Numero 128 – printempo 2020
La heredaĵo de la Jarmila Primaso
La felietono direkte al reala mondo
La decido de la Sankta Seĝo pri la beatigo de la Sac. Kardinalo Stefano WYSZYŃSKI tio estas por poloj kaj por la Katolika Eklezio en Pollando la sciigo tre grava. Ekestas la demando, kion per tiu decido volas diri la Providenco al gepoloj, kaj precipe al la polaj ekleziaj paŝtistoj? La figuro de la Primaso Wyszyński estas simbolo de la malcedema batalo kun la komunisma infekto. La Primaso komprenis, ke tiu batalo havas strikte spiritan dimension. La intenco de la komunistoj, por forŝiri la Nacion disde Dio, estiĝas la mortiga minaco. La tuta pola miljara heredaĵo unumomente povus ruiniĝi.
La batalo por la pola animo estis ligita kun la gran-dega suferado, kiun devis surpreni la Primaso. Tio estis la suferado ligita kun persekutado de katolikaro, kaj ankaŭ kun Lia trijara malliberigo. La Primaso de la Jarmilo estas do la figuro nefleksebla, la homo, kiu ne kurbiĝis antaŭ la premo kaj savis la sendependecon de la Eklezio. En la momento de la plej grandaj persekutoj, en la jaro 1957 Li komencis la Grandan Novenon por la Jarmilo de la Nupto de Polujo, pripensitan kiel la granda nacia religia rekolekto. Reakiri la animon de la Nacio infektita per la materiisma ideologio – jen la celo de tiu naŭjara religia rekolekto. La tuta animzorga peno estis strikte ligita kun la maria kulto (Helmontaj Ĵuroj de la Nacio, la pilgrimado de la kopiaĵo de la Helmonta Bildo), ĉe plena estimado de la pola religia tradicio. La solenaĵoj de la Jarmilo en la jaro 1966 estis granda sukceso de la Primaso. Sed tiu sukceso estis pagita per granda suferado.
La komunismaj regantoj klopodis misfamigi la polan princon de la Eklezio. Oni riproĉadis al Li la ŝtatperfidon (la fama letero de la Pola Episkoparo al la Episkoparo de Germanio), oni akuzadis Lin pri tiel nomata maria herezo (la disvastigado inter la konciliaj patroj de la pretigita fare de ŝtata sekuricpolico (SB) „Memorigaĵo pri iuj aspektoj de la maria kulto en Polujo”). La Kardinalo ĉiuj ĉi atakojn el-tenis. Li ne subiĝis ankaŭ al la persvadoj, por ekiri laŭ la vojo de la teologiaj novaĵoj, kiuj disvastiĝis en la okcidenta Eklezio post la la dua Vatikana Koncilio. La Primaso kon-sekvence estis fidela al la tradicio kaj – oni povas diri – en la jaro 1966 Li venkis la batalon por la animzorga regado.
Tio okazis pli malpli dum la epoko, kiam Okcidento profundiĝis en la novmarksisma revolucio de la jaro 1968. Pollando do fariĝis tiam la oazo kompare kun la revolucia Eŭropo. En Oriento dominadis la bolŝevisma komunismo, en Okcidento disvastiĝadis la novmarksisma kultura revo-lucio. Malgraŭ la eklezia krizo en la okcidenta Eŭropo la Eklezio en Pollando travivadis la veran renesancon. Tio ĝuste ĉe la Primaso Wyszyński, en la spirito de la jarmila renovigo kreskadis Karlo WOJTYŁA. Danke al la Kardi-nalo Wyszyński iĝis ebla la savo de Pollando disde la bol-ŝevisma komunismo, sed pere ankaŭ disde la novmarksi-sma kultura revolucio. Fine al la Primaso Wyszyński multe dankoŝuldas Johano Paŭlo la Dua, kiu iĝis la Paŝtisto de la Universala Eklezio.
La beatigo de Kardinalo Stefano Wyszyński estas granda signo por la nuntempa Eklezio en Pollando. Tio ŝajnas esti iu granda vojmontrilo por la paŝtistoj de la pola Eklezio, kiuj havas la taskon helpi al kredantoj trairi tra la maro da novmarksisma nihilismo. Dio donu, ke la baldaŭa beatigo de la Primaso Wyszyński estu la fermentilo de la spirita renovigo en Pollando.
Prof. Mieczysław Ryba,
Katolika Universitato Lublina (KUL)
El la taga gazeto: Nasz Dziennik, 5-6 oktobro 2019,
przedostatniastrona@naszdziennik.pl
E-igis: Stanisław Śmigielski