Numero 133 – somero 2021

La mielkuka urbo

La urbo Toruń estas konata en Pollando kaj en la mondo ne nur pro tio, ke Nikolao Kopernik naskiĝis ĉi tie(19.02.1473), sed ankaŭ pro specifaj, tre bongustaj mielkukoj. Oni produkt-tadis mielkukojn en Toruń almenaŭ ekde fino de la dekkvara jarcento. Eminenta saporo, spica aromo kaj ankaŭ bela aspekto diversforma, kaŭzis, ke ili famiĝis en la tuta Eŭropo kaj ekstere. Turistoj volonte aĉetas ilin kaj la kukoj estas eksportataj ankaŭ al Usono, Aŭstralio, Azio. Ĉio tio kaŭzis, ke Toruń fariĝis miel-kuka ĉefurbo de la mondo.

 

Favora lokalizo de Toruń inter vastaj mieldonaj terito-rioj, intensa komerco laŭ gravaj vojoj helpis la evoluon de metioj kaj ankaŭ mielkukan produktadon. La kukoj nun estas vendataj ĉie, kaj en Toruń en vendejoj ĉe ĉiuj pli gravaj stratoj. Post jaroj oni fondis en Toruń Muzeon de Torunaj Mielkukoj. Interne de la konstruaĵo oni kreis nekutiman atrakcion, kiu allogas vizitantojn. Gastoj de la Muzeo povas ne nur vidi mal-novajn ilojn por elfarado de kukoj (maŝinojn, fornojn, ilojn), sed ankaŭ provi utiligadon de tiuj.

 

Gvidantoj informas pri ĉio ligita kun la historio de kukoj kaj pri la produktado, ankaŭ nuntempa. En la produktejo vizit-antoj rajtas ankaŭ mem partopreni preparlaboradon. La plej fama nomo de mielkuko estas „Katarzynka” (Katarineto).Ĉiuj kukoj estas gustumeblaj en la produktejo.

 

Okaze de diversaj Esperanto-renkontoj, simpozioj, ankaŭ esperantistoj kontribuas al vastigado de scio pri torunaj miel-kukoj. La Muzeo volonte aranĝas specialajn lecionojn pri la elfarado de kukoj. Ĉiu partoprenanto ĝuas mem fari ĉion kaj jam pretan kaj bakitan kukon rajtas havigi. Tia procedo estas agrabla, atrakcia kaj certe restas longe en la memoro. La Muzeo zorgas pri ĉiama informado pri la kukoj kaj pri la Muzeo. Aperas belaspektaj info-prospektoj kaj ankaŭ informoj en amas-komunikiloj.

Al ĉiuj vizitontoj de la urbo Toruń, ĝiaj loĝantoj kore deziras ĝojplenan bonvenon kaj … bonan apetiton!

 

Prilaboris Romuald Skaliński, Toruń

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony