Numero 133 – somero 2021
La plej granda templo en Pollando
La legendo proklamas, ke apud la Lago de Licheń, sur la monteto en Stary Licheń staris iam la pagana templo, en kiu estis kultata la slava diaĵo Liĥo, sendanta al homoj malsaton, malriĉon kaj malsanojn. Post ĉi templo jam delonge ne estas spuro. Hodiaŭ en Licheń troviĝas la fama maria sanktejo kun la mirakla bildo de Dipatrino Liĥena, prizorgata de Pastroj Mari-anoj.
Ĉio komenciĝis, kiam savita de morto sur la batalkampo, danke al Dipatrino, forĝisto el Izabelin Tomaso Kłossowski pendigis en arbaro sur unu el pinoj proksime de Licheń la kapeleton kun bildo de Maria rigardanta malsupren, kun la blanka aglo en krono etendita sur Ŝia vestaĵo. Antaŭ ĉi bildo al paŝtisto Nikolao Sikatka kelkfoje montriĝis Dipatrino, kiu vokadis al konvertiĝo kaj preĝo, precipe la rozaria: „Kiam venos malfacilaj tagoj, tiuj, kiuj venos al ĉi bildo, preĝos kaj pentofaros, ne pereos. Mi sanigados malsanajn animojn kaj korpojn. Kiomfoje ĉi tiu nacio al mi rifuĝos, mi neniam ĝin forlasos, sed fordefendos kaj alpremos al mia koro kiel ĉi blankan aglon. Ĉi tiu bildo estu translokita al pli digna loko kaj ĝi ricevadu la publikan kulton. Venados al ĝi pilgrimantoj el la tuta Pollando kaj trovos konsolon en siaj afliktoj. Mi reĝinos al mia nacio poreterne. Sur ĉi tiu loko estos konstruita belega preĝejo al mia honoro. Se ne elkonstruos ĝin homoj, mi sendos anĝelojn kaj ili ĝin elkonstruos”. Ĉiuj tiuj antaŭdiroj de Maria plenumiĝis post multaj jaroj.
Hodiaŭ la mirakla bildo de Dipatrino Liĥena – Dolo-ranta Reĝino de Pollando estas lokita en la ĉefaltaro de la nova baziliko, la plej granda templo en Pollando. Ĝi havas 365 fene-strojn, t.e. tiom, kiom da tagoj estas en jaro, kaj 52 pordojn, tiom, kiom da semajnoj havas jaro. En la preĝejon oni eniras laŭ 33 ŝtupoj – tiom da jaroj vivis surtere Jesuo Kristo. En la bazilika sonorilejo pendas la plej granda en Pollando sonorilo „Maryja Bogurodzica” [Maria Dipatrino], pezanta 15 tunoj, kiu sonoras ĉiutage tagmeze. La templon kovras la grandega kupolo kovrita per aluminiaj platoj orkoloraj. Interne de la preĝejo troviĝas ankaŭ la plej granda en Pollando orgeno. Ĝi posedas 20 mil ŝalmojn, la plej grandaj atingas 10 metrojn de alteco. Sur la supro de la alta turo estas konstruitaj du terasoj kun pano-ramo, sur kiujn eblas eniri laŭ 762 ŝtupoj aŭ veni per lifto al 27-a etaĝo. La grandega templo, kiu similas la ondantan oran grenkampon, en la malgranda vilaĝo faras nekutiman impreson. Al Licheń ĉiujare venas amaso da pilgrimantoj. Pli multe venas nur al Hela Monto en Ĉenstoĥovo!
Joanna Wieliczka-Szarkowa
El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Stwórcy (En ĝardeno de Kreinto), majo 2017, paĝo 3. E-igis: S. Śmigielski