La Eklezio dekomence honoris la memoron pri la mortintoj kaj oferis al ili helpon, kaj precipe la eŭkaristian Oferon, por ke post puriĝo ili povu aliri al la feliĉiga vizio de Dio. La Eklezio rekomendas ankaŭ almozon, indulgen-cojn kaj pentajn farojn por la mortintoj: “Ni prezentu al ili helpon kaj ni memoru pri ili. Se la filoj de Ijobo estis pur-igitaj per la ofero de ilia patro, kial ni devintus dubi, ke niaj oferoj por la mortintoj alportos al ili ian konsolon? Ni ne hezitu porti helpon al tiuj, kiuj foriris kaj ni oferu por ili niajn preĝojn”. (KKE 1032).