Vi kolektis bidojn kun preĝoj
kaj ligis en rozarion
ankaŭ krucojn en Patrujo
kunportis al Reĝino
al Ŝi konfidis
al ŝiaj manoj redonis
Nacion Pollandon
preĝu por ni
ĉe la plej alta
Trono.
Pardonu…
Ekpendiĝis silente
preĝo
en la brakoj de kruco
ekploris
malsana animo
en trapikitaj manoj
serĉas pardonon
blankigon de pekoj
en la sango
de Senkulpa Ŝafido.
Karesmaj pripensoj
Malrapidigu por momento
trarigardu animon
tempo por inventaro
Priŝutu per cindro
fieregon de menso
polvo ci estas
Fleksu genuojn
Amo sur kruco
por ni agonias
Brakumu krucon
ĉiutagajn zorgojn
portu kun Sinjoro