Numero 127 – vintro 2019

La Granda Varsovia Batalo kaj la Mirakla Venko en la 1920-a jaro

Esperantisto el Toruń memorigis

la lastan soldaton de tiu milito!

 

En la jaro 1918 Pollando reakiris sian sendependecon kaj ŝtaton post 123-jara mallibero.

La revolucia registaro de Rusio ne volis toleri la renask-iĝintan, sendependan Pollandon. Pro tio en la 1920-a jaro la revolucia Ruslando vastfronte invadis Pollandon kaj sukcese moviĝis iliaj armeoj ĝis la linio de la riveroj Vistulo, San kaj Wieprz. Tiam, en aŭgusto de la 1920-a jaro, la ĉefkomandanto de la tuta defendo Jozefo Piłsudski ordonis krei tri frontojn.

La nordan fronton gvidis generalo Jozefo Haller, la mezan gvidis generalo E. Rydz-Śmigły kaj la sudan generalo W. Iwaszkiewicz. Ekfunkciis ankaŭ sekuriga, speciala armeo sub la komando de generalo W. Sikorski. La kontraŭofensivo komenciĝis la 13-an de aŭgusto kaj daŭris ĝis la 16-a de aŭgu-sto. Rezulte de la akraj, sangoplenaj bataloj, parto de rusaj armeoj estis detruita kaj aliaj partoj fuĝis al Prusio kaj al orien-taj teritorioj post la riveron Njemeno.

Granda heroo de poloj iĝis katolika armea pastro Ignaco Skorupka, kiu kun la krucifikso enmane volontigis polajn solda-tojn al senkompromisa defenda batalado. Li perdis sian vivon sur la batalkampo. Batalis ne nur regula soldataro, sed ankaŭ volontulaj gestudentoj kaj gelernantoj.

La 15-an de aŭgusto okazis turnopunkto en la bataloj. La bolŝevikaj soldatoj komencis fuĝi tutfronte. Laŭ depozicioj de iuj rusaj militkaptitoj, ili vidis sur la ĉielo la Sanktan Patrinon, kiu per sia blua mantelo ŝirmis polajn defendantojn. Pollando akiris grandan venkon en tiuj bataloj tutfronte. Pli ol sesdek mil rusaj (bolŝevikaj) soldatoj iĝis militkaptitoj. Tiam oni plurfoje ripetadis, ke la Sankta Patrino savis Pollandon kaj samtempe la tutan okcidentan Eŭropon. La Varsovian defendan batalon kaj ĉefe la venkon, homoj nomis kaj plu nomas „La Miraklo ĉe la Vistulo”.

Okazis, ke unu esperantisto s-ano Arek Namolny verkis libreton pri la lasta soldato de tiu defenda milito, pri Jozefo Kowalski, kiu vivis eĉ preskaŭ 114 jarojn. En siaj lastaj jaroj li ricevis honore rangon de kapitano kaj ankaŭ ricevis honorigan sabron de la Prezidento de Pollando. La soldato forpasis en la 2013-a jaro kaj la libreto aperis samjare eldonita de Publisher’s Edition. Ĝi troviĝas en pluraj, gravaj polaj bibliotekoj.

 

Prilab.: Kamil Bornak

 

Fontoj: ● Bartnik J. ks., Starożyńska E., „Matka Boża Łaskawa a

Cud nad Wisłą”, Wyd. Sióstr Loretanek, Warszawa 2011.

  • Namolny A., „Ostatni uczestnik Cudu nad Wisłą”,

Publisher’s Edition, 2013.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony