Numero 132 – printempo 2021
La misia PATRO NIA
Patro nia Patro de ĉiuj, Patro de malriĉaj vjet-namaj orfoj, Patro de negroj tenataj en rasismaj malliber-ejoj.
Kiu estas en la ĉielo kune kun sanktuloj el ĉiuj nacioj de la tero; de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro ilia sango por Vi estis verŝata.
Sanktigata estu via nomo en la tuta mondo: sub la suno de tropiko, en malaja ĝangalo, en baziliko al sta Petro, en afrika arbara kapeleto, kies murojn oni faris el argilo.
Venu via regno al negroj de Centr-Afriko, al insul-anoj de malproksima Pacifika Oceano, al japanaj industriaj urboj, ĉien kie Vi ne estas konata.
Fariĝu via volo en malproksima terdistrikto, en ĉiuj kvin kontinentoj, en ĉiu familio, en ĉiu homa vivo, ankaŭ en la mia.
Kiel en la ĉielo al kiu sopiras ĉiuj homoj, malgraŭ ke al ili oni konstante ripetas: via paradizo estas la tero.
Nian panon ĉiutagan donu al milionoj da malsat-antaj hindoj, afrikanoj. Sinjoro, helpu al milionoj da tiuj, kiuj havas nur unu manĝon, mizeran manĝon unufoje por 24 horoj. Ni petas Vin ankaŭ pri la ĉiela pano, kiun Vi alportis al ni – via korpo kaj sango, Sinjoro. Ĝin soifas la animoj de ĉiuj homoj. Sole Vi povas ilian malsaton satigi.
Pardonu al ni niajn ŝuldojn al ni eŭropanoj, kiuj konkeris la mondon, sed ankaŭ faris al ĝi maljustaĵojn. Iuj el ni aprezis pipron, oron kaj eburon pli ol animojn.
Kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj ni, kiuj eble neniam preĝis por la alia, por ke lumo en li ekbrilu, kiuj eble neniam havis bonan vorton, kiu stimulus al fido.
Ne konduku nin en tenton de dubo: ke rikolto matura, kaj tiom terure estas granda, sed da laboristoj tiom malmulte. Sinjoro, sendu laboristojn al via vitejo.
Liberigu nin de la malbono liberigu de pekokul-po, kiu pezas sur mi kaj sur ĉiuj: liberigu nin de la potenco de satano. Subtenadu vian eklezion en miloj da malfaciloj. Helpu al mi ne malŝpari altvaloran tempon de la hodiaŭa tago. Kiel Vi donis taskon, donu ankaŭ ĝian plenumon.
Amen mi dezirus, Sinjoro, ke tiel fariĝu. Mi dezi-ras helpi, ke via regno al ni venu, al ni kaj al ĉiuj en la tuta mondo. Jes, Sinjoro, tiel estu.