Numero 127 – vintro 2019

La Nacio-koro en la Patrino-koro

Antaŭ 40 jaroj, la 2-an de junio 1979, hodiaŭ jam la sanktulo, pola Papo Johano Paŭlo la Dua venis en la unua pilgrimo al sia Patrujo – Pollando. Ĉi tiuj kelkaj tagoj ŝan-ĝis la kuron de la historio. Post eliro el aviadilo la Sankta Patro salutis sian Patrujon kaj samlandanojn per la vortoj: „Mi kisis la polan teron, el kiu mi elkreskis. La teron, el kiu vokis min Dio – per nepenetrebla verdikto de sia Provi-denco – al la Seĝo de Petro en Romo. La teron, al kiu mi venas hodiaŭ kiel pilgrimanto”.

Samtage dum la Meso en la Placo de la Venko en Varsovio li eldiris la vortojn, kiuj estiĝis la simbolo de ĉi pilgrimado: „Descendu Via Spirito! Descendu Via Spirito! Kaj Ĝi renovigu la vizaĝon de la Tero. De ĉi Tero!”. Ili montriĝis profetaj, ĉar dekkelkajn monatojn pli malfrue  ekestis „Solidarność” (Solidareco), la socia movado, kiu ŝanĝis Pollandon.

La Papo konstatis ankaŭ, ke „ne estas eble kompreni sen Kristo la historion de la pola Nacio – de tiu granda jar-mila komunumo – kiu tiel profunde decidas pri mi kaj pri ĉiu el ni. Se ni rifuzus ĉi tiun ŝlosilon al la kompreno de nia Nacio, ni elmetas nin al esenca miskompreno. Ni ne plu komprenus  nin mem.  Estas neeble kompreni sen Kristo ĉi tiun Nacion je pasinteco tiel brila kaj samtempe tiel terure malfacila.”. Kaj sur Hela Monto li parolis: „Se ni tamen volas ekscii, kiel pasas historio en la koroj de poloj, oni devas veni ĉi tien. Oni devas almeti orelon al ĉi loko. Oni devas ekaŭdi la eĥon de la vivo de la tuta nacio en la Koro de ĝia Patrino kaj Reĝino! Kaj se ĝi batas per la tono de maltrankvilo, se ekaŭdiĝas en ĝi la ĉagreno kaj vokado por la konvertiĝo, por la firmigo de konsciencoj,  por la ordigo de la vivo de familioj, individuoj, medioj, oni devas akcepti ĉi tiun vokadon. Ĝi naskiĝas el la patrina amo, kiu laŭ sia maniero formas la historiajn procesojn sur la pola tero /…/ Kiam do – karaj samlandanoj /…/ mi estas kun vi ĉi tie, en la hodiaŭa tago, permesu, ke kiel la sekvanto de Sankta Petro mi konfidos kun la sama viva kredo, kun la sama heroa espero, kun kiu ni faris tion en la memorinda tago la tria de majo de la pola jarmilo, la tutan Eklezion al la Patrino de Kristo”.

Precipan gravecon havis la vortoj eldiritaj al la pola junularo: „Vi devas transporti al estonteco la tutan grandan sperton de historio, kiu nomiĝas Pollando. Tio estas sperto malfacila, eble unu el pli malfacilaj en la mondo, Eŭropo, Eklezio. Ĉi tiun penon vi ne timu. El ĉi malfacila sperto, kiu nomiĝas „Pollando”, oni povas eligi pli bonan estont-econ, sed nur kun la kondiĉo de honesteco, sobreco, kredo, libereco de spirito, de konvinkoforto. Vi estu konsekvencaj en sia kredo”.

Joanna Wieliczka-Szarkowa

El: Nasz Dziennik, W ogrodzie Maryi

(En la ĝardeno de Maria), junio 2019

Esperantigis: Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w lutym 2023: Czesława Słysz, Jadwiga Welc, Katarzyna Kowalska, Władysław Magdziak, Danuta Wielgosz
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony