Numero 130 – aŭtuno 2020
La morto apartenas al la vivo
Novembre, en la monato de Mortintoj, dum vizito al tomboj de niaj karaj mortintoj ni denove konsciiĝas, kiel nia surtera vivo estas pasema. „Surtere ni estas nuraj gastoj.“
Vidalvide al la morto estas ĉiuj homoj egalaj. Riĉaj kaj malriĉaj, justaj eĉ maljustaj – ciuj devas foje morti, en la horo, kiun neniu mem elektos kaj kiun konas nur la Sinjoro Dio!
Fine de nia vivo validos nur tio, kio havas valoron antaŭ Dio. Ne tio, kio ni estas kaj kion ni havas, kion pri ni homoj opinias kaj parolas, ne tio, kiel ni aspektas – sed nur tio, kiel nin rigardas Dio kaj kion bonan ni el amo faris. En momento de la morto oni ĉion alie vidas. Antaŭ Dio estas granda nur tiu, kiu havas bonan koron.
Fine de nia vivo valoros amo – kaj nur la amo. Kaj konsola, sed samtempe teruriga vero, kiu el tio rezultas. Pri nia eterna vivo oni decidas ĉi tie surtere!
Ni kristanoj jam en ĉi tiu vivo strebas vivi tiel, ke nin la morto ne surprizu. Ekzistas malnova proverbo, kiu sen-ĉese sin verigas: „Kiel homo vivas, tiel li ankaŭ mortas.“
Kia estas la kristana respondo al tiu ĉi surtera pas-emo, kiu trafas ĉiun homon? Ĉu ekzistas plua vivo post la morto? Tio estas vere fundamenta kaj plej grava demando en la vivo de ĉiu homo. Tio estas ekzistenciala demando en la ĝusta vortsenco. Ĝi koncernas nin ĉiujn.
Nia kredo jesas pluan vivon de la animo post la morto, kaj ĝi ja eĉ havas certan esperon por korpo: ĝi resu-rektos en la lasta tago, kiam Kristo denove venos en la gloro. La kredo je Jesuo Kristo al ni fine donas ĝojigan cer-tecon, ke ni ne estas eldonitaj senhelpe al la korpa morto, kvazaŭ ĝi estus ununura kaj lasta, kiun ni devus atendi en la fino de nia surtera vivo.
En kredkonfeso ni ja diras: „Mi kredas je… la komu-numo de la sanktuloj… la releviĝo de la mortintoj, kaj la vivo eterna“. Je la komunumo de la sanktuloj, al kiu ankaŭ ni estas alvokitaj! Kiam ni principe novembre rememoras niajn mortintojn, tiam estas fido je komunumo de la sankt-uloj ankaŭ por ni konsolo. Morto ne estas fino, sed komen-co de la propra vivo kaj ni foje ekvidos ĉiujn niajn gekar-ulojn en la ĉielo.
Sur tiu ĉi fono ni perdas ĉiun timon antaŭ la morto. La morto ne estas timigilo aŭ skeletulo kun falĉilo. El la kredo ni scias: La morto ne estas fino, sed la nova kaj bel-ega komenco. Niaj karaj mortintoj ne forlasis nin porĉiame, sed ili iris hejmen – hejmen al Dio.
Kompreneble, ke tiu ĉi espero ne forigos malĝojon kaj la doloro ne estos pli malgranda, sed ni ĝin kun tiu ĉi certeco pli facile trapasos.
Ni funebras kaj malĝojas, sed malgraŭ tio ni povas ankaŭ iom ĝoji pri niaj karaj mortintoj. Ilia surtera pilgrimo kiu ofte estis signita per malsano kaj sufero, finiĝis. Ili estas ĉe Dio, kiu donas al ili merititan pacon kaj eternan feliĉon. Aŭ kiel tion esprimis sankta apostolo Johano: „Li forviŝos ĉiun larmon el iliaj okuloj; kaj la morto jam ne ek-zistos; ne plu ekzistos funebro, nek plorado, nek doloro; la unuaj aferoj forpasis.“ (Apo 21,4).
(DIO BENU 2020/2, p.14)
_______________________________________________________________________________
Ĉiutage Dio skribas novajn vortojn en la libro de via vivo.