Numero 121 – somero 2018
Koncentriĝo al Kristo
Juna homo iras al pastro kaj parolas:
– Pastro, mi jam ne iros plu al preĝejo!
La pastro demandas:
– Jes? Kaj ĉu vi povas diri al mi, kial?
La juna homo respondas:
– Ho mia Dio, ĉi tie mi vidas fratinon, kiu parolas malbone pri alia fratino, tie – fraton, kiu malforte legas, homoj dum la meso rigardas en poŝtelefonojn, sen mencii ilian malhu-milan kaj egoisman konduton ekster la preĝejo…
La pastro respondas:
– Vi pravas. Sed antaŭ ol vi definitive forlasos la preĝejon, mi ŝatus, ke vi servu al mi komplezon: prenu glason plenan da akvo kaj trofoje ĉirkaŭiru la preĝejon, ne elverŝante el ĝi eĉ unu guton. Poste vi povas forlasi la preĝejon.
– Tio estas facila! – vokas la juna homo. Li faris la tri ĉir-kaŭirojn, kiel petis la pastro, revenas kaj diras:
– Estas farite, pastro.
Kaj la pastro demandas:
– Kiam vi ĉirkaŭiris la preĝejon kun la glaso da akvo, ĉu vi rimarkis ke fratino malbone pri iu parolis?
– Ne.
– Ĉu vi vidis homojn indiferentajn fronte al aliaj preĝeje?
– Ne.
– Ĉu vi scias, kial? Ĉar vi estis koncentrita al la glaso, por ne ellasi el ĝi eĉ unu guton. Vi scias… simile estas en nia vivo. Kiam niaj koroj koncentriĝas al Kristo, ni ne havas tempon por rimarki la erarojn de aliuloj. Kiu eliras el la preĝejo pro la hipokritaj kristanoj, tiu neniam eniris en ĝin vere pro Jesuo. Ermanno Martini