Numero 135 – vintro 2021

La pentristo de la historio de Pollando

Li ne sidis sur la trono kaj ne estis reganto de kiu ajn lando, sed poloj enmanigis al li la reĝan sceptron. Li ne estis la profesoro de historio, sed tio el liaj pentraĵoj ekde 150 jaroj ni lernas la historion de Pollando. Nia plej eminenta historia pentristo Jan Matejko – naskiĝis la 24-an de junio 1838.

Kvankam lia paĉjo estis ĉeĥo, kaj panjo duone germanino, Johano estis la fervora pola patrioto kaj la tutan sian talenton redonis al la servado por Patrujo. Li naskiĝis en Krakovo en la domo ĉe la strato Floriańska, kie nun troviĝas la muzeo de la artisto. Li havis du fratinojn kaj eĉ ok fra-tojn. Lia patro pensis, ke la eta Joĉjo iĝos, samkiel li, la muzikisto. Sed la knabo estis pridocita per aliaj kapabloj. Ek de infanaĝo li preskaŭ ne ellasadis krajonon el mano. Krom desegnado li estis fascinita per la historio de Pollando. Kiel 13-jarulo li komencis la lernadon en Akademio de Belaj Artoj, en kiu li studis dum ses jaroj. Post mallongaj studoj en Munkeno kaj Vieno li revenis al Krakovo, dediĉante sin de nun al pentrado kaj la pedagogia laboro. Estante apenaŭ 24-jara, li finpentris la unu el siaj plej bonaj pentraĵoj – “Stańczyk”.

Laŭvicaj pentraĵoj: “La prediko de Skarga” kaj “Rejtan”, alportis al li la famon de la plej elstara pola pentristo. La persono de pastro Petro Skarga el lia pentraĵo estiĝis la simbolo de la plej profunda patriotismo kaj de la zorgo pri la bono de Patrujo. Sur la ekspozicio en Parizo al liaj pentraĵoj estis aljuĝitaj oraj medaloj.

En laŭvicaj jaroj estis pentritaj la plej valoraj verkoj de la pentristo: „Lublina Unio”, „Batory apud Pskov”, „Grunvald” kaj „La prusa omaĝo”. Post la ekspozicio de la pentraĵo „Grunvald” la pola socio enmanigis al Matejko la reĝan sceptron kiel la signon de „la regado en arto”, kio renkontis neniun artiston nek pli frue nek poste. La pentristo estis konata ankaŭ el sia profunda religieco. Li oferdonacis al Papo sian bildon „Sobieski apud Vieno”, kiun li persone transportis al Romo.

Matejko neniam konsideris la riĉecon grava kaj ofte siajn eĉ plej grandajn verkojn li rekte disdonadis. Kun la granda sindediĉo li laboris ĉe la renovigado de antikvaĵoj de Krakovo. Li partoprenis en malfermado de reĝaj tomboj el kiuj li poslasis la riĉan dokumentadon. Ĝis nun li restas ankaŭ la plej konata aŭtoro de “Indekso de polaj reĝoj”. La artisto mortis la 1-an de novembro 1893, antaŭ la morto li ekdiris la vortojn: ”Ni preĝu por Patrujo! Dio benata!”. Al la familia tombo alkondukis lin la tuta Krakovo kaj la sono de la reĝa sonorilo Zygmunt el la vavela katedralo.

 

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El Nasz Dziennik dla dzieci, junio 2021, paĝo 1. E-igis eseś

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony