Numero 129 – somero 2020

La inferaj pordegoj ne venkis ĝin

Kiam dum interparoloj kun sacerdotoj (ankaŭ kun ekleziaj hierarkoj)  mi tuŝas la temon pri la krizo de kredo en la nuntempa mondo, kutime falas la trankviliga formulo  (la parafrazo de la vortoj de Kristo): „Dum dumil jaroj la pordegoj de la infero ne venkis Eklezion! Nun ili ankaŭ ne sukcesos…” Ĉu vere? Jesuo direktis sian mesaĝon al Petro, kiu – ĉar mem frotiĝis al la miraklo de Resurekto – estiĝis la roko de kredo, la solida fundamento de la daŭranta ĝis nun eklezia institucio.

Tamen la lastaj jaroj ne agordas tro optimisme: la drasta malaltiĝo de vokiĝoj kaj laikigo de la ĉiutaga vivo terure progresas. Falas lastaj bastionoj de kristanismo sur la Malnova Kontinento (kazuo de Italio, Hispanio, Irlando kaj aliaj), kaj tiel nomata nova malfermo (Amazonio?) pli ten-dencas al idolkulto ol al Dekalogo. Necesas do starigi al si mem la demandon: ĉu estas ebla la ekzistado de la mondo sen nia religio? Certe jes. Dum centoj da jaroj funkciis ja  la paganaj kulturoj: la greka, la romia, la persa. Estiĝis la ŝtatoj de Inkoj kaj Majoj, elkreskis la imperio de Ĉinio, Azion kaj Eŭropon ekdominis la imperio de Ĝingis-Ĥan, ekestis forte la turka sultanejo. Rompante ĉiujn dek ordo-nojn, provadis konkeri la mondon la sendia ruĝa bolŝevio. Kaj same la genocida, bruna Tria Regno. Sed nur la unika, apogita sur bono kaj ordiganta la rilatojn inter ni Dekalogo kreis la supernacian komunumon, kiu laŭprincipe gardis la rajtojn de pli malfortaj (virinoj, infanoj, olduloj, handikap-uloj kaj similaj). Kaj ĝuste tio diferencigis homojn disde bestoj!

La foriro disde ĉi tiu universala “kodo de homeco”  venigas kutime hekatombon kaj falon de la civilizacio. Nun bonsortuloj, kiuj havis la feliĉon naskiĝi, instigas al legal-izo de abortigo. Junaj kaj fortaj postulas eŭtanazion de mal-fortuloj kaj maljunuloj. La cedantaj al sia voluptemo postu-

las la depravacion de senkulpaj kaj sendefendaj infanoj. Ne faru al proksimulo tion, kio por vi malagrablas, la farita malbono revenas. Kaj punos ĉiujn. Kiel en Sodomo kaj Gomoro…

Lech Makowiecki     

El la semajnrevuo: SIECI,18-24.11.2019, paĝo 107.

Elpoligis : Stanisław Śmigielski

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony