Numero 133 – somero 2021

Kroneto al la Dia Mizerikordo

Preĝota sur la ordinara rozario

 

En la nomo de la Patro kaj de la Filo, kaj de la Sankta Spirito. Amen.

Komence (starante):

 

Patro nia, kiu estas en la ĉielo, * sanktigata estu via nomo. * Venu via regno. * Fariĝu via volo, kiel en la ĉielo, tiel ankaŭ sur la tero. * Nian panon ĉiutagan donu al ni hodiaŭ * kaj pardonu al ni niajn ŝuldojn, kiel ankaŭ ni pardonas al niaj ŝuldantoj. * Kaj ne konduku nin en tenton, * sed liberigu nin de la malbono. * Amen.

 

Saluton, Maria, gracoplena, * la Sinjoro estas kun Vi. * Benata Vi estas inter la virinoj * kaj benata estas la frukto de via sino, Jesuo. * Sankta Maria, Dipatrino, * preĝu por ni pekuloj * nun kaj en la horo de nia morto. Amen.

 

Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova, * la Kreinto de la ĉielo kaj de la tero; * kaj je Jesuo Kristo, * lia ununura Filo, nia Sinjoro, * koncipita per la Sankta Spirito, * naskita el Maria la Virgulino, * suferinta sub Poncio Pilato, * krucumita, mortinta kaj entombigita, * sobirinta en la regnon de la morto. * La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj, * supreniris al la ĉielo, * sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova, * de kie Li venos, * por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. * Mi kredas je la Sankta Spirito, * la sankta katolika Eklezio, * la komuno de la sanktuloj, * la pardono de la pekoj, * la releviĝo de la mortintoj, * kaj la vivo eterna. Amen.

Sur la grandaj bidoj de la rozario (genuante):

 

Patro eterna, mi oferas al Vi la Korpon kaj Sangon, Animon kaj Diecon de via amata Filo kaj nia Sinjoro Jesuo Kristo, * por pent-ofero pro pekoj niaj kaj de la tuta mondo.

Sur la etaj bidoj de la rozario (10-foje):

 

Pro lia dolora pasiono * estu mizerikorda al ni kaj al la tuta mondo.

Fine (3-foje):

 

Sankta Dio, Sankta Forta, Sankta Nemortebla, *

kompatu nin kaj la tutan mondon.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODSZEDŁ DO PANA we wrześniu 2023: Tadeusz Sas; Wieczne odpoczywanie racz Mu dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony