Numero 134 – aŭtuno 2021
La principo de neceso kaj sufiĉo
En Esperanto ekzistas la tiel nomata “principo de neceso kaj sufiĉo”, proponita de René de Saussure en 1913:
⦁ Principo de neceso: en konstruon de vorto oni devas enkonduki ĉiujn vortradikojn, sufiksojn, prefiksojn kaj fin-iĝojn necesajn por elvoki klare kaj plene la ideon repre-zentotan de tiu vorto;
⦁ Principo de sufiĉo: se la ideo tiamaniere esprimita estas jam bone kaj nekonfuzeble komprenata el la kunteksto sen iu el la sufiksoj uzitaj, tiu ĉi sufikso povas esti elĵetata kiel neutila kaj nenecesa.
Same estas en la ĉiutaga vivo: ni havu ĉiujn aferojn kiuj necesas en nia vivo, sed ne pli ol sufiĉas por esti feliĉa. Nia feliĉo kreskas kiam ni havas pli el la aferoj kiuj necesas al ni, sed la feliĉo komencas malkreski kiam ni havas pli da aferoj ol sufiĉas al ni.
(MsN – oktobro-novembro-decembro 2916)