Numero 135 – vintro 2021
La antaŭedziĝa kunvivado
Unu el karakterizaj fenomenoj de nia tempo estas la kresko de antaŭedziĝaj kontaktoj, kiujn en multaj medioj oni opinias kiel afero ‘normala’. La nuntempa junularo ne vidas motivojn, kiuj motivus la sencon de antaŭedziĝa ĉasteco. Disvastiĝas la konvinko, ke antaŭ geedziĝo necesas interko-natiĝi sur ĉiaj ebenoj de la vivo. Kaj ĉi tie ni ekstaras fronte al la principa demando: ĉu abstino aŭ libereco en la antaŭ-edziĝaj kontaktoj?
*
“La Eklezio starigas la principon, ke nur la geedziĝo donas la rajton al la seksa kunvivado. Surbaze de la katolika moraleco oni opinias, ke la virgeco estas la plej altvalora donaco, kiun povas reci-proke prezenti al si post la geedziĝo viro kaj virino. Tutplene mi ak-ceptas ĉi tiun opinion. Mi ne komprenas nur, kial ĉi tiu donaco estus devaluiĝinta, se prezentata estas antaŭ la geedziĝo?”
*
„Mi sciis, ke li ne estas knabo por mi, ĉar en lia vivo estis jam multaj knabinoj kaj de ĉiuj li postulis la samon. Malgraŭ tio mi iradis kun li al promenadoj, al kinejo, al renkontoj kun amikoj. Iun tagon tute senkaŝe mi diris la veron al li: vi plaĉas al mi, sed mi malfidas al vi. Mian virgecon mi decidis fordoni sole al tiu viro, kiu edziĝos al mi. Kelkajn tagojn post ĉi tiu interparolo li deklaris al mi sian amon. Li diris, ke estas decidiĝinta atendi ĝis la geedziĝo. Ĉu mi povas al li kon-fidi?”
*
“Ni konas nin de plilonga tempo. Ni decidis konservi tutplene la antaŭedziĝan abstinon. Mi estimas mian knabon por tio, ke li neniam postulis de mi la ‘pruvon de amo’.
Lastatempe ĉio abrupte ŝanĝiĝis. Li diris al mi, ke ni pensas pri la geedziĝo kaj tial ni devas ekkoni nin tutplene…
Mi malakceptis la proponon. Mi opinias simple, ke la elekto, kiun ni konscie faris, plu min devontigas. Estas al mi tamen treege malagrable, ke en iu momento ni mem kreas al ni malfacilaĵojn, kiujn ni ne kapablas supervenki. Kial tio ĉio? Kial ni estas tiel ‘malgrandaj’ homoj? Kial ni ne kapablas finrealigi difinitajn valorojn? Ĉiam mi estis certa ni …”
*
Necesas signi, ke ekzistas la principa diferenco inter la antaŭedzeca kunvivado en plej larĝa senco de la vorto, kaj la antaŭedziĝa kunvivado. En la unua kazo temas pri ajna seksa kontakto antaŭ geedziĝo, kiu tiras post si neniajn devontigojn koncerne la komunan vivon, sed en la dua kazo viro kaj virino havas en perspektivo la geedziĝon, kiu tiras post si ĉiujn konsekvencojn religiajn kaj sociajn. Geedziĝo estas principe la leĝa akto, kiu devontigas viron kaj virinon al komuna vivo, altrudas sur ilin certajn devojn kaj donas difinitajn rajtojn. Estas ekster ĉia dubo, ke ĉe la bazo de ĉiu geedziĝo devus troviĝi la amo, kies esencon konsistigas la deziro pri feliĉigo de alia homo.
Vi certe pravigos min, ke la celo de antaŭedzecaj kon-taktoj en plej larĝa senco de la vorto estas ĉiam la serĉado de seksa plezuro. Malfacile estas parole pri la amo, se oni ŝan-ĝas partnerojn kiel gantojn, se oni ne volas surpreni sindevi-gojn fronte al aliuloj, se oni traktas homon kiel ‘aĵon’, kiu liveras plezuron. En ĉi kunteksto la sekskuniĝo estas espri-mo de la propra egoismo, pruvo pri la persona nematureco, manko de sentiveco pri la transcenda digno de homo. Do ne mirige, ke la morala pritakso de la seksaj antaŭedzecaj kon-taktoj estas decideme negativa. En la homa realeco la seks-umo devas esti subordigita al la amo, kiu kunigas viron kaj virinon sur la spirita ebeno.
La homo, kiel estulo libera kaj respondeca pri sia agado, devus konscie realigi la seksajn eblojn, kiuj determi-nataj estas per aparteneco al difinita sekso. La sekskuniĝo devas esti esprimo de la profunda unueco inter viro kaj virino, signo de la intima kontakto, enkorpigo de la amo, kiu deziras esprimiĝi en la ‘lingvo de korpoj’. Ankaŭ pro tiu kaŭzo la decido pri komenco de la seksa kunvivado postulas maturan motivadon kaj plenumon de multaj elementaj kon-diĉoj. Necesas konsideri la maturecon fizikan, psikan kaj personan. Ĉiuj estas konsentaj pri tio, ke en la momento de geedziĝo la du personoj donas al si reciproke la rajton je propra korpo.
Rimarku, ke la sekskuniĝo devas esti la esprimo de amo, la signo de unueco kaj la intima komunikado inter ‘mi’ kaj ‘vi’. La amo postulas sindevigon al tutplena sin fordono sur ĉiuj ebenoj de la vivo. Ne estas plena komuneco inter-persona sen stabileco de la ligo. Krom tio la aŭtentika amo de viro kaj virino el sia naturo malfermita estas al infano, kiu enkorpigas ilian amon por ĉiam. Malfacile estas paroli pri la unueco antaŭ geedziĝo. Do ne mirige, ke antaŭ geedz-iĝo la sekskuniĝo perdas sian esencan signifon: ĝi ne estas esprimo de la profunda interpersona komuneco. Sole la ge-edziĝo, kiu estas sindevigo favore al alia persono, donas la ĝustan signifon al la seksaj kontaktoj.
Ĉiu sekskuniĝo povas esti utiligata ‘por’ aŭ ‘kontraŭ’ homo. Tio dependas antaŭ ĉio de la intenco de konkreta per-sono, de la agadomotivoj, de la interna matureco. Sur la bio-logia ebeno malfacile estas pruvi, ke sole la geedziĝo donas la rajton je seksa kunvivado. Necesas tamen memori pri tio, ke la homo ne povas esti venigita tute al biologiaj kategorioj. La digneco de homa persono postulas, ke ĉiu sekskuniĝo estu esprimo de la aŭtentika amo inter viro kaj virino, signo de la profunda unueco kaj komunikado de la plej intimaj sentoj inter ‘mi’ kaj ‘vi’.
La sekskuniĝo, kiu en la homa realo devas esti espri-mo de la profunda spirita unuiĝo inter viro kaj virino, perdas sian personisman karakteron, se la seksan kunvivadon oni entreprenas ekster geedzeco. Sole la geedzeco, kiu estas persona komuneco apogita sur la amo, donas al viro kaj virino la rajton je seksa kunvivado. Necesas tamen signi, ke en la katolika Eklezio la geedziĝo estas levita al la digno de sakramento. Tio signifas, ke la kristanoj povas komenci la seksan kunvivadon nur post la sakramenta geedziĝo. La katolika etiko negative pritaksas la antaŭedziĝajn seksajn kontaktojn.
Rimarku, ke ĉi tiu principo havas signifon sole por tiuj, kiuj deziras subordigi la valoron de seksumo al la vera amo kaj penas vivi laŭ la spirito de la Evangelio. La sekseco estas alvoko al renkontiĝo. La viro trovas kompletigon en virino, kaj inverse: la virino en la viro. La principa renkonto inter ‘mi’ kaj ‘vi’ efektiviĝas sur la spirita ebeno en la amo, kies esprimo estas la sekskuniĝo. La amo devas antaŭigi la seksan kunvivadon. La kristanoj opinias, ke la amo inter viro kaj virino devus esti solene promesata al si reciproke en la ĉeesto de Kristo, kun kiu ni estas ligitaj en pli specifa mani-ero pere de la sakramento de bapto. Do ne mirige, ke la decida argumento por la antaŭedziĝa ĉasteco estas la krist-ana honesteco, la deziro pri kompletigo de homeca mezuro laŭ la modelo de Kristo, la decidema volo realigadi la amon ‘pli fortan ol morto kaj etendiĝantan trans tombon’.
Vi certe pravigos min, ke la reciproka solena promeso pri amo en ĉeesto de Dio estas la kriterio de ĝia aŭtentikeco. Ni estas kreitaj el amo kaj al amo. La amo estas ne nur la plej granda valoro en la homa vivo, sed ankaŭ la plej alt-valora donaco de Dio. Ni ne estus kapablaj por la amo, se pli frue ni ne estus amataj de Dio. La gefianĉeco estas provo-tempo. En ĉi tempo sekvas malrapida malfermiĝo de ‘mi’ al ‘vi’, komenciĝas la procezo de maturiĝado en la amo, met-iĝas la fundamento sub estonta komunumo. La amo estas ne nur prenado de aliuloj, sed antaŭ ĉio la kapablo de sindediĉo al aliuloj, rezigno pri propraj bezonoj, fordono ion el si mem. En ĉi kunteksto ĉiu sindeteno de la sekskuniĝo en la tampo de gefianĉeco estas ĝuste ‘pruvo pri amo’, kriterio de spirita forto, signo de interna matureco.
Viro kaj virino, antaŭ ol ili komencos la seksan kunvi-vadon, deziras konfesi al si reciproke la amon en ĉeesto de Dio. La antaŭedziĝa abstino devas esti la pruvo, ke ili al-kreskis al realigado de la aŭtentika amo, ke ili veriĝis en la provo-tempo, ke ili estas indaj je konfido. Tio ankaŭ signifas ke ili volas formi sian amon laŭ modelo de la amo, per kiu Kristo amis la Eklezion. Renkonte al tiuj intencoj kaj deziroj eliras Kristo kun sia graco, kiu firmigas la feblajn fortojn de la homo.
Ĉi tiu amo, konsistiganta la bazon de la matrimonia sakramento, donas la rajton je seksa kunvivado.
Ankoraŭ unu momento: la homo el sia naturo alvokita estas por malfermiĝo al aliuloj en amo. La amo estas alvoko, al kiu oni devas respondi. La sekseco havas ankaŭ la socian dimension: neprofitema servo fronte al vivo. La ekzisto de la homa gento dependigita estas de la kunagado de homo kun Dio en la verko de transdonado de la vivo. La signado per sekso starigas antaŭ homo iun difinitan taskon realigotan, devontigon al engaĝiĝo. La geedziĝo estas respondo al la Dia alvoko, entrepreno de misio, sindevigo favore al la homa gento. En ĉi kunteksto la homa sekseco atingas sian ĝustan signifon: malfermas la homon al ‘vi’, al socio kaj al Dio.
Atentu la fakton, ke la principo de la antaŭedziĝa abs-tino elkondukita estas el la kristana nocio de amo. La apliko de ĝi en la vivo postulas de la konkreta homo la spiritan maturecon, la senton de respondeco por aliuloj kaj la respek-ton de la homa digno de partnero. La problemo de la antaŭ-edzeca abstino ne estas problemo de limigoj kaj malper-mesoj, sed problemo de maturiĝado al la amo, kiu estas pli forta ol morto kaj etendiĝas trans tombon.
La principa trajto de la amo de viro kaj virino en la kristana kompreno estas ĝia rialto al Kristo. La kristano sur-baze de la sakramento de bapto alvokita estas al sankteco, al vivo en la amikeco kun Dio, al savo. La geedzeco, kiu estas spirita komuneco apogita sur la amo, ebligas al homo ne nur realigadi sin mem en ‘vi’, sed devontigas viron kaj virinon al la reciproka helpado al si en kompletigo de la homeca mezuro laŭ la modelo de Kristo. En la geedzeco ‘mi’ kaj ‘vi’ komune respondas al la Dia alvoko. La homo, ĉar estas ‘en-korpigita spirito’, esprimas sian internan misteron pere de la korpo, kiu ebligas al ni la realigadon de sankteco. Ni povas ekzisti sole en la korpo kaj pere de la korpo. La aŭtentika amo inter viro kaj virino postulas, ke ili reciproke estimu sian korpon, kiu estas “templo de la Sankta Spirito”.
La homo devas finrealigi sin mem en la libereco, en la amo kaj en la vero. Antaŭ ĉiu el ni estas malfermitaj multaj ebloj. La kristanoj solvas la misteron de homo en la mistero de Dio. En ĉi perspektivo nia vivo akiras novan dimension: la eblon de unuiĝo kun Dio tra la amo. La savo estas ĉiam verko de la graco, kiu ne neniigas la naturon, sed sur ĝi kon-struas. Ĉiu sekskuniĝo inter viro kaj virino, kiu ‘realigas’ la amon, devas esti ago plene respondeca, homeca kaj konside-ranta la transcendentan dignon de la homa persono.
Sac. Henriko Łuczak
[Maturiĝado al amo, p. 120; tr. SP]