Numero 131 – vintro 2020
La olda Alfonso
Mia Dio, mi malofte eniras preĝejon; se ĉi foje mi decidis eniri, do estis pro tio, ke iom da ĝojo plenigis min kaj mi vidas, ke tamen vi por io ekzistas.
Vi konas min. Oni vokas min „la olda Alfonso”. Mia pensio de iama laboristo estas ĉio, kion mi havas por vivi. Certe, mi ne plu estas sufiĉe forta kaj mia ekstera aspekto estas iom naŭza.
Kiam oni vivas sole – vi scias …
Kutime la personoj ne alproksimiĝas al mi, kiam ili tion ne povas eviti, estas videbla ĉe ili malplaĉa mieno; ŝaj-nas ke mi malbonodoras. Ili surmetas sintenon de gravaj personoj kaj estas tro aplombaj …
Tiel, kiam la sinjorino – la dommastrino de la unua etaĝo, supreniris al mi ĝis la kvina etaĝo (kaj ŝi spertis, kiel laciga tio estas, ĉar pro tio ŝi havis krurojn kiel rompitajn), mi ekmiris. Kaj kiam ŝi diris al mi, ke ŝi venas por inviti min al ilia dimanĉa tagmanĝo, unua momente mi pensis pri ŝerco kaj mi ne estis kontenta.
Sed ŝi eksplikis al mi, ke ne estas ŝerco: „En la tago de Sinjoro – ŝi diris – ni decidis inviti personon kiu estas sola, por pasigi tempon kun ni”.
Ho, do ne nur por la tagmanĝo, kiu tamen ne estas malŝatinda! Sed mi emociiĝis, ĉar fine ĉi tio estas ĝentila.
Aŭskultu, mia Dio. Ĉar kun persono vi faras tion, kion vi volas (vi eĉ sugestas, ke ili zorge pensu pri aliaj), ĉu vi ne povus doni al ili tian penson iom pli ofte? Jesuo, ĉar vi naskiĝis en la stalo, tutcerte vi scias, kion signifas malsato kaj malvarmo, sed vi ne estis sola! Oni ja bele diras, ke vi konis mizeron antaŭ ni, sed la solecon de ni maljunuloj vi ne travivis. Se vi scius, kiel ĝi estas malbela! Do, mia Dio, ĉu vi ne povus komprenigi ĉiujn, kiuj preĝas al vi, ke ili de tempo al tempo interesiĝu pri ni, kiuj ne plu bone scias, kio estas feliĉo?
Tiam ili dum unu jaro multfoje invitus nin al sia tag-manĝo kaj tio ne ofendus nin, ĉar estus klare, ke ili ne al.-mozdonas la kokaĵ-pecon, sed ili amas nin. Kaj tio instruus nin niavice danki.
La olda Alfonso
(Ĉi tiun leteron skribis pensiulo kaj sendis ĝin en la koverto al sia paroĥestro, kiu laŭtlegis ĝin en la kristnaska meso en la predikejo).