Numero 127 – vintro 2019
Komenco de la poŝtelefono
La 5-an de aprilo 1975 okazis la unua historia poŝtele-fona interparolo. La nuna poŝtelefono, prilaborita de la entre-preno Motorola, nomiĝis DYNA TAC (DYNamic Adaptive Total Area Coverage) kaj pesis preskaŭ unu kilogramon kaj similis al tipa briko.
Historie la unuan alvokon (interparolon) realigis inĝe-niero Martin Cooper – direktoro de la entrepreno Motorola res-pondeca pri esplorado kaj evoluigo. Li alvokis per la unua poŝ-telefono la ĉefon de konkurenca esplora teamo en Bell Labs, Joel Engel. Prototipo de poŝtelefono ekestis en la jaro 1973, kaj la inspiro por ĝi estis komunikatoro de kapitano Kirk el la seria filmo „Star Trek”.
Perfektigita versio de DYNA TAC eniris la merkaton nur en la 1983-a jaro. La aparato kostis tiam preskaŭ kvar mil dola-rojn kaj ĝia baterio laboris nur duonhoron. Tempo de servo estis ok-hora en la komenca fazo.
Unuaj poŝtelefonaj retoj aperis en Japanio (en Tokio) poste en Skandinavio kaj en Usono. Unua usona urbo, en kiu oni funkciigis poŝtelefonan substrukturon, estis Ĉikago.
En la unua jaro de vendado de DYNA TAC, la aparaton aĉetis dekdu mil personoj. Tre influis popularigon de la poŝtele-fono – la filmo titolita “Wall Street” (1987 j.). Ĉefa rolulo de la filmo Gordon Gekko, personigita de Michael Douglas, utiligis “DYNA TAC” en tiu filmo. La eltrovaĵo komencis la teknolo-gion, kiu daŭre evoluas kaj ne intencas halti absolute.
La poŝtelefono tre helpas al esperantistoj ĝenerale kaj al organizantoj de E-movado. La poŝtelefonoj kunigitaj kun la interreto donas vastan kampon ebligantan funkciadon de orga-noj de E-movado en monda skalo.
Prilaboris kaj esperantigis inĝ. Rafał Tuszyński