Numero 131 – vintro 2020
La ora jarcento
La regado de Sigismundo la Olda komencis en Pol-lando la oran jarcenton. La reĝo estis granda mecenato de la renesanca arto. Jam en la jaro 1507 komenciĝis la tra-konstruado de la vavela kastelo. Laborojn gvidis Francisko Florencano kaj Bartolomeo Berrecci. La korton oni ĉirkaŭ-igis per arkadoj, la deputita ĉambrego ricevis la kasonan plafonon kun 193 skulptitaj kapoj de natura grandeco, aliaj ĉambroj estis ornamitaj per freskoj. Al la trakonstruita kastelo filo de Sigismundo la Olda – la reĝo Sigismundo Aŭgusto – venigis el Bruselo preskaŭ 150 tapiŝojn prezen-tantaj bibliajn scenojn. Ĝis hodiaŭ tiuj arastapiŝoj ornamas la murojn de vavelaj salonoj.
Bartolomeo Berrecci gvidis ankaŭ la konstruadon de la Sigismunda Kapelo, rekonita kiel la ĉefverko de la rene-sanco. Ĝi transdaŭris ĝis hodiaŭ en sia origina perfekta formo. La kapelo konsistigas la maŭzoleon de lastaj Jage-lonoj.La konstruo havas la planon de kvadrato, kaj la muroj trairas en okangulon kaj kovritaj estas per la karakteriza kupolo, kiu laŭ ordono de la reĝino Anna Jagelonidino, la fratino de Sigismundo Aŭgusto, estis kovrita per la ora lado. Anna sciipovis belege brodi. Konserviĝis la brodita de ŝi la bindaĵo de la preĝlibro donacita al la Krakova Akademio. (En Vavelkastelo troviĝas portreto de la reĝino en la belaspekta kronkostumo). La internon de la kapelo ornamas dekoracioj el ruĝa marmoro kaj sabloŝtono. La tombaj monumentoj de Sigismundo Aŭgusto kaj Anna Jagelonidino estas la verko de Santi Gucci, sed la aŭtor-econ de la tomboŝtono de Sigismundo la Olda oni atribuas al Berrecci aŭ al Giovanni Padovani. La ornamo de la kapela interno estas la fondita de Sigismundo la Olda la nurenberga altaro, kovrita per la skulptitaj en arĝento sce-noj el la vivo de Dipatrino.
Ekde la jaro 1520 ĉiujn plej gravajn eventojn akom-panas la sonoj de la sonorilo “Sigismundo” lokigita en la turo de la vavela katedralo. Kiel skribis la biografo de Sigismundo Olda, la historiisto Sigismundo Wojciechow-ski: „La generacio de Sigismundo malproksimiĝos de ni, kaj tamen tra la sonorilo “Sigismundo”, Vavelo kaj la Sigismunda Kapelo ĉiam ĝi estos por ni io vivanta”. Dum la regado de Sigismundo okazis la prusa omaĝo. Granda kruckavalira mastro Albreĥto Hohenzollern, la nevo de Sigismundo, sekularizis la ordenon kaj transformis la kruckavaliran ŝtaton en la feŭdon de Pola Kronlando. La solenan omaĝon la prusa princo prezentis al la reĝo Sigis-mundo la 10-an de aprilo 1525 sur la ĉefplaco (Rynek) en Krakovo. Sur la famkonata bildo de Johano Matejko ĉi tiu tago de la triumfo de Respubliko Pollando vekas la medi-ton de arlekeno Stańczyk, kiu ŝajnas antaŭvidi, ke estonte la prusa vasalo perfidos sian sinjoron.
Sigismundo la Olda mortis en la tago de Pasko, la 1-an de aprilo 1548, en la vavela kastelo post 42 jaroj da regado. Li travivis 81 jarojn, en ĉi nombro la duonon sur la trono de Pollando.
Joanna Wieliczka-Szarkowa
El:Nasz Dziennik dla dzieci, W ogrodzie Maryi
(En la ĝardeno de Maria), aprilo 2020, paĝo unua.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski