Numero 130 – aŭtuno 2020

La Patronoj por la tempo de epidemioj

Kulto al sanktuloj

Multfoje en la historio homoj spertadis pezajn epide-miojn. Niaj praaŭloj luktis ekz. kun pesto, ĥolero aŭ gripo  “la hispana gripo”. Multaj homoj dum tiuj malfacilaj sper-toj petegis helpon de Sinjoro Dio per propeto de sanktaj patronoj, kaj Li ilin elaŭskultadis. Valoras sekvi ilian ek-zemplon. Kiel ni legas en la libro de Kohelet “tio, kio estas, jam estis, kaj tio, kio estos iam, jam estas; Dio restarigas tion, kio forpasis”.

Inter la Patronoj de epidemio estas du Sanktuloj – poloj.

Sankta Simono el Lipnica

Nia pola Patrono de epidemio estas Sankta Simono el Lipnica, bernardeno. Kiam en la jaro 1482 en Krakovo eksplodis pesto, li ne hezitis eĉ unu momenton, sed elserĉ-adis malsanulojn en iliaj hejmoj kaj helpadis al ili. La lasta periodo de la vivo de Simono estas priskribita en la bio-grafio prilaborita por lia kanonizo: „En ĝenerala forlasit-eco, franciskanoj el la monaĥejo de Sankta Bernardeno nelacigeble zorgis pri malsanuloj, kiel la veraj anĝeloj de konsolo. Frato Simono rekonis, ke tio estas “la tempo kon-vena” por pruvi la amon kaj kompletigi la oferon el sia vivo. Li alvenadis ĉien, konsolante, portante helpon, disdo-nante sakramentojn kaj predikante plifortigan Dian vorton al mortantoj. Rapide Li mem infektiĝis. Li suferadis kun neordinara pacienco la suferojn de malsano, kaj estante proksime al la fino de sia vivo, li esprimis la deziron, por ke oni entombigu lin sub la sojlo de preĝejo, por ke ĉiuj lin tretu. En la sesa tago de malsano, la 18-an de julio 1482, ne timante morti, kun la okuloj fiksitaj en Krucon, li redonis la spiriton al Dio”.

Pro la kondiĉoj de ĝenerala minaco dum la disvastiĝ-anta epidemio en la urbo kaj en la konvento de Sankta Ber-nardeno, Simono estis entombigita en la sama tago, kelkajn horojn post sia morto, en la monaĥeja preĝejo sub la ĉef-altaro. Liaj ĝistempaj restaĵoj ripozas en la preĝejo de Fratoj Bernardenoj en la loĝkvartalo Stradom en Krakovo.

 

Sankta Stanislavo Kazimierczyk

La fama per mirakloj – tiel oni parolis pri Sankta Stanislavo Kazimierczyk, regula kanoniko, kiu vivis en la 15-a jarcento, t.e. en “la feliĉa jarcento de Krakovo”. Li estis eminenta predikanto, asketo, konfesprenanto kaj gran-da honoranto de Plejsankta Sakramento, tial oni nomadis lin rekte “apostolo de Eŭkaristio”. Li apartenis al la inte-lekta elito de Krakovo. Li amikiĝis kun multaj plipostaj sanktuloj. Li estis la zorganto pri malriĉuloj kaj malsanuloj. Homoj migris al li el la tuta urbo serĉante ĉe li helpon la spiritan kaj la materian.

Kiam en la jaro 1482 kaj 1486 Krakovon vizitis la pesto, kiu povis, fuĝadis el la urbo. Ĉiutage estis mortantaj dekoj da personoj. Korpoj kuŝis sur stratoj, ĉar ne estis iu por entombigi mortintojn. Mankis ankaŭ homoj al zorgado pri malsanuloj. Kanonikoj, kiuj havis sian hejmon ĉe la preĝejo de Dia Korpo ankaŭ forlasis la urbon. Restis en ĝi nur unu volontulo – Stanislavo Kazimierczyk. Li helpadis al malsanuloj, disdonadis la lastan sanktoleadon, entombig-adis mortintojn.

Post lia morto en la libro titolita “Signoj de la Dia amo fronte al pia Sacerdoto, Stanislavo Kazimierczyk” oni enskribis multajn gracojn kaj miraklojn, kiuj efektiviĝis pro lia propeto.

“Dum la pesta aero en la urbo Kazimierz apud Krako-vo, tri jaroj reganta, tio estas en la jaroj 1677, 1678, 1679, multajn homojn de ambaŭ seksoj, tiel klerikoj kiel laikoj, serĉantaj savon, konsolon kaj helpon ĉe la tombo de beata Stanislavo Kazimierczyk,  pro lia perado kaj meritoj, Sin-joro Dio mizerikorda ne nur konservis sane de la pesto, sed ankaŭ pestulojn, desperulojn, agoniantajn, mortantajn al-kondukis al la unua sano, kiel poste ili mem deklaris per konscienco”.

Małgorzata Pabis

El la taggazeto Nasz Dziennik, sabato-dimanĉo,

14-15 de marto 2020, paĝo 21;  wiara@naszdziennik.pl

Elpoligis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony