Numero 127 – vintro 2019

Konservi la racion kaj la kredon

Pri la nuntempaj spiritaj danĝeroj al Lucina Słup rakon-tas sac. Edmund Szaniawski MIC, multjara ekzorcisto, priserv-anta nun en la Sanktejo de Sankta Stanislavo Papczyński en Marianki.

 

En kio konsistas la spiritaj danĝeroj?

– La Sankta Skribo montras dividon de la nevidebla mondo je la regno de la Triunua Dio, kaj servanta Lin mondo de la anĝeloj, kaj ankaŭ la princlando de mallumo, loĝata de satano kaj demonoj. Dio estas Amo kaj Vero, sed satano estas murdisto kaj mensogulo!

Ekzistas do la spirita mondo bona por homoj kaj la spi-rita mondo por ili danĝera. Al ĉi danĝero estas subordigita ĉiu homo, tial se li foriras de religio, honorado al Sinjoro Dio aŭ serĉado Lin, tiam rapidege li eniras la terenon de magio.

En kio konsistas la diferenco inter magio kaj religio? Jen en religio (mi pensas ĉi tie pri religio monoteisma – kristan-ismo, judaismo) la homo turniĝas al Dio kaj petas Lin pri bezo-naj donacoj – pri savo, sano, sukceso, amo. Li havas do kon-takton kun la persona Dio, kiun li honoras, al kiu li preĝas. En magio estas alie – la homo ankaŭ zorgas pri siaj sano, materiaj bonaĵoj, sukceso kaj feliĉo sed per okultismo. Li apelacias ne al Dio sed al nekonataj, supernaturaj potencoj. Li volas „per kurt-vojo” atingi sukceson, ekz. li pensas: „Aŭguristino diros al mi, ĉu mi investu en tiu entrepreno, kio atendas min en la futuro” kaj li iras al aŭguristino, ŝamano aŭ sorĉistino. Li evitas do rila-ton kun Dio. Ankaŭ pere de ritoj, donataj oferaĵoj al idoloj, li ekligas kontakton kun la mondo de spiritoj, ofte ne konsciante, ke ili estas demonoj, estaĵoj portantaj konfuzon kaj malbonon. Kaj ĝuste ĉi tio konsistigas grandan spiritan danĝeron!

Tra kio konkrete sekvas ĉi tiu eniro?

– Eniro en okultismon, krom aŭgurado (kaj do antaŭ-dirado de estonteco i.a. per tarokokartoj, kiromancio, numero-logio, vaksverŝado, sonĝolibroj-profitado, pendoleto-uzado, profitado el konsiloj de astrologo kaj viziulo) efektiviĝas pere de diversaj ritoj kiel voodoo, kaj ankaŭ per spiritismo t.e. elvo-kado de spiritoj de mortintoj. Oni devas scii, ke kiam en spiritismaj seancoj oni elvokas spiritojn por serĉi ĉe ili scion, tiam ne venas spiritoj de mortintoj sed demonoj. Spiritismo estas ankaŭ turniĝado al spiritoj kiel al gvidantoj (tiel okazas en la metodo de Silvo, en starigoj de Hellingero, festado de Hal-lowen).

Eblas ankaŭ eniri en okultismon per profitado el okulta medicino, do ekz. el bioenergoterapio, metodo de Reiko, home-opatio, desorĉado, masaĝoj energidonaj, metodoj de t.n. rapida elirado el dependigoj; ankaŭ per portado de talismanoj, tatuaĵoj, rita surkorpigo per orelklipoj, legado de esotera literaturo (t.e. libroj pri magio, sorĉoj aŭ revuoj de tipo “Aŭguristino”, “Neko-nata mondo” aŭ “Witch”), aŭskultado de muziko kun enhavo malamika al kristanismo…

Ankaŭ la orientaj batalartoj povas konsistigi tiuspecan danĝeron por nia kredo, ĉar ili estas konstruitaj sur filozofio kontraŭa al kristanismo. Tio koncernas ankaŭ jogon traktatan kiel religio. Al tiu grupo ni alkalkulas ankaŭ transcendentan meditadon, metodon de rapida lernado de fremdlingvoj, kiu konsistas en influado je subkonscio aŭ kursoj de t.n. pozitiva pensado, kiuj premisas la krean potencon de homo, sendepende de Dio.

Danĝero por la kredo estas ankaŭ evidente satanismo, t.e. honorado al satano, finaranĝo de pakto kun li, donado de ofer-aĵoj al li.

En ĉiuj ĉi praktikoj, kiujn mi detale nomis, ni povas – konscie aŭ nekonscie – subiĝi malbonon, kiu nin tentas, sin prezentante sub preteksto de bono. Agante tiel, ni forturniĝas de Dio, kaj turniĝas direkte al malbonaj spiritoj, kiuj detruas feliĉon de la homo.

Multaj el aferoj, kiujn vi menciis, konsistigas la nuntempan kulturon. Kun multaj ni havas aferon, profit-ante el interreto, legante, aŭskultante muzikon… Multaj estas traktataj kiel amuzo, distro. Kial tiel granda popular-eco de ĉi enhavoj nune?

– Eblas respondi kurte: en la eŭropa kunteksto tio re-zultas el malfortigo de la kristana kredo. Sur nia kontinento oni foriras de la kredo je Kristo. Disvastiĝas la morala relativismo – ĉio estas permesita, nenio estas peko. Dume, kiam la homo foriras de la Dekalogo kaj de Kristo, li serĉas surogatojn, ĉar li ne povas vivi en spirita malpleno. Forĵetante Dion, li elektas arbitrecon, kaj per tio li fordonas sin en la sklavecon de satano.

Kiaj estas efikoj de ĉiuj ĉi agadoj kaj praktikoj, kiujn vi nomis?

– La efikoj estas diversspecaj kaj koncernas sferon spiri-tan, psikan kaj fizikan de la homo kaj ankaŭ personajn kon-taktojn. En la spirita sfero sekvas perturbo de la rilato kun Dio – la homo malfortiĝas spirite, ne povas koncentriĝi en preĝado. Se temas pri la menso, tiam aperas maltrankviligaj pensoj, iufoje sintrudemaj, blasfemaj. Sekvas malfortigo de la naturaj funkcioj de la menso, ekz. malfacile estas lerni, alproprigi scion. Mi memoras studentinon, kiu spertadis tiajn ĝuste mal-facilojn en lernado, kiuj elpaŝis subite. Kaj montriĝis, ke ili aperis post tio, kiam ŝi aĉetis por si tarokokartojn kaj komencis per ili amuziĝi – aŭguri al si kaj al koleginoj. Malbono frapas ankaŭ la sentojn, kaŭzante ĉe persono timon, deprimon aŭ kole-ron, agreson.

Kaj se temas pri la korpo, tiam aperas doloroj kiujn me-dicino ne kapablas identigi. Ne eblas trovi la fonton de malsano, kaj ĉe pli penetrema ekrigardo al afero montriĝas, ke la mal-boniĝo de sano sekvis post la vizito ĉe aŭguristino aŭ bio-energoterapeŭto. Cetere en ĉi lasta kazo okazas neunufoje tiel nomata translokigo de simptomoj, ekz. kapdoloro cedas, sed aperas ventrodoloro aŭ malfaciloj en sfero spirita aŭ psika, alinome – parolante bilde – la homon ĉesas dolori, sed li ne povas longe sidi en preĝejo aŭ preĝi. Grava sfero, en kiu ni spertas efikojn de agado de malbonaj spiritoj, estas ankaŭ la sfero de niaj rilatoj kun proksimuloj. Estadas, ke sekve de agado de demonoj ni ne povas ekligi aŭ teni rilaton de amo kaj sindonemo.

La sekvo de agado de malbonaj spiritoj ligita kun lokoj estas t.n. fenomenoj paranormalaj – bruoj, frapadoj, memsono-rantaj telefonoj… k.s. Ni parolas foje pri “vizito” al koncerna loko aŭ domo. Kaj efektive montriĝas, ke ekz. en ĉi domo oni elvokadis spiritojn, aŭ efektiviĝis granda malbono…

Kion diras la Eklezio pri tiaj praktikoj?

– En la Katekismo de Katolika Eklezio entenitas du gravaj fragmentoj pri ĉi temo t.s. punkto n-ro 2116 kaj n-ro 2117. Valoras ilin ĉi tie citi:

„Necesas forĵeti ĉiujn formojn de aŭgurado: apelacion al satano aŭ demonoj, elvokado de mortintoj aŭ aliajn praktikojn laŭdire malkovrontaj estontecon. Profitado el horoskopoj, astro-logio, kiromancio, eksplikado de antaŭdiroj kaj aŭguroj, feno-menoj de klarvideco, uzado de mediumo estas simptomoj de la volo regi super tempo, super historio kaj fine super homoj, kaj samtempe deziro gajni por si kaŝitajn potencojn. Ĉi tiuj prak-tikoj kolizias kun la kulto kaj respekto (…) – kiuj decas sole al Dio” (KKK 2116).

„Ĉiuj praktikoj de magio aŭ sorĉoj, tra kiuj oni celas al gajno de sekretaj fortoj, por sin priservi de ili kaj certigi la supernaturan povon super proksimulo – eĉ cele al certigo de sano por li – estas en serioza kontraŭdiro kun la virto de religi-eco. Ĉi tiujn praktikojn necesas kondamni des pli tiam, kiam akompanas ilin la intenco malutili al alia homo aŭ la serĉado de enmiksiĝo de demonoj. Estas ankaŭ riproĉinda la portado de amuletoj. Spiritismo ofte tiras post si la aŭguristajn aŭ magiajn praktikojn. Pro tio la Eklezio admonas la fidelulojn, ke ili evit-adu tiujn. La serĉado de helpo en tiel nomataj tradiciaj teknikoj medicinaj ne pravigas elvokadon de malbonaj potencoj, nek elprofitadon de kredemo de alia homo” (KKK 2117).

Krome en la jaro 2003 aperis speciala dokumento de la Papa Konsilio de Kulturo kaj la Papa Konsilio por Interreligia Dialogo s.t. „Jesuo Kristo Donanto de Viva Akvo”, kiu estas dediĉita al kristana meditado pri la fenomeno Nova Epoko (New Age) kaj montras problemojn, kiujn ni konsideras.

El tio, kion vi diris, rezultas, ke da tiuj danĝeroj estas multe. Kion fari, por ilin eviti?

– Antaŭ ĉio necesas zorgi pri la kredo kaj obeo al Dio. Se ni havos la fortan ligon kun Kristo, se ni preĝos, profitos el sakramentoj, se ni observos la Diajn ordonojn, nenio malbona al ni okazos. Ni devas memori, ke Jesuo Kristo venkis satanon per sia morto kaj resurekto kaj liberigis nin el lia sklaveco. Ligo kun Kristo, tiranta post si la vivon konforme al Lia leĝo, estas la plej grava. Kiam du koleginoj iras al aŭguristino kaj unu el ili estas kredanta, profitas el sakramentoj kaj preĝas, kaj la dua ne nur ne kredas, sed ankoraŭ vivas malmoralan vivon, tiam en kazo de la unua tia vizito ne kaŭzos tiel negativajn efikojn kiel en kazo de la dua. Kial? Ĉar la unua el tiuj virinoj estas pro-tektata per la graco. Evidente ankaŭ ŝi povas sperti iajn mal-trankvilojn, malkoncentriĝojn k.s., sed efikoj estos senkompare malpli pezaj ol ĉe tiu dua. El tio do fluas la konkludo, ke necesas eviti la societon de personoj kiuj povas nin en tiajn praktikojn entiradi. Kaj kompreneble rezigni pri legado de esotera literaturo, pri spektado de filmoj k.s. kaj sindediĉi al preĝado, legado de la Sankta Skribo, pekkonfesi kaj partopreni en Eŭkaristio. Oni devas esti vigla kaj vivi racie. Unuvorte: oni devas konservi la racion kaj kredon.

„Submetiĝu do al Dio, sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi” (Jak 4:7).

 

El: Z Niepokalaną [Kun la Senmakula], vitro 4 (96) 2018, p. 8

E-igis S.P.

Szukaj na stronie

Najnowsze wydarzenia

Ogłoszenia duszpasterskie

Frateco - Esperanta bulteno por la spirita formado

Ważne informacje

Prace konserwatorskie zrealizowane w 2022 roku - zobacz wpis
Msza święta przed ołtarzem świętego Antoniego w każdy wtorek o godz. 800
ODESZLI DO PANA w sierpniu 2023: Zofia Mojsa, Br. Dominik Baran, Maria Fuks, Elżbieta Nowak; Wieczne odpoczywanie racz im dać Panie!
Nowenna do Matki Bożej Nieustającej Pomocy w środy po Mszy świętej o godz. 1800
Spowiedź Święta w naszym kościele
  • dni powszednie: podczas każdej Mszy świętej
  • niedziele i święta: 15 minut przed każdą Mszą świętą
 
  • ukraiński - o. Tadeusz
  • esperanto - o. Stanisław
  • włoski - o. Cyprian
Koronka do Miłosierdzia Bożego
  • od poniedziałku do soboty o godz. 1500
  • w niedziele o godz. 1430

Ciekawe strony