Numero 130 – aŭtuno 2020
Kristanismo kaj epidemioj
Felietono sojle al espero
Mi komencos de tre ĝenerala meditado – kio estas grava en nia pensado pri la mondo? Honesteco, kiu estas kapabla rekoni veron.
Mi alvokas tiun simplan penson, eble rekte banalan, por redoni la estimon al Profesoro Radney Stark, la usona sociologo kaj agnostikulo.
La usona sociologo taksas, ke en la jaro 40 post naskiĝo de Kristo estis ne pli ol 1000 kristanoj en la mondo. Ba, tiu situacio ne ŝanĝiĝadis komence radikale, se oni kredu al Origeno, kiu skribis, ke ĉe la mezo de la tria jarcento kristanoj konsistigis „nur kelkan” loĝantaron. Kaj jen subite, komence de la kvara jarcento, kristanoj estiĝis tiel multnombraj, ke la romia imperiestro Konstanteno opiniis konvena ĉirkaŭpreni Eklezion per la politika protekto. Denove, la taksaj datumoj, sed tre kredindaj, indikas, ke ekde duono de la tria jarcento la krist-anismo kreskis en fenomena rapideco je 40 procentoj en tag-deko. Konsekvence ĝis la jaro 350 en la Romia Imperio vivis 33 milionoj da kristanoj, el la inkluziva loĝantaro 60 milionoj.
Stark demandas en la titolo de sia publikaĵo: „Kiamaniere la negranda kaj neklara mesianisma movado en la periferioj de Romia Imperio forpuŝis la klasikan paganismon kaj fariĝis la dominanta religio de la okcidenta civilizacio?”
Respondo povas ŝoki. Ĉar laŭ la usona esploristo, unu el la faktoroj de tiu eksponenta kresko estis la reago de kristanoj je la detruaj epidemioj, kiuj dezertigis la Romian Imperion.
Jen, kiam ekzemple iutage 5000 homoj mortis nur en Romo, kaj paganaj pastroj, kuracistoj kaj estroj forfuĝis el urboj, forlasante eĉ siajn proksimulojn, tiam kristanoj heroece zorgis pri malsanuloj kaj mortantoj, sciante, ke ili povas infek-tiĝi kaj morti kaŭze de malsano.
Paganoj kondutis tute inverse. Jam komence de epidemio ili forpuŝis suferantojn kaj forkuris de siaj karegaj, forĵetante ilin sur vojojn, antaŭ ol tiuj mortis – tiel priskribadis tiun situ-acion Sankta Dionizo. La interesa, kvankam ja prefere neeks-pluatata ekzemplo estas la sinteno de la famkonata kuracisto Galeno, kiu travivadis la unuan epidemion dum la regado de Marko Aŭrelio. Tiu eminenta kaj fama medicinisto forkuris el Romo kaj rifuĝis en vilaĝa proprieto en Malgrandazio, ĝis la epidemio foriĝis. Eble ĝuste en ĉeesto de tiaj faktoj en la jaro 362 la romia imperiestro Juliano konstatis, ke paganoj devas egaligi al la nivelo de virtoj de kristanoj, ĉar la antaŭnelonga disvolvo de kristanismo estis kaŭzita per ilia “morala karaktero, eĉ se simulata”, kaj per ilia “bonvolemo fronte al fremduloj kaj zorgo pri la tomboj de mortintoj”.
Tre interesa estas tiu analizo de prof. Stark. Indikas li (kiel agnostikulo) tri kaŭzojn, kiuj havis decidan signifon por la dis-volviĝo de kristanismo en la tempo de epidemio. Unue, krist-anismo kontraŭe al paganismo kapablis klarigi la religian gene-zon de malbono kaj montri la vojojn de espero. Due, kristan-ismo transmetis la virton de amo al la socia servado kaj la komunuma solidareco. Trie, kristanismo ofertis la retojn de la socia subteno, kiu estis detruita inter paganoj fare de epidemioj.
La nuntempo estas la komentario al ĉi tiuj analizoj.
Sac. Prof. Paweł BORTKIEWICZ
przedostatniastrona@naszdziennik.pl
El la taga gazeto Nasz Dziennik, 13 de mart 2020, paĝo 23.
Esperantigis: Stanisław Śmigielski
______________________________________________________________
Kompreni ke ekzistas aliaj vidpunktoj,
estas komenco de la saĝeco. (Tomaso Campbell)