Numero 131 – vintro 2020
La dekalogo por la batalo kontraŭ falsnovaĵoj
- Novaĵo rilatas al faktoj, ne al opinioj.
Opinioj estas kutime la interpretoj de faktoj.
- Ne sufiĉas posedi opiniojn. Por la pritakso de
situacio oni devas ankaŭ instali pensadon.
- Apogu vin ne sur unu,
sed laŭeble sur multaj fontoj.
- La noteto sur la socia platformo
tio ne ĉiam estas la fidinda fonto.
- Se vi ne identigas fonton, ne ripetu novaĵon.
- Se novaĵo ŝajnas al vi neprobabla,
tiam certe tiel estas.
- Se vi havas dubojn fronte al novaĵo,
tiam des pli grava estas ĝia verigado.
- Memoru, ke la limo inter vero kaj falsaĵo
estas tre maldika. Tio iufoje nur unu vorto.
- Memoru, ke politiko konsistas
preskaŭ ekskluzive el malvero.
- Antaŭ ol vi esprimos vian opinion, trifoje ekpensu.
El: Semajnrevuo Gość Niedzielny, la 2-a de aŭgusto 2020, paĝo 32
bogumil.lozinski@gosc.pl
www.gosc.pl
Stanisław Śmigielski
___________________________________________________________________________________
Penso por hodiaŭ:
– Ne ĉagreniĝu, ke la Eklezio falos,
ke denove pekulo fosetas truon en ĉielo.
– Magistro, doktoro, naivulo!
Ne ĉagreniĝu pri Dio, sed pri vi mem.
Sac. Johano Tvardovski