Numero 129 – somero 2020
La premio kaj ĝiaj sekvoj
Ni veturis per aŭtomobilo. Subite haltigis nin du po-licistoj. Kun timeto mi demandis al mi: “Ĉu mi faris era-ron?” Unu el la policistoj venis al ni kaj mi mallevis la fenestron: “Kio estas?”
Li flate diris: “Vi veturas ekzemplodone, tial ni elek-tis vin por la hodiaŭa premio!” Kion diri rapide? Sciu, ke mi malofte ŝoforas. Poste li aldonis: “Por kio vi uzos la premion: 1000 germanajn markojn?”
Rapide mi povis respondi nenion krom ke: “Nu, unue mi akiros la stirateston.”
Mia edzino kaptis al la kapo kaj diris: „Ne aŭskultu mian edzon! Estante ebria, li ĉiam diras stultaĵojn!”
Ŝanĝiĝis la vizaĝmieno de la policisto. Rimarkis tion la alia, kaj nun ili ambaŭ gapis al nia aŭto. Tio timigis la avinon kaj ŝi ekkriis: “Mi dekomence diris, ke ni ne longe veturos per ŝtelita aŭtomobilo!”
Ni ĉiuj devis elaŭtiĝi. Ni staris en vico, eĉ nia surda avo, kiu tute ne komprenis la situacion, kaj demandis: „Ĉu la policistoj jam trovis la narkotaĵon, kiun vi metis en mian valizon?”
(Magdeburga folio, junio/97)
_______________________________________________________
Unue ekpensu poste diru,
ĉar diro ne pripensita kaŭzas malagrablon.
*
Kial, se supo bruldifektiĝis, ĉiuj scias pri tio;
sed se ĝi estas bongusta kaj bone spicita,
neniu ekpensos por laŭdi la kuiristinon?