun infanoj el multinfanaj familioj distingiĝas tre ofte per malpli avantaĝa sistemo de trajtoj de personeco. Alta procento da solfiloj posedas la trajtojn de malfacilaj infanoj.
Estas tute ekster ĉia dubo, ke la signo de multinfan-eco en la nuntempaj familioj estas esprimo de malriĉiĝinta kompreno de gepatreco. Ĉi tiu malriĉiĝo kaŭzita estas ne nur per situacio historia-socia-ekonomia, sed ankaŭ per la kaŭzoj enestantaj en homo mem, kiu siavice estas esprimo de persona postrestinteco. Al tiuj kaŭzoj ankaŭ necesas turni la atenton.
- Specifa strukturo de la instinkto de specio-konservo.
La homa instinkto konsistas el tri bazaj elementoj: a) inkli-no de seksoj al si, b) deziro pri seksa kuniĝo, c) gepatra instinkto. Alkonduki al integro de tiuj tri elementoj estas tasko postulanta grandan penon. Precipe en junaĝo la bezo-noj de erotikaj sensacoj estas pli senteblaj, dum la bezono posedi infanon descendas sur la malantaŭan planon.
- Specifiko de la homa impulsa maturiĝado. En la dis-
volviĝo de homo unue aperas la erotikaj bezonoj, poste la deziro pri infano. En iuj kondiĉoj ĉi tiu deziro tute ne aperas. Tio okazas tiam, kiam la seksa vivo estas komen-cita en fazo nematura kaj en tiu fazo estas stabiligita. Ĝin akompanas la timo antaŭ infano. Tial do estas tre danĝere komenci la seksan vivon antaŭ la deziro pri patrineco aŭ patreco.
- Akcelo de la biologia disvolviĝo. Multaj travivas la
amon kune kun ĝia seksa esprimo antaŭ akiro de matureco. La nematura amo estas dekomence minacita en sia daŭro. La sinteno de nematura homo, estas sinteno de prenanto. Ne mirige do, ke okupante tian sintenon en la vivo malfa-cile senti nostalgion pro infano, kiu postulas multajn ofe-rojn.
Ne estas vero, ke la Eklezio principe kontraŭstaras la reguligon de koncipoj, sed estas vero, ke ĝi malaprobas la nenaturan kontrolon de naskiĝokvanto. Kaj do: abortigo, kontraŭkoncipiloj, rompitaj sekskuniĝoj, daŭra aŭ tempa steriligo, piloloj detenantaj ovuladon ĉe virino estas mal-akordaj kun la katolika moraleco, ĉar ili rompas la naturan leĝon. Sur grundo de la katolika moraleco allasebla estas aplikado de la naturaj metodoj de reguligo de koncipoj: ka-lendara, simptoma kaj termika, ĉar tiuj metodoj baziĝas sur la natura leĝo. Aplikante la naturajn metodojn de reguligo de koncipoj, homo nur ekkonas la leĝojn de agado de sia organismo kaj al tiuj leĝoj sin subordigas, dum la apikado de metodoj de nenatura reguligo de naskiĝokvanto pertur-bas la agadon de sana organismo. Por povi direkti la fekun-decon en etika maniero, oni devas akiri scion pri la agado de sia organismo kaj ellerni la regadon de seksa impulso.
La Eklezio, formulante la principojn de reguligo de koncipoj apogas sin sur la aserto, ke la geedzoj pro la trans-donado de homa vivo nomitaj estas ‘kunlaborantoj de Dio’. La homo, se volas esti homo, devas agi konkorde kun la leĝoj de la homa naturo, kaj se li sin konsideras homo reli-gia, devas agnoski en praktiko sian dependecon de la Kre-into.
Sac. Henriko Łuczak
[Maturiĝado al amo, p. 106; tr. SP]