Numero 133 – somero 2021
La espero por renaskiĝo
La interparolo kun Prof. Grzegorz Kucharczyk, la aŭtoro de la libro „Katedra i uniwersytet. O kryzysie i nadziei chrześcijańskiej cywilizacji” (Katedralo kaj univer-sitato. Pri la krizo kaj la espero de la kristana civilizacio).
>>En via plej nova libro Vi Sinjoro Profesoro deĉi-fras la signojn de la tempo. Unu el ili estas la disŝiro de la simbiozo de kredo kaj racio, t.e. de la titola „katedralo kaj universitato”?
– Jes. Uzante la vortojn de Benedikto la Deksesa, la komenco de la krizo de nia civilizacio estis la foriro disde “feliĉaj sintezoj” kaj transiro al “falsaj dikotomioj”, falsa kontraŭstarigo de la kredo al la racio ĉu la vero al libereco.
>>Ĉu ĉe la bazo de la atako al la pilastroj de christi-anitas kuŝas nur orgojlo de ideologoj?
– La orgojlo de ideologoj, opinio, ke ni povas “ko-menci la mondon denove”, estas ĉi tie certege la efektiva faktoro. Tamen ĉe la radiko estas la kredokrizo (katedralo), kiu tiras post si la krizon de racio, ĉu – kiel en nia tempo – la krizon de la sana prudento.
>>La komunumo de la Eklezio neunufoje luktis kun la krizo de la kredo. Ĉu ni havas la elprovitajn savrime-dojn?
– Pri tiu plej grava rememorigis komence de sia pontifikado Sankta Johano Paŭlo la Dua, vokante: “Mal-fermu la pordojn al Kristo”. En la encikliko „Fides et ratio” en la jaro 1998 li donis la ĉeneron, kiu povas nin “haltigi” en la periodo de tumulto: la metafizikan filozofion, kon-struitan sur ĝi la sanan teologion. Ĝi ebligas ĝuste formi sacerdotojn, kiuj danke al tio povas gvidi la efikan anim-zorgadon. Kaj el tio profitas la laikaj fideluloj, kaj finfine ankaŭ la politika materio formata per la balotdecidoj de milionoj da homoj, en tio homoj kredantaj.
>>Vi indikas, ke Pollando povas ludi la precipan rolon en la savo de la kristana civilizacio.
– Ni substreku la vorton “povas”. Nenio estas fakte determinita kaj nenio estas donita unufoje por ĉiam. Kiel fragila estas nia kristana heredaĵo, ni povis konvinkiĝi aŭtune de la pasinta jaro, kiam okazis la regula sturmo al preĝejoj, kaj sub adreso de la civilizacio, kiun alportis al niaj teroj la Eklezio, faladis la plej malbonaj vulgarismoj. Sed se ni malfermos la pordojn de niaj katedraloj kaj uni-versitatoj al Kristo – „La Kaŭzinto de la eŭropa spirito” (la vortoj de Sankta Johano Paŭlo la Dua eldiritaj pri la Savanto en Pollando en la jaro 1991) – la espero por la renaskiĝo estas reala. Espero ne estas la facila optimismo. Espero estas la virto, al kiu (kiel al ĉiu virto) oni devas sin ekzerci, ne sen peno. Parafrazante tamen la vortojn de nia Sankta Patro: ni ne deziru la civilizacion, kiu nin nenion kostas.
>>Dankon por la interparolo.
Małgorzata Rutkowska
La libro estas mendebla
ĉe: zamowienia@naszdziennik.pl
El: Taggazeto Nasz Dziennik, Nasz Magazyn, sabato-
dimanĉo, 13-14 de marto 2021, paĝo M8.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski